Mönch
| Mönch | |
|---|---|
| Alteco | 4105 m |
| Situo | Svislando |
| Montaro | Bernaj Alpoj |
| Koordinatoj | 46°33′35″N 7°59′54″O / 46.55972°N, 7.99833°OKoordinatoj: 46°33′35″N 7°59′54″O / 46.55972°N, 7.99833°O |
| Plej facila montgrimpo | de Mönchsjoch-Kabano tra sudorienta kresto malfacileco II |
Mönch (signifo en Esperanto: "monaĥo") estas kun alteco de 4107 m super la marnivelo rimarkinda monto en la Bernaj Alpoj, kiu formas kune kun Eiger kaj Jungfraŭ la faman monttriopon de Berna Oberlando.
Priskribo [redakti]
Mönch situas inter la impresa sed mortiga Eiger kaj Jungfraŭ. Je ĝia orienta kresto, la tiel nomita Eigerjugo ekfluas la Eiger-Glaĉero, je la nordvando de Eiger troviĝas la glaĉero Eismeer, kiu estis iam tributglaĉero de Suba Grindelwald-Glaĉero, pli okcidente naskiĝas la Grindelwald-Fiescher-Glaĉero kiu estas la ĉefa tributglaĉero de Suba Grindelwald-Glaĉero. Je la suda flanko de Mönch naskiĝos parto de la Aleĉ-Glaĉero, kiu apartenas al la Monda Naturheredaĵo de UNESKO Jungfraŭ-Aleĉ-Bieĉhorno.
Inter la Eiger-Glaĉero kaj Eismeer troviĝas interne de la monto Mönch la haltejo Eismeer (en Esperanto glacimaro), de kiu piedira tunelo kondukis al belvidplatformo je alteco de 3159 m s.m., kiu estis malfermita la 25-an de juli 1905. Ĝis la jaro 1912, kiam estis atingita per tunelo tra Mönch Jungfraŭjoch, Eismeer estis la finhaltejo de la Jungfraŭ-Fervojo.
Historio [redakti]
La unua grimpado de Mönch okazis la 15-an de August 1857 per Christian Almer, Christian Kaufmann, Ulrich Kaufmann kaj Sigismund Porges.
