Mörbisch am See

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mörbisch am See en la mapo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Mörbisch am See, hungare Fertőmeggyes estas vilaĝo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenland, en distrikto de Eisenstadt-Umgebung.

Situo[redakti | redakti fonton]

Mörbisch am See situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara landolimo, laŭ sudokcidenta bordo de Fertő, laŭ traira flankovojo. Eisenstadt troviĝas 20, Vieno 70 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la setlejo devenis el 1254 en formo Megyes (medjes). La kampoj longe apartenis al fortikaĵo de Sopron, la servutuloj faris ribelojn en 1598 kaj en 1713. La turkoj en 1529 kaj en 1683 detruis la vilaĝon. En 1910 en Fertőmeggyes loĝis 1834 da homoj, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 Fertőmeggyes apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Sopron, poste al Aŭstrio. Sekve la vilaĝo iĝis limotrapasejo ĝis 2008, ekde tiam ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, la limoj estas senĝene trapaseblaj. Post la 2-a mondmilito ĝis 1989 en la hungara flanko Fera kurteno fnkciis. Nuntempe la vilaĝo prosperas de vinkulturo kaj de la lago.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]