Mór Jókai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mór Jókai
Persona informo
Jókai Mór
Naskonomo Ásvay Jókay Móric
Naskiĝo 18-an de februaro 1825 (1825-02-18)
en Komárno
Morto 5-an de majo 1904 (1904-05-05) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj germanalatinaantikva grekafrancaanglaitalahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Grammar School of Reformed College vd
Partio Resolution Party vd
Subskribo Mór Jókai
Familio
Gefratoj Eszter Jókai vd
Edz(in)o Róza LaborfalviBella Nagy vd
Parencoj Mari Váli vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgopolitikistoĵurnalisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
Verkado
Verkoj The Man with the Golden Touch vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

JÓKAI Mór (naskiĝis la 18-an de februaro 1825, mortis la 5-an de majo 1904) estis la plej granda hungara verkisto, membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.

Jókai naskiĝis en Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio). Kiel junulo li kune kun Sándor Petőfi partoprenis la liberigan batalon (1848/1849).

La verkaro de Jókai apartenas al la romantismo, sed ankaŭ montras realismajn trajtojn. Natureca lingvaĵo, fantazio, humuro kaj granda patrioteco karakterizas lian verkaron.

Lia unua edzino estis Róza Laborfalvi, la dua Bella Nagy. Ŝia adoptita filino estis Róza Jókai. Mór Jókai mortis en Budapeŝto.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Török világ Magyarországon ("Turka mondo en Hungario", romano, 1853)
  • Egy magyar nábob ("Hungara nababo", romano, 1854)
  • Kárpáthy Zoltán ("Zoltán Kárpáthy", romano, 1854)
  • A kőszívű ember fiai ("La filoj de l' ŝtonkora homo", romano, 1869)
  • Fekete gyémántok ("Nigraj diamantoj", romano, 1870)
  • Ès mégis mozog a föld ("Kaj tero ja moviĝas", romano, 1872)
  • Az aranyember ("La ora homo", romano, 1872)
  • Rab Ráby ("Ráby Malliberulo", romano, 1879)
  • Sárga rózsa ("Flava rozo", romano, 1895)
  • Gazdag szegények ("Riĉaj malriĉuloj", romano, 1889)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Mór Jókai: La filoj de l' ŝtonkora homo en bildrakonta formo, 1978

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Du noveloj el Mauro Jókai

Citaĵo
 Maŭro Jokai (1825-1904) estas konata kiel la plej glora hungara verkisto. Liaj verkoj, kvankam pritraktante tre diversajn temojn, estas ĉiam plenaj de vivo, de intereso. La unua el la cititaj noveloj, La Edzino de l'Falinto, sin rilatas al la memdefenda militado de 1848, kiam la hungaraj armeoj bataladis por la libereco de l'patrujo kontraŭ la aŭstraj milistoj, helpitaj de la rusoj. La dua, titolita Polo raconto (sic), vidigas al ni la polan personecon : ĝi pentras la animforton de la patrioto Jeminsky, kiu mortigis, en plej tragikaj cirkonstancoj, la rusan generalon Anikoff. Eble on (sic) riproĉos la aŭtoron troigi la situacion, sed oni rimarku, ke li skribis laŭ la sentoj de sia tempo, kaj ke lia celo estis respeguligi la okazintajojn, kiel ili vivas en la imago de la hungaroj.

La esperanta teksto de la libro estas tre flua kaj tre korekta. Tamen, kelkaj esprimoj de la tradukinto ŝajnas al mi iom strangaj : maltutigita, kantante ili marŝis pluen kaj pluen, parolu pluen, mi akompanos vin almenaŭ elen el la arbaro, mi disduigas mian havajon, ŝi estis bela homino, kaj aliaj.

Resume : Du noveloj el Maŭro Jokai estas tre ŝatinda pri riĉigo de la esperantista literaturo
— Belga Esperantisto n028 (feb 1911)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.