Mühledorf SO
| - La mallongigo SO en Mühledorf SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Mühledorf.. |
| Mühledorf | |
|---|---|
| Blazono de Mühledorf | |
| Preĝejo de Mühledorf | |
| Kantono | Soloturno |
| Distrikto | Bucheggberg |
| Koordinatoj | 47°8′10″N 7°28′35″O / 47.13611°N, 7.47639°OKoordinatoj: 47°8′10″N 7°28′35″O / 47.13611°N, 7.47639°O |
| Nombro de enloĝantoj | 358 |
| Areo | 3,32 km² |
| Alteco | 557 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 4583 |
| Komunumkodo | 2458 |
| Mapo de Mühledorf | |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Mühledorf estas la ĉefkomunumo de la distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 358 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio [redakti]
Mühledorf situas sur la montoĉeno Bucheggberg en la valo Mühlital sur alteco de 557 m s.m. 9 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Soloturno. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,32 km², de kiuj 38% estas kovritaj de arbaro, 55% servas por agrikulturo kaj 6% por setlado.[1] Krom la vilaĝo Mühledorf al la komunumo apartenas la setlejoj Wolftürli, Bockstein, Hirzengraben, Murli kaj Dälrain.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Mühledorf limas en nordo al Hessigkofen kaj Tscheppach, en oriento al Brügglen kaj Aetingen, en sudo al Unterramsern kaj Aetigkofen, kaj en okcidento al Lüterswil-Gächliwil.
Trafiko [redakti]
La komunumo situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj meze en la kamparo. Tra Mühledorf pasas poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Lohn-Lüterkofen al Messen, kiu konektas la komunumon al la publika trafikreto. Krome ekzistas ankaŭ taksibuso. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas proksimume 9 kilometrojn nordoriente apud Soloturno.
Historio [redakti]
La unua dokumentaj mencioj de Mühledorf datiĝas el la jaro 1264 kiel Mulidorf kaj 1276 kiel Mvlidorf. Dum mezepoko Mühledorf apartenis al la Senjorujo Buchegg de la Grafoj de Kiburgo-Buchegg. En la jaro 1391 la senjorujo estis akirita de la urbo Soloturno. [2]
Vidu ankaŭ [redakti]
- Aliaj lokoj kun la nomo Mühledorf
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 4-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Thomas Franz Schneider: Mühledorf SO en Historia Leksikono de Svislando (2010-09-02)
Eksteraj Ligiloj [redakti]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Mühledorf – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
||||||