Mór Ballagi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mór Ballagi
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1815 (1815-03-18)
en Inovce
Morto 1-an de septembro 1891 (1891-09-01) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Aladár BallagiGéza Ballagi • László Ballagi
Okupo
Okupo tradukistopolitikisto
vdr

Mór BALLAGI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ballagi Mór estis hungara teologo, lingvisto, instruisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1904).

Mór Ballagi

Mór Ballagi biografio hungare naskiĝis kiel Bloch Móric la 18-an de marto 1815 en Hungara reĝlando, en Inóc (nuntempa Inovce en Slovakio). Li mortis la 1-an de septembro 1891 en Budapeŝto. Liaj filoj estis Aladár Ballagi kaj Géza Ballagi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mór Ballagi devenis el juda familio. Li komencis lerni en Pápa, poste li pristudis filozofion en Nagyvárad. Li komencis labori kiel hejma instruisto enMór, dume li lernis la grekan kaj latinan lingvojn. En 1836 li denove lernis en ĉeflernejo de Pápa, poste li frekventis universitatojn en Pest (urbo) kaj Parizo. En 1840 li verkis gravan artikolon pri la judoj. Li estis la unua judodevana membro de MTA. En 1842 li lernis en Germanio. Hejmenveninta li havis konfliktojn kun judoj, tial li iĝis luterano, poste kalvinano. En 1843 li doktoriĝis en Germanio. Hejmenveninta li ekinstruis en Szarvas. En 1845 li edziĝis. Li batalis por la hungara sendependiĝo, tial ĝis 1851 li ne rajtis instrui. En 1861 li estis elektita deputito parlamenta.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Mózes öt könyve 1840–1841 - tradukaĵo
  • Magyar példabeszédek, közmondások, szójárások gyűjteménye, 1–2 1850
  • A héber nyelv elemi tankönyve 1856
  • Nyelvünk újabb fejlődése 1881

Liaj ĉefaj vortaroj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar nyelv teljes szótára (Plena vortaro de la hungara lingvo) 1866–73
  • Magyar–német és német–magyar kéziszótár (Hungara germana kaj germana-hungara vortaro) 1893–94

Fontoj[redakti | redakti fonton]