Mórichida
El Vikipedio
Mórichida (mOrichida) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Tét. La loknomo signifas hungare: ponto de Maŭrico. Temas pri bienulo, kiu farigis ponton.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Geografio [redakti]
Mórichida situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojo, laŭ dekstra bordo de Marcal, Rába estas proksime. Tie estas ponto, grava trapasejo.
Historio [redakti]
La turkoj detruis la vilaĝon, poste en 1945 denove detruiĝis la komunumo. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. En 1959 kolĥozo pri Lajos Kossuth formiĝis.
Vidindaĵoj [redakti]
En 1789 luterana preĝejo konstruiĝis, sed estas ankaŭ katolika preĝejo.
Famulo [redakti]
En Mórichida naskiĝis botanikisto Dániel Fehér.