Aeugst ĉe Albis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mühleberg (Aeugst))
Aeugst ĉe Albis
Blazono de Aeugst ĉe Albis
Blazono de Aeugst ĉe Albis
Blazono de Aeugst ĉe Albis
Lago de Türlen
Lago de Türlen
Lago de Türlen
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Affoltern
Koordinatoj  47° 16′ 4″ N 8° 29′ 7″ O / 47.26778 °N, 8.48528 °O / 47.26778; 8.48528 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 4″ N 8° 29′ 7″ O / 47.26778 °N, 8.48528 °O / 47.26778; 8.48528 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1737
Areo 7,91 km²
Alteco 696 m super marnivelo
Poŝtkodo 8914
Komunumkodo 0001
Mapo de Auegst ĉe Albis
Mapo de Auegst ĉe Albis
Mapo pri la situo de Aeugst am Albis en la Distrikto Affoltern
vdr

Aeugst ĉe Albis ( prononcu: ojkst ĉe albis; en la germana lingvo Aeugst am Albis) komunumo en la Distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1701 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis ĝis la 31-a de decembro 2009 al 1737.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Aeugst ĉe Albis situas okcidente de la montoĉeno de Albis. Aeugst kaj la al la komunumo apartenantaj setlejoj formas kvazaŭ cirklon ĉirkaŭ la Monto de Auegst kun alteco de 829 m. En la sudo situas duone sur la komunumo teritorio la Lago de Türlen, kiu estas la fonto de la rivero Reppisch. La komunumo konsistas krom Aeugst mem el la vilaĝetoj kaj setlejoj Aeugstertal, Habersaat, Mühleberg kaj Wengi. En sudokcidento la komunuma limo sekvas la rivereton Jonenbach. La orientan limon de la komunumo formas la kresto de la montĉeno de Albis.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,91 km², de kiuj 28,4% estas kovritaj de arbaro, 53,0% servas por agrikulturo kaj 12,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Aeugst ĉe Albis limas al Affoltern ĉe Albis, Hausen ĉe Albis, Langnau ĉe Albis, Mettmenstetten, Rifferswil kaj Stallikon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Aeugst ĉe Albis estas kun poŝtaŭtobuslinio bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A4 situas ek de la jaro 2009 en distanco de 3 kilometroj sudokcidento apud Affoltern ĉe Albis.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua setlejo sur la komunuma teritorio estis Aeugst, kiu estis menciita unuan fojon dokumente en la jaroj 876 kaj 887 kiel Ousta. La hodiaŭ ne plu ekzistanta setlejo Borsikon estis menciita sub la nomo Porsinchova jam en dokumento de la jaro 883. Ek de la jaro 1512 Aeugst apartenis al la voktdistrikto Knonaŭo. En la jaro 1667 estis konstruita la reformita preĝejo de Aeugst. La teologo Hansrudolf Wirz konvinkis la zurika registaron, ke preĝejo en Aeugst estus ankaŭ strategia fortikaĵo kontraŭ la malamikoj katolikaj en la sudo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]