Mönthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Möhnthal
Blazono de Mönthal
Mönthal
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 31′ 9″ N 8° 8′ 25″ O / 47.51917 °N, 8.14028 °O / 47.51917; 8.14028 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 9″ N 8° 8′ 25″ O / 47.51917 °N, 8.14028 °O / 47.51917; 8.14028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 412
Areo 3,94 km²
Alteco 479 m super marnivelo
Poŝtkodo 5237
Komunumkodo 4106
Mapo de Mönthal
vdr

Mönthal estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 412 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mönthal situas en la transirzono de la Falda Ĵuraso al la Tavola Ĵuraso proksimume en la mezo inter Brugg kaj Laŭfenburgo. Al la komunumo Mönthal apartenas krom la ĉefvilaĝo mem ankaŭ la vilaĝeto Ampferen kaj diversaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,94 km², de kiuj 1,81 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,34 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 674 m s.m. sur la kulmino de la monto Hommel, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 440 m s.m. ĉe la sudorienta komunumlimo borde de la vilaĝa rojo, kiu alfluas al la rivereto Schmittenbach, kiu siavice en Villigen alfluas al Aro.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mönthal limas en nordo al Gansingen, en oriento al Remigen, en sudo al Oberbözberg, en sudokcidento al Effingen, en okdicento al Elfingen kaj en nordokcidento al Laufenburg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mönthal estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio al Brugg. La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj, ĉe malmulte uzata ĵurasa montpasejo trans Ampfernhöhe, kies pasejkulmino situas sur alteco de 579 m s.m.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Mönthal respektive de ties preĝejo datiĝas el la jaro 1273 kiel Muenuntal.

Dum mezepoko Mönthal apartenis al la habsburga tribunaldistrikto Bötzberg. Post plurfoja posedantoŝanĝo en la jaro 1377 la tribunaldistikto kaj kun ĝi Mönthal estis integrita al la voktejo Schenkenberg.

En la jaro 1460 la voktejo Schenkenberg estis konkerita de la urbo Berno kaj fariĝis nun parto de Berna Argovio. En la jaro 1566 Mönthal estis apartigita de la tribunaldistrikto Bötzberg, kaj atribuita al la tribunaldistrikto Stilli.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Mönthal fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]