Mülheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
blazono mapo
blazono de la urbo Mülheim ĉe Ruhr Lage der kreisfreien Stadt Mülheim an der Ruhr in Deutschland
devizo
Mölm boven aan !
(Mülheim ganz vorn, laŭsence Mülheim antaŭe)
bazaj faktoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Duseldorfo
deviga regiona ligo: Rejnlando
libervola regiona ligo: regiona ligo Ruhr
distrikto: eksterdistrikta urbo
areo: 91,26 km²
loĝantoj: 169 917 (31-a de decembro 2005) [1]
loĝodenso: 1.862 loĝantoj po km²
alteco: 26,0 bis 152,7 m super marnivelo
poŝtkodoj: 45468-45481 (malnove: 4330)
kodo: 0208
geografia situo: 51° 26' N, 6° 53' O
aŭtokodo: MH
UN/LOCODE: DE MUH
oficiala kodo: 05 1 17 000
urba subdivido: 3 urbdistriktoj kaj

9 urbopartoj

adreso de la
urba administrado:
Bürgeramt
Löhstraße 22-26
45468 Mülheim–Ruhr
retpaĝo: http://www.muelheim-ruhr.de
retadreso: info@stadt-mh.de
politiko
urbestro: Dagmar Mühlenfeld (SPD)
ŝuldoj: 57,7 Mio € sen propraj entreprenoj
441,5 Mio € kun propraj entreprenoj
(stato: 1a de januaro 2006)
loĝantaro
stato de senlaboreco: 9.175 (stato: 30-a de junio 2006)
kvoto de senlaboreco: 11,3 % (stato: 30a de junio 2006) [2]
kvoto de eksterlandanoj: 9,77 % (Stand: 30. Juni 2005)
aĝostrukturo:
0-18 jaroj: 16,3 %
19-65 jaroj: 61,1 %
pli ol 65 jaroj: 22,6 %

Mülheim ĉe Ruhr estas eksterdistrikta urbo en la okcidenta ruhr-regiono en Nordrejn-Vestfalio. Mülheim ĉe Ruhr konektas – kiel „ĉerivera urbo““ – Duseldorfon kaj la Ruhr-regionon. Kiel ununura urbo rekte ĉe Ruhr-rivero ĝi nomas sin ankaŭ „ĉerivera urbo“.

La urbo estas inter la metropoloj Duseldorfo (Düsseldorf), Asindo (Essen) kaj Duisburg/Oberhausen. La koncesiigo de la urbaj privilegioj okazis en 1808. Jarcenton poste la nombro de enloĝantoj transpasis la decidan limon farante Mülheim ĉe Ruhr grandan urbon kaj hodiaŭ, nelonge antaŭ la 100-jara jubileo, kun ĉ. 170.000 loĝantoj ĝi estas unu el la pli malgrandaj ĉefurboj de la lando.

Kiel unua Ruhr-regiona ĉefurbo Mülheim iĝis senmineja urbo pro la retiriĝo de la karbominado dum la sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento kaj pro tio ĝi estis devigata pli frue ol la aliaj Ruhr-regionaj urboj majstri la strukturŝanĝon. La iama leda kaj minejmetalurgia urbo sukcese plenumis la ŝanĝon al multbranĉa ekonomiloko. Mülheim ĉe Ruhr estas sidejo de du Max-Planck-Institutoj (esplorinstitutoj).

La ekonomiloko Mülheim ĉe Ruhr estas laŭ federacivasta rangigo la plej sukcesa urbo en la Ruhr-regiono. Krome la „ĉerivera urbo“ pro 50 elcentoj da herbejaj kaj arbaraj areoj estas alloga loĝoloko inter Duseldorfo kaj la Ruhr-regiono

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala mapo

La urbocentro troviĝas ĉ. 10 ĝis 12 km oriente de la enbuŝiĝo de la Ruhr en la Rejnon ambaŭflanke de la rivero, kiu trafluas la tutan urboteritorion laŭlonge de 14 km elsudoriente-nordokcidenten. Inter Broich kaj la preĝejomonteto la Ruhr forlasas la branĉojn de la Rejnlanda Ardeza Montaro kaj atingas la Malsuprorejnlandan Malaltebenaĵon. Per la situo de la urbocentro rekte ĉe la rivero kaj en la sekcopunkto inter Rejnebenaĵo kaj la plej nordaj montetoj de la Berga Lando montriĝas unikaĵo de Mülheim, kiu ege kreskigas ties allogivon.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Rilate la geologian strukturon la urbo situas en limregiono. La karbotavoloj ekestintaj dum la karbonio eliĝas je la nordaj branĉoj de la Rejnlanda Ardeza Montaro. La Ruhr erodis ĉi tie pli ol 50 m profunde en la mezaltan montaron kaj parte malkovris la ŝtonkarbotavolojn, kio ebligis la prospektoradon de la ŝtonkarbo per mingalerioj. Norden la karbohavaj tavoloj plimalaltiĝis subtersurfacen, kio postulas la minadon per ŝaktoj. La areoj norde kaj oriente de la Ruhr apartenas pro siaj loesaj grundoj al la naturspaco de la Westenhellweg.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mülheim havas, pro la situo en la okcidento de Germanio, tutjaran moderan klimaton. Entute la klimato estas pli oceana ol kontinenta kaj montras tipajn klimatajn karakterizaĵojn de densege setlitaj areoj. La pluvokvanto situas je ĉ. 930 mm en la longjara mezumo kaj la averaĝa jartemperaturo sumiĝas je 9,6 °C.

Najbaraj urboj[redakti | redakti fonton]

La urbo Mülheim ĉe Ruhr limiĝas norde al la eksterdistrikta urbo Oberhausen kaj oriente al la eksterdistrikta urbo Asindo. En la sudo estas la aglomeraĵo de Düsseldorf-Neuss-Mettmann kun la urbo Ratingen en la distrikto Mettmann kaj en la okcidento la eksterdistrikta urbo Duisburg. La tuta urbolimo estas 49 km longa.

Urboteritorio[redakti | redakti fonton]

Areouzado

La urboteritorio inkluzivas areon de 91 km² kaj etendiĝas nordsuden je 13,4 km okcident-orienten 10,7 km. La plej alta punkto sur la urboteritorio mezuriĝas 152,7 m kaj situas je la flughaveno Essen-Mülheim, la kun 26,0 m super NN plej malalta punkto troviĝas ĉe la transiro de la Ruhr al Duisburg. La areo estas je samaj porcioj sigelfermitaj per konstruaĵoj kaj trafikareoj, arbaroj kaj verdejoj kaj agrikulture uzataj kampoj.

Urba subdivido[redakti | redakti fonton]

El historia vidpunkto oni distingas inter naŭ urbopartoj, kiuj estis ĝis siaj enkomunumiĝoj memstaraj komunumoj. Ekde 1975 Mülheim krome estas subdividata en la tri urbodistriktoj Maldekstra Ruhr, Dekstra Ruhr Norda kaj Dekstra Ruhr Suda. Por la ellaborado de longtempaj evolukonceptoj kaj por statistikaj celoj en 1984 la urbokonsilantaro decidis disdividi la urboteritorion en ses partojn respektante la historiajn kaj strukturajn faktojn. Tiuj partoj estas pli grandaj ol la historiaj urbopartoj, tamen daŭrigas iliajn nomojn.

urbopartoj de Mülheim
urboparto areoparto urbodistrikto areo (ha) loĝantoj
(31-a de decembro 2006)
1-Altstadt I 1-Stadtmitte 1-Dekstra Ruhr Suda 320 19.727
2-Altstadt II 1-Stadtmitte 1) 1-Dekstra Ruhr Suda 1) 579 24.759
3-Styrum 2-Styrum 2-Dekstra Ruhr Norda 444 15.900
4-Dümpten 3-Dümpten 3) 2-Dekstra Ruhr Norda 3) 551 19.245
5-Heißen 4-Heißen 2) 1-Dekstra Ruhr Suda 2) 888 21.686
6-Menden-Holthausen 1-Stadtmitte 1-Dekstra Ruhr Suda 1.730 13.616
7-Saarn 5-Saarn 3-Maldekstra Ruhr 2.692 23.848
8-Broich 6-Broich/Speldorf 3- Maldekstra Ruhr 878 14.151
9-Speldorf 6-Broich/Speldorf 3- Maldekstra Ruhr 1.046 18.381

1) El la urboparto Altstadt partoj estis deigataj (Altstadt II-Nordost kaj Papenbusch) kaj aligataj la urbodistrikton Dekstra Ruhr Norda resp. la areoparton Dümpten
2) El la urboparto Heißen partoj estis deigataj (Winkhausen-Nord) kaj aligataj la distrikton Dekstra Ruhr Norda resp. la areoparton Dümpten
3) La areoparto Dümpten konsistas el la historia urboparto kaj la supre menciitaj pliampleksigo

Historio[redakti | redakti fonton]

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

kastelo Broich

La historio de la urbo Mülheim estas streĉe ligita al la kastelo Broich, kiun oni konstruis ĉ. 900 – laŭ necertaj spekulativaj rezonadoj en la jaroj 883/884 – kiel defendbarilon kontraŭ la atakoj de la vikingoj – ĉe la Ruhrtravadejo. En la jaro 1093 oni nomis „Mulinhem“ kiel juĝejon de la ruhrdistrikto, kaj en tiu ĉi dokumenta mencio de la urbonomo ankaŭ estas menciitaj mastro de Broich kaj aliaj nobeluloj el la regiono de Mülheim.

Ĉ. 1200 estis fondita la cisterciana monaĥinejo Saarn sur la hodiaŭa urboteritorio de Mülheim. Pri la tiamaj fondintoj kaj la unuaj monaĥinoj oni nur scias malmultege. Kelkajn jardekojn poste, en dua fondofazo, arkiepiskopo Engelberto la 1-a de Kolonjo (regotempo 12201225) atentiĝis kadre de siaj politikaj agadoj kiel arkiepiskopo, grafo de Berg kaj samtempe regnoadministranto kaj edukanto de la neplenaĝa Henriko la 7-a (regotempo 12201235) pri monaĥejo Saarn. Engelbert zorgis verŝajne pri la enprenado de la monaĥinoj de Saarn en la cistercianan ordenon kaj la enkonduko de rigora fermiteco, krome por ampleksa privilegiigo de la monaĥejo fare de la papo kaj la imperio. Per tio la vivado de la monaĥinoj kaj la ekzistado de la monaĥinejo ekstaris sur nova, daŭra jura kaj materia fundamento. Sekvatempe la monaĥinejo ricevis multnombrajn donacaĵojn el Mülheim kaj la najbara regiono, i.a. ankaŭ de la suverenoj de Broich. En ilia memorlibro la monaĥinoj – supozeble pro instigo de Engelberto - honoriĝis reĝon Henrikon kiel fundinton. La abato de Kamp ricevis la taskon transpreni la observadon super la cisterciana monaĥinejo kaj prizorgi la monaĥinojn klerikale. En la 15-a kaj ekde la 17-a jarcento ekzistis tendencoj transformi la monaĥinejon en abatinejon. La Francia registaro de la grandduklando Berg en 1808/09 malfondis la monaĥinejon Saarn kadre de la sekularigo de ekleziaj bienoj.

Ĉar en la jaro 1372 la suverenoj de Broich formortis, kastelon Broich unue ricevis la grafoj de Isenberg-Limburg. La Kolonja arkiepiskopo Dietrich la 2-a de Moers kaj duko Gerhard de Jülich-Berg sukcesis en 1443 en konkerado kaj okupado de Broich, dum kiam ili detruis la fortikaĵon. Post formortado de la grafoj de Isenberg-Limburg-Broich en vira linio la grafogento Daun-Falkenstein heredis en 1508 la posedaĵojn.

Frua novepoko[redakti | redakti fonton]

Mapo de la reĝlando Broich ĉ. 1790

En la 16-a jarcento la regantoj de la reglando helpe de la dukoj de Berg forŝteliĝis el la pretendoj de la elektoprinco de Kolonjo. Dum la 17-a kaj 18-a jarcento la grandduklando Berg sukcesis validigi suverenecajn rajtojn pri la reglando Broich.

Dum la Hispana-Nederlanda Okdekjara Milito, kiu ankaŭ ege kunafekciis Malsuprorejnlandon kaj Vestfalion, en la jaro 1598 hispanaj trupoj sieĝis la fortikaĵon Broich, kiu devis kapitulaci. Nur malmultajn tagojn post la kapitulaco de la kastelo la hispanoj murdis la grafon Wirich von Daun-Falkenstein, la plej gravan estron de la protestantoj en la duklandoj Jülich-Kleve.

Kiam la linio de la grafoj de Daun-Falkenstein estingiĝis en la jaro 1682 pro la morto de Wilhelm Wirich, la feŭdo iris al la grafoj de Leiningen, kiun la regantoj de Broich administriĝis per financmastro.

Komenco de la industriigo[redakti | redakti fonton]

Urbaspekto ĉ. 1840 – Unuaj kamentuboj estas ekkoneblaj je la horizonto, ankaŭ la nomdonaj muelejoj. La vigla ŝiptrafiko montras la longdauran gravecon de Mülheim por la karbokomerco.

La industriigo de Mülheim komencis ĉ. per la finkonstruo de la Ruhr kiel ŝipirvojo. Dum kiam sur la malsupra fluo de la Ruhr inter Duisburg kaj la urbocentro de Mülheim ŝipado eblis kaj jam en 1716 en Duisburg-Ruhrort ekestis la unua Rejnhaveno, la Ruhr iĝis navigebla ankaŭ supre de la urbocentro de Mülheim nur en 1780 pro la instalo de la unua kluzo. Per tio la karbokomerco travivis daŭran haŭson, ĉar nun oni povis haŭli la barĝojn ekde Hattingen ĝis la haveno de Duisburg laŭlonge de la haŭlovojeto. Kun minejo Humboldt kaj minejo Sellerbeck samtempe ankaŭ ekestis la unuaj minejoj kun ŝparema kaj ekonomia karbelminigo sur la urboteritorio de Mülheim.

Kadre de la Napoleonaj konkeroj en 1806 la reglandoj Broich kaj Styrum estis malfondataj kaj kunigataj al oficejo Broich-Styrum, al kiu ankaŭ apartenis Mülheim. Nur du jarojn poste, la 18-an de februaro 1808, la Francia administracio deklaris Mülheim municipon kaj la komunumo ricevis per tio unuafoje urbajn rajtojn laŭ la Francia modelo. Ankaŭ administre sekvis eligo el la duklando Berg kaj la aligo al la novkreita Rejn- departemento.

En la jaro 1811 meĥanikisto Johann Dinnendahl malfermis mekanikan metiejon kaj kune kun sia frato, Franz Dinnendahl, li fondis en 1820 ferfandejon por la fabrikado de gisitaj maŝinpartoj, el kiu poste ekestis la Friedrich-Wilhelms-Hütte.

Post la decidoj de la Viena Kongreso 1815 Mülheim estis enigata en la Prusian ŝtaton kaj ekde 1816 administrata de la distrikto Asindo, kiu tamen jam je la 27-a de septembro 1823 estis malfondata kaj unuigata kun la distrikto Dinslaken al nova distrikto Duisburg kiel parto de la Rejnprovinco.

La grandega ekonomia haŭso ebligis en 1837 la ekfunkciigon de la Sellerbeck-a ĉevalvego ekde la haveno al la minejo Sellerbeck en Dümpten kaj en 1839 la finkonstruon de la privata Aktienstraße ekde la haveno Mülheim al Essen-Borbeck.

Kvardek jarojn post donado de la Franciaj urborajtoj Mülheim ricevis en 1846 ankaŭ la urborajton laŭ la Prusia leĝo.

Suproj de la industriigo[redakti | redakti fonton]

aspekto de la Friedrich-Wilhelms-ŝtaluzino ĉ. 1870

Inter 1850 kaj 1890 Mülheim transformiĝis de trankvila loko de ŝipirado al pulsa industriloko. En 1849  – unuafoje en la Ruhr-regiono – en la Friedrich-Wilhelms- ŝtaluzino komencis la ŝtalproduktado per koakso kaj konsekvence apud la minejo Wiesche en 1861 malfermiĝis la unua briketfabriko de la Ruhr-regiono. Por pliproduktado oni unuigis multajn el la etaj minejoj al subteraj minejoj. Tiel komence de la 1850-aj jaroj kvin grandŝaktoj elminigis, tamen baldaŭ la kreskado de la karboprodukto ne plu eblis, kaj kadre de la nordenmigrado de la karbominado en la Ruhr-regiono la najbaraj urboj eksuperis la minejojn de Mülheim laŭ grando kaj produktadkvanto. La alligo de la urbo al la fervojreto de la fervojentrepreno Bergisch-Märkische Eisenbahn en la jaro 1862 kaj la konstruado de la Ruhrvalo-fervojo (18721876) kaŭzis dekadencon de la ŝipiro sur la rivero Ruhr, kaj en 1890 iris la lastaj karboŝipoj.

Mapo de la urbo kaj la ĉirkaŭa distrikto ĉ. 1880

En tiu tempo de ekonomia alistrukturigo August Thyssen akiris en 1871 la Heckhoffshof en Mülheim-Styrum kaj fondis tie ĉi la firmaon Thyssen & Co., kiu iĝos bazo de unu el la plej grandaj metalurgiaj industrikonzernoj.

La kreskado de la Ruhr-regiono ekigita pro la industriigo necesigis ankaŭ administrajn reformojn, kiuj parte okazis en rapida sinsekvo. Tiel Mülheim ĉe Ruhr en 1873 iĝis la rezidejo de novkreita samnoma distrikto Mülheim ĉe Ruhr, post kiam la urboj Duisburg kaj Asindo estiĝintis eksterdistriktaj. Tiu ĉi distrikto jam dum 1887 refoje estis dividata, kaj la okcidenta parto alfalis la distrikton Ruhrort. En 1904, do denove nur 17 jarojn poste, Mülheim iĝis eksterdistrikta urbo laŭ la nova Rheinische Provinzialordnung post atingi pli ol 40.000 loĝantoj.

Ankaŭ alie la progreso kaj la daŭra kreskado estis observeblaj: en la jaro 1897 la unua elektra tramo trafikis en Mülheim kaj en 1899 Infanteria regimento ekloĝis en nova kazerno ĉe la Kaiserstraße helpante tiel Mülheim akiri la statuson de garnizonejo.

Survoje al grandurbo[redakti | redakti fonton]

Rigardo sur la urbocentron sur la dekstra bordo de la Ruhr ĉ. 1890

En la tempo de 1904 ĝis 1928 Paul Lembke kiel ĉefurbestro de Mülheim formis la vizaĝon de la urbo decide laŭ siaj ideoj. En la jaro de sia ekoficado la Ruhr-urbo pligrandiĝis pro la enkomunumigo de la urbopartoj maldekstraj de la Ruhr laŭ la areo je la sepobla kaj la enloĝantonombro kreskis per unu fojo ekde 40.000 je pli ol 93.000. Jam kvar jarojn poste  – okaze de la 100-jara ekzisto  –  Mülheim transpaŝis la limon de 100.000-enloĝantoj kaj rajtis enviciĝi en inter la grandurbojn. Tamen dum la sekvantaj jaroj Lembke ne sekvis en la en la postaj jaroj la strategion de loĝantokreskigo per ĉiu prezo. Li ekz. rifuzis aneksi Alstaden kaj la nordajn partojn de Dümpten kaj Styrum kaj translasis ilin al Oberhausen, ĉar por lia gusto la distriktoj estis tro dense setlitaj kaj stampitaj de la karbominado. Aliflanke li postulis la enkomunumigon de Heißen, Süd-Dümpten kaj precipe de Menden kaj Raadt. Je tio oni ekkonas la celon, kiun sekvis Lembke: krei „verdan Mülheim“, car tiuj ĉi urbopartoj apartenas al la agrikulture stampitaj regionoj kun enlanda loĝantaro.

Dum tiu tempospaco la urbo formetis sian eturban karakteron kaj ŝanĝiĝis al grandurbo pro decidaj pliboniĝoj en la infrastrukturo kaj la ekonomio samkiel pro esencaj kulturaj impulsoj. Al tio kontribuas ankaŭ la plikonstruado de la lernejosistemo, la setligo de la Kaiser-Wilhelm-Instituto (1912, instituto por esploro de karbo), inaŭguro de la urbohalo (1926), konstruo de tri Ruhr-pontoj kaj finkonstruo de la ŝipirkanalo kun haveninstalaĵoj (1927). Menciinda estas ankaŭ kiel resta sukceso la kreado de vastaj urboproksimaj ripozejoj sur la teritorio de Mülheim.

Naciosocialismo[redakti | redakti fonton]

El la lastaj liberaj balotoj al Regna Parlamento la 6-an de novembro 1932 NSDAP iĝis la plej forta partio en Mülheim kun 28,3 % de la voĉoj. Kompare kun la rezulto por tuta Germanio la elektokonsento de 33,1 % al la nacioocialismo tiu de la elektantaro de Mülheim situis do iomete pli malsupre. Simile la aliaj urboj de la Ruhr-Regiono la NSDAP ja iĝis la plej forta partio, tamen la (KPD kun 24,27 % kaj SPD kun 13,53 %) komune atingis kun 37,81 % pli da voĉoj [3]. Tamen ankaŭ en Mülheim erupciis la entuziasmo pri la instalado de Adolf Hitler kiel regnokanclero kaj la loĝantaro festis tion per torĉomanifestacio.

Ekde meze de februaro speciale en la urboparto Dümpten okazis unuaj domtraserĉadoj ĉe supozataj komunistoj, kaj fine de februaro 200 SS-, SA- kaj Stahlhelm-membroj (milico de DNVP, alia ekstremdekstra partio, kiu tiam formis koalicion kun la NSDAP) en la urbo oficiale transprenis la policaŭtoritaton kiel helppolicistoj kaj arestis multajn politikajn kontraŭulojn. En la unuaj komunumaj balotoj post la potencakiro la NSDAP atingis 45,1 % de la voĉoj. Per la unua konsilantardecido ili donis al Hitler kaj Hindenburg la honorcivitanecon de la urbo.

La 30-an de septembro 1938 okazis la „kvazaŭ-konfisko“ kontraŭ la juda komunumo en Mülheim: Per decido de la urbkonsilantaro oni perforte vendis la sinagogon ĉe la Viktoria-placo por nur 56.000 Reichsmark al la urba ŝparbanko. Nur kelkajn semajnojn poste dum la pogromnokto “Reichskristallnacht“ ekde la 9-a ĝis la 10-a de novembro la juda preĝejo forbrulis. La brulegon ĝuste faris la fajrobrigado de Mülheim, kiu dum la estinglaboroj limitiĝis do nur pri tio eviti, ke la fajro transiru al najbaraj domoj.[4].

En junio 1941 la sekretpolico Gestapo instaligis deviglaboran koncentrejon apud la flughaveno Essen-Mülheim. Kiel gardistoj funkciis 26 Asindaj policanoj, kaj la laborenmetado okazis por la flughavenkompanio. Ĝis marto 1945 laŭtakse trairis 6.000 ĝis 8.000 homoj la koncentrejon, ĉe tio 130 malliberuloj perdis siajn vivojn.

Dum la jaroj 1943 kaj 1944 la urbo estis plurfoje celo de Britaj aeratakoj. La plej forta atako okazis en la nokto de la 22-a al la 23-a de junio 1943. En tri dense sinsekvaj eskadroj 242 Lancaster-, 155 Halifax-, 93 Stirling-, 55 Wellington- und 12 Mosquito-bombaviadiloj atakis la Ruhr-urbon. Ĉefaj celoj estis la urbocentro, la fervojlinioj, la tuboproduktanta fabrikejo Deutsche Röhrenwerke, firmao Schmitz-Scholl kiel proviantproduktanto por la regna armeo, riparejo de la fervojkompanio kaj la haveno. La atako mortigis 530 loĝantojn kaj detruis aŭ damaĝis 1.630 konstruaĵojn. Post tio 40.000 loĝantojn oni devis evakui.

Dum plia bombatako, kiu efektive celis la urbon Oberhausen, la nokton de la 1-a ĝis la 2-a novembro 1944 kelkaj bomboj trafis ankaŭ la urboparton Dümpten. Tie kaj en la ĉirkaŭaj urbopartoj 33 loĝantoj perdis siajn vivojn. La 24-an de decembro 1944 okazis la lasta forta atako. Por defendado de la Germana ofensivo en Belgio aerarmee subtenata ekde la flughaveno de Mülheim, 338 britaj bombaviadiloj atakis la flughavenon Essen-Mülheim. 74 loĝantoj de la urbo mortis, el tiuj 50 nur pro unu plentrafo sur bunkro.

La militfino venis por la urbo la 11-an de aprilo. La teritorion de Mülheim ankoraŭ defendis 200 soldatoj subtenataj per 3.000 de la „Volkssturm“, milico konsista el maljunuloj kaj neplenaĝaj junuloj. Je la mateno la unuaj Usonaj soldatoj antaŭenmarŝis ekde Asindo trans la urboparto Heißen al la urbocentro. Ekestis nur mallonga batalo, en kiu batalmortis du milicanoj kaj tri Usonaj soldatoj. Tri monatoj post la konkero la Usonanojn anstataŭis Britaj soldatoj.

Postmilita tempo[redakti | redakti fonton]

Mülheim-urbocentro rigarde sur la urbodoma turo

Je la militfino nur ankoraŭ vivis 88.000 homoj en Mülheim, tamen jam fine de 1945 la nombro rekreskis pro hejmenvenintaj soldatoj kaj rifuĝantoj al 125.441. La rekonstruado unue komencis sub la impreso de malmuntadoj, kiu trafis antaŭ ĉio la fer- kaj ŝtalindustrion. Tamen jam en 1950 la Mannesmann-tubfabrikoj estis refoje la plej granda tuboproduktanto de Okcidenteŭropo. La nombro de dungitoj de la uzino kreskis ekde 6.000 (1950) al pli ol 10.500 (1961) kaj simila validas por la nombro de tutaj dungitoj, kiu kreskis de 49.000 al 82.000.

En 1964 por la Ruhr-urbo komencis la longdaŭra kaj malfacila strukturŝanĝo. Kaŭze de la ŝalo- kaj karbokrizo je la altfornoj de la Friedrich-Wilhelms-ŝtaluzino oni ĉesigis la produktadon. Mülheim kiel unua urbo en la Ruhr-regiono ne plu disponis pri ŝtalproduktejoj. Du jarojn poste (1966) la karbominado en la minejo Rosenblumendelle devis ĉesi. Per tio Mülheim kiel unua Ruhrregiona urbo estis senminada.

Dum la proceso de alistrukturigo oni starigis sur la tereno de la iama minejo la Rejn-Ruhr-Centron, grandan surtegmentitan butikcentron, kiu malfermiĝis en 1973. En 1974 sekvis la pretigo de la City-Center kiel enurba butikcentro kaj la alistrukturigo de la Schloßstraße al piedirantozono.

La ambicia projekto de traira urbtrajnokonekto inter la urboj de la okcidenta Ruhr-regiono estis parte realigita en 1979 per la metrolinio ekde Mülheim ĉefstacidomo ĝis Asindo en unua etapo.

La 1992 okazanta federacilanda gardenekspozicio MüGa kaŭzis en la Ruhrvalo de Mülheim gravajn aliformigojn. Precipe en la kerndistrikto de la ekspozicio, ĉirkaŭ la Ringlokschuppen, malbelaj industriaj nekultivejoj estis ŝanĝataj en parkojn.

Por Mülheim la postmilita tempo finiĝis oficiale en 1994 kun la foriro de la Brita armeo, kiu post 48 jaroj re-surinsuliĝis.

En 1998 per la malfermo de Ruhr-tunelo oni kontinuigis la vojon de la urbotrajno ekde la ĉefa stacidomo ĝis Duisburg.

Al la strukturŝanĝo oni aldonas ekde jaroj ĉiam denove novajn impulsojn. Sur areo entute granda je 245.000 m² ĉe Mellinghofer Straße ekde la jaro 2000 ekestas teknologia parko kaj konsilejo por ontaj entreprenistoj.

Enkomunumigoj kaj loĝantoevoluo[redakti | redakti fonton]

Kun pli ol 10.000 loĝantoj Mülheim estis dum la urbiĝo en la jaro 1808 – post Duseldorfo kaj Wuppertal (tiam Elberfeld kaj Barmen) – la tria granda komunumo en tiu regiono, kiu egalas la hodiaŭan regdistrikton Duseldorfo. La najbarkomunumoj Duisburg (4.500 enloĝantoj) kaj Asindo (3.700 enloĝantoj) havis esence malpli grandan gravecon. La komenco de la industriigo sekvigis signifikan loĝantokreskadon. Paralele okazis la enkomunumigo de pli malgrandaj vilaĝoj en la ĉirkaŭaĵo de Mülheim:

  • 1878 Eppinghofen kaj Mellinghofen (ambaŭ el la komunumestra lando Mülheim-Land) estis aneksitaj al la urboteritorio.
  • 1904 sekvis la komunumestra lando Broich kun la komunumoj Broich, Saarn kaj Speldorf samkiel
  • 1904 Holthausen (el la komunumestra lando Heißen) kaj la komunumestra lando Styrum
  • 1910 Ĉefurbestro Dr. Lembke atingis la aneksadon de Oberdümpten kaj de la komunumestra lando Heißen kun la partoj Heißen, Winkhausen kaj Fulerum, dum kiam la alte industriigitaj distriktoj Unterstyrum, Alstaden kaj Unterdümpten estis fordonata al Oberhausen.
  • 1920 Menden kaj Raadt, ĝis 1910 partoj de la komunumestra lando Heißen kaj poste memstaraj komunumoj, venis al Mülheim.
  • 1929 oni pliampleksis la urboteritorion konsiderinde suden, kaj Selbeck (oficejo Mintard), Ickten kaj partoj de Umstand (oficejo Kettwig-Land) iris al Mülheim
  • 1975 sekvis la lasta pliampleksigo: Mintard, ekde 1930 parto de la urbo Kettwig, iris al Mülheim, dum kiam la urbo Kettwig estis enkomunumigata al Asindo.
Loĝantoevoluo

En 1904 duobliĝis la loĝantaro de Mülheim post la enkomunumigo de pluraj setlejoj - inter ili la komunumo Styrum (18.434 loĝantoj en 1900) – de ĉ. 40.000 al pli ol 93.000. Pro daŭra enmigrado la loĝantonombro de la urbo superis en 1908 la limon de 100.000, pro kio ĝi iĝis grandurbo. En 1965 la loĝantonombro atingis sian historian supron kun 193.000. Fine de junio 2005 en Mülheim havis siajn ĉefloĝejon 169.905 homoj laŭ kompletigo de la landa oficejo por datumprilaboro kaj statistiko Nordrejn-Vestfalio.

Jena tabelo montras la loĝantonombrojn laŭ la respektiva teritoria stato. Ĝis 1833 temas plejofte pri taksadoj, poste pri la rezultoj de popolcensoj (¹) aŭ oficaj kompletigoj de la respektivaj statistikaj oficejoj resp. de la urbadministrado mem. La nombroj ekde 843 rilatas al la ĉeestanta loka loĝantaro, ekde 1925 al la loĝopopolo kaj ekde 1987 al la loĝantaro ĉeloke de la ĉefloĝejo. Antaŭ 1843 oni eltrovis la loĝantonombron laŭ malsamaj enketmetodoj.

Jaro Enloĝantoj
3-a de decembro 1846 ¹ 10.096
3-a de decembro 1867 ¹ 10.700
1-a de decembro 1871 ¹ 14.267
1-a de decembro 1875 ¹ 15.300
1-a de decembro 1880 ¹ 22.100
1-a de decembro 1885 ¹ 24.465
1-a de decembro 1890 ¹ 27.903
2-a de decembro 1895 ¹ 31.429
1-a de decembro 1900 ¹ 38.280
1-a de decembro 1905 ¹ 93.599
1-a de decembro 1910 ¹ 112.580
Jaro Enloĝantoj
1-a de decembro 1916 ¹ 112.260
5-a de decembro 1917 ¹ 117.350
8-a de oktobro 1919 ¹ 127.027
16-a de junio 1925 ¹ 127.195
16-a de junio 1933 ¹ 133.279
17-a Mai 1939 ¹ 137.540
31-a de decembro 1945 129.478
29-a de oktobro 1946 ¹ 132.370
13-a de septembro 1950 ¹ 149.589
25-a de septembro 1956 ¹ 169.306
6-a de junio 1961 ¹ 185.708
Jaro Enloĝantoj
31-a de decembro 1965 192.381
27-a de majo 1970 ¹ 191.468
31-a de decembro 1975 189.259
31a de decembro 1980 181.279
31-a de decembro 1985 171.948
25a de majo 1987 ¹ 176.423
31-a de decembro 1990 177.681
31-a de decembro 1995 176.530
31-a de decembro 2000 172.862
30-a de junio 2005 171.264

Religioj[redakti | redakti fonton]

Kristanismo[redakti | redakti fonton]

Mülheim-centro rigarde ekde la Schlossbrücke. Malantaŭe maldekstre la Marienkirche kaj dekstre la Petri-Kirche

Mülheim ĉe Ruhr apartenis dum la mezepoko al la episkopejo Lieĝo, poste al la arkiepiskopejo Kolonjo. Ankoraŭ en la unua duono de la 16-a jarcento la suverenoj de Broich enkondukis la reformacion per komisiigo de kompetenta pastro. Unue temis pri komunumo laŭ Lutera, dum la lasta kvarono de la 16-a jarcento, refoje per enmetado de koncerna pastro, tiam de reformita konfesio. Ekde 1621 refoje ekzistis Luteranaj komunumanoj, tamen tiuj fondis propran komunumon nur en 1658. Ambaŭ apartenis ekde 1816 al la Evangela Eklezio en Prusio resp. ties Rejnlanda provinceklezio. En 1887 la reformita kaj la Luterana komunumoj unuiĝis al Evangela Komunumo Mülheim ĉe Ruhr („unuiĝinta“ Komunumo). Post la Dua Mondmilito Mülheim iĝis sidejo de la „Eklezia distrikto ĉe Ruhr“ ene de la Evangela Eklezio en Rejnlando. Al ĝi apartenis ĉiuj 11 evangelaj eklezikomunumoj de la urbo Mülheim ĉe Ruhr (Mülheim/Ruhr-Altstadt, Broich, Dümpten, Heißen, Holthausen, Johannis-preĝeja komunumo (Mülheim/Ruhr-Altstadt 2), Markus-preĝeja komunumo, Menden-Raadt, Saarn, Speldorf kaj Styrum) samkiel la eklezikomunumo Kettwig (Stadt Essen). Ĝis 1954 ankaŭ la urbo Oberhausen apartenis al la Eklezia distrikto ĉe Ruhr.

En la 19-a jarcento ankaŭ la katolikoj Katholiken ree ekloĝis en Mülheim. La nove formitaj komunumoj unue apartenis al la arkiepiskopejo Kolonjo, ĝis kiam ili en 1958 estis algrupigataj al la nove fondita episkopejo Asindo. La paroko St. Laurentius de la nur ekde 1975 al Mülheim enigita loko Mintard tamen apartenas plue al la arkiepiskopejo Kolonjo. La 15 parokoj apartenaj al la urbodekanato Mülheim de la episkopejo Asindo estis: Christ König, Heilig Geist, Heilig Kreuz, Herz Jesu, St. Barbara, St. Elisabeth, St. Engelbert, St. Joseph, St. Mariä Geburt, St. Maria Himmelfahrt, St. Mariae Rosenkranz kun la filialpreĝejo St. Albertus Magnus (fuzio 2000), St. Michael, St. Raphael, St. Theresia von Avila kaj St. Theresia vom Kinde Jesu. Laŭ la estonteckoncepto de la episkopejo Asindo realigenda ĝis 2008 restos nur tri parokoj kun naŭ preĝejoj kaj kvar filialpreĝejoj. La preĝejoj St. Raphael kaj Hl. Kreuz estos profanigataj kaj fermataj resp. aliutiligataj.

Krome en Mülheim ekzistas ankaŭ komunumoj apartenaj al liberaj eklezioj: evangelaj-liberekleziaj komunumoj (baptistoj), evangela-metodista eklezio kaj liberaj evangelaj komunumoj (FeG). Specialan gravecon havas la urbo kiel fondoloko de la pentekostisma libereklezia ligo. La 1905 fondita Mülheimer Verband Freikirchlich-Evangelischer Gemeinden efikis komence de la 20-a jarcento ekde Mülheim egan nacian inspiradon, sekve de kiu fondiĝis la Christus Gemeinde Mülheim [Kristokomunumo Mülheim] kiel unua pentekosteklezio en Germanio.

Plie en Mülheim ankaŭ estas la Novapostola Eklezio kaj la Kristana komunumo de la Atestantoj de Jehovo. Ties anoj en la nazia epoko ankaŭ en Mülheim estis persekutataj, deportataj en koncentrejojn kaj ofte ekzekutataj.

Judismo[redakti | redakti fonton]

Ekde pli ol 500 jaroj judoj vivis en Mülheim ĉe Ruhr, ofte kiel tolerata minoritato, kiu devis pagi pro sia toleriteco altajn sumojn, de tempo al tempo tamen ankaŭ kiel liberaj kaj rigardataj kuncivitanoj.

Komence de la 1930-aj jaroj ĉ. 650 loĝantoj de Mülheim estis judoj, kiuj renkontiĝis en du sinagogoj al komuna preĝado. Post la potencakiro de la nazioj marte 1933 tiuj malkaŝe praktikis sian antisemitismon. La premo, kiun ili praktikis kontraŭ judaj negocistoj, rapide efikis unuajn malfondadojn de negocoj kaj la ĉiutagaj minacoj en la publiko kaj la laborposteno, en lernejoj kaj asocioj komencajn elmigradojn.

Inter 1933 kaj 1936 ĉ. 200 judaj civitanoj elmigris, tamen nur malmulte el tiuj judoj ekde generacioj hejmaj en Mülheim, kiuj tiutempe ankoraŭ sentis sin sekuraj malgraŭ ĉiuj ĉikanoj. Ĝis 1938 la juda loĝantaro pro unuaj deportadoj kaj la elmigradoj malgrandiĝis je la duono. La grandan sinagogon ĉe la Viktoriaplatz ili devis vendi pro manko da mono kaj pro la premo fare de la urbo. La organizitaj pogromoj en la nokto de la 9-a de novembro 1938 plimalbonigis la situacion, kaj dum la sekvaj jaroj ĝis 1944 la nazioj engetigis la tiam ankoraŭ loĝantajn judojn en plurajn domojn kaj poste deportis ilin pogrupe en la koncentrejojn.

Entute 233 judoj el Mülheim elmigris, plejparte al Israelo aŭ al Sudameriko. Almenaŭ 266 judaj Mülheim-anoj estis murditaj, je kio la ekzakta nombro verŝajne estas pli alta pro la pli ol 50 nekonataj fatoj. Perdis siajn vivojn pli ol 50 judoj, kiuj evitis persekutojn, humiliĝojn kaj deportadojn per sinmortigoj.

Nur 39 judoj el Mülheim revenis el la koncentrejoj aŭ kaŝejoj, kaj la revenintoj el la gentoekstermo fondis en marto 1947 la judisman komunumon Mülheim, kies prezidanto estis ĝis 1968 Salomon Lifsches. En 1955 ili unuiĝis kun la najbara komunumo de Duisburg kaj la membronombro kreskis al 83. En 1960 oni inaŭguris en Mülheim la sinagogon en la Kampstraße. En la jaro 1968 la komunumoj el Duisburg, Mülheim kaj Oberhausen unuiĝis al komuna kultanaro. En la 90-aj jaroj la nombro de komunumanoj kreskis pro la enmigrado de judoj el la eksa Sovetunio je pli ol 2.000 kaj necesigis planojn por novkonstruo de sinagogo.

Post longaj intertraktoj kaj pripensoj la juda komunumo kaj la tri urboj Mülheim, Duisburg kaj Oberhausen interkonsentis realigi la novkonstruadon de juda komunumcentro en Duisburg. La inaŭguro de la nova preĝejo okazis en majo 1999.

Islamo[redakti | redakti fonton]

En Mülheim ekzistas pluraj islamaj komunumoj, entute la islamanoj konsistas el inter 8 kaj 10 % de la loĝantaro kaj per tio formas la trian grandan religigrupon de la urbo.

La turka Fatih-Camii-komunumo longtempe disponis pri la plej granda preĝoĉambro de Germanio, ĝis kiam kompleta novkonstruaĵo en Duisburg superis ĝin.

La araba islama komunumo de Mülheim kaŭzis en la jaro 2005 por kaplinioj en la transregionaj gazetoj, kiam konatiĝis la planoj de la asocio, akiri la vakan konstruaĵon de la Landeszentralbank [centra landa banko]. Kvankam minacis la malkonstruado de la ĝistiama preĝoĉambro, ĉar la urbadministracio planis plilarĝigon de strato, politikistoj kaj gazetoj prezentis la transloĝiĝon kiel „sinŝirmado post kirasvitro“ [5]. Nur post longaj intertraktoj oni povis vendoferti al la asocio la iaman Haus der Wirtschaft [domo de la ekonomio]. La ĉ. 280 membroj trovas en la domo inaŭgurita septembre 2006 konsiderinde pli grandan preĝoĉambron, kuirejon kaj diversajn instruejojn.[6]

Politiko kaj administracio[redakti | redakti fonton]

turo de la urbodomo en Mülheim

La unuan administracion laŭ moderna senco oni instalis en 1808, kiam Mülheim ricevis la urborajtojn kaj la respondeco administra estis tasko de tri municipkonsilistoj kaj de unu urbestro. En 1846 sekvis la reviziita urbordo kun magistrato kaj la urbokonsilantaro kaj ekde 1851 validis la nova prusia komunumordo. Je la urbopinto staris la komunumestraro kun la urbestro kaj la urbokonsilantaro, ekde 1856 la magistrato kun la urbestro kaj la urbokonsilantaro (Rejnlanda Urbordo). Ekde 1895 la urboĉefo de Mülheim sin titolis ĉefurbestro.

Dum la epoko de la nacisocialismo la NSDAP enmetis la ĉefurbestron. Post la Dua Mondmilito la militregistaro de la Brite Okupita Zono enmetis novan ĉefurbestron kaj enkondukis en 1946 la komunuman konstitucion laŭ brita modelo. Laŭ tiu ekzistis urbokonsilantaro elektita de la popolo. Tiu ĉi elektis unu el siaj membroj kiel ĉefurbestro, la prezidanto kaj reprezentanto de la urbo, kiu aktivis honorofice kaj ĉefofice aktivan ĉefan urbodirektoron kiel estro de la urbadministracio.

En 1999 nova landa leĝo abolis la duoblopinton en la urbadministracio. Ekde tiam la ĉefofica ĉefurbestro aktivas kiel prezidanto de la urbokonsilantaro, estro de la urbadministracio kaj reprezentanto de la urbo. Ankaŭ ekde 1999 la civitanoj en Nordrejn-Vestfalio rekte elektas la urbestrojn.

De kiam ekde 1975 la urboteritorio estas subdividita en la tri urbodistriktoj, tiuj ĉi starigas po unu distriktreprezentantaron kun unu distriktestro. La distriktreprezentantaro havas 19 membrojn kaj estas elektata je ĉiu komunumelekto (ĉiuj kvin jaroj) de la civitanoj de la urbodistrikto.

Administracie la urbo apartenas al la distriktaro Duseldorfo, regiona ligo Rejnlando kaj regiona ligo Ruhr.

Post la elekto de Dagmar Mühlenfeld kiel ĉefurbestro en la jaro 2003 la politikan diskuton regas la granda urboplanada projekto nome „Ruhrbania“, kiu atraktivigu Mülheim por entreprenistoj.

Urbestroj kaj ĉefurbestroj ekde 1808[redakti | redakti fonton]

Christian Weuste; urbestro ekde 1822 ĝis 1847
Karl Obertüschen; urbestro ekde 1857 ĝis 1873
Karl von Bock und Polach; urbestro ekde 1879 ĝis 1895; poste ĝis 1902 ĉefurbestro
ekde ĝis nomo partio oficotitolo
1808 1813 Johann Hermann Vörster * municipdirektoro
1813 1816 Johann Heinrich Michels * urbestro
1816 1821 Lambert Maubach * urbestro
1822 Kniffter * urbestro
1822 1847 Christian Weuste * urbestro
1847 1851 Friedrich Fritsch * urbestro
1852 1856 Wilhelm Oechelhäuser * urbestro
1857 1873 Karl Obertüschen * urbestro
1873 1878 Heinrich Bang * urbestro
1879 1902 Karl von Bock und Polach * ĉefurbestro
ĝis 1895 kiel urbestro
1904 1928 Paul Lembke * ĉefurbestro
1928 1933 Alfred Schmidt * ĉefurbestro
ĝis 1930 provizore
1933 1936 Wilhelm Maerz NSDAP ĉefurbestro
1936 1945 Edwin Hasenjaeger unueDNVP,
tiam senpartia kaj
ekde 1937 NSDAP
ĉefurbestro
En la jaroj 1945 kaj 1946 la urbestroj ofte ŝanĝis. La aliancitoj enmetis la ĉefurbestrojn provizore. krom la eksa urbestro Hasenjäger, kiu oficis ekde oktobro 1945 ĝis aprilo 1946, ankaŭ la ĝistiamaj kunigitoj Gustav Langweg kaj Werner Hoosmann samkiel la posta urbodirektoro Josef Poell – parte nur por kelkaj tagoj – ĉe la urbopinto.

Per la unua liberaj komunumelektoj aŭtune 1946 refoje venis certa kontinueco en la okupadon de la ofico:

1946 1948 Wilhelm Diederichs CDU ĉefurbestro
1948 1969 Heinrich Thöne SPD ĉefurbestro
1969 1974 Heinz Hager SPD ĉefurbestro
1974 1982 Dieter aus dem Siepen SPD ĉefurbestro
1982 1994 Eleonore Güllenstern SPD ĉefurbestro
1994 1999 Hans-Georg Specht CDU ĉefurbestro
1999 2002 Jens Baganz ** CDU ĉefurbestro
2003 aktuale Dagmar Mühlenfeld SPD ĉefurbestro

* senpartia
** Jens Baganz abdikis la 22-an de novembro 2002.

Ĉefurbodirektoroj 1946-1999[redakti | redakti fonton]

ekde ĝis nomo
1946 1953 Josef Poell
1953 1963 Bernhard Witthaus
1964 1974 Heinz Heiderhoff
1974 1991 Heinz Hager
1992 1995 Ernst Gerlach
1995 1999 Hans-Peter Predeick

Rezultoj de la balotoj[redakti | redakti fonton]

La komunumkonsilantaro de la urbo Mülheim ĉe Ruhr havas ekde la lasta Komunumbaloto la 26-an de septembro 2004 entute 52 membrojn. Tiuj ĉi distribuiĝas jene sur la partiojn

  • SPD: 20 seĝoj
  • CDU: 17 seĝoj
  • Grüne: 5 seĝoj
  • FDP: 3 seĝoj
  • MBI – Mülheimer Bürger Initiativen: 5 seĝoj
  • WIR AUS Mülheim: 2 seĝoj

Blazono kaj emblemo[redakti | redakti fonton]

DEU Muelheim an der Ruhr COA.svg

La Blazono de la urbo Mülheim ĉe Ruhr montras en dufoje fendita kaj unufoje dispartigita ŝildo (interkrampe la signifo de la grafikaĵo):

  • 1: Sur ora fondo ruĝan diagonalkradon (regado de Daun)
  • 2: Sur blua fondo okspokan arĝentan rado (regado de Falkenstein)
  • 3: Sur arĝenta fondo duvostan, blue kronitan kaj blue kirasitan ruĝan leonon (regado de Limburg)
  • 4: Super tri nigraj traboj Sur arĝenta fondo paŝan oran leonon ruĝan (regado de Oberstein)
  • 5 Sur ruĝa fondo oran malplenŝildon(regado de Broich)
  • 6: Sur blua fondo inter kvar arĝentaj krucoj en la anguloj sesspokan arĝentan radon (regado de Reipoltskirchen)

La blazono estis enkondukata en 1890 kaj en 1925 donata de la prusia ŝtatministrejo. Sub kastelmuro sur la ŝildokapo estas bildigita la ŝildo de la lasta grafo de Daun-Falkenstein. La regantoj de Daun-Oberstein kaj Falkenstein estis vasaloj de la Duklando Berg. La grafoj de Falkenstein Grafen akiris per heredo (1608-1628) la posedon de la regado Hohenfels-Reipoltskirchen (hodiaŭ ligokomunumo Wolfstein en Rejnland-Palatinato).

La multe pli novan emblemon dezegnis en 1971 la artisto Peter-Torsten Schulz el Mülheim, kaj ĝi ornamas ekde tiam ĉiujn urbajn ŝildojn kaj leterpaĝojn. La duobla M simbolas ponton respeguliĝantan en la Ruhr.

Urbopartnerecoj[redakti | redakti fonton]

Mülheim ĉe Ruhr flegas kun jenaj urboj urbopartnerecojn:

La urbo Mülheim krome tenas interngermanan partnerecon kun Berlin-Tiergarten kaj interurban amikecon kun Flag of Palestine.svg Qalqiliya en Palestino.

Patronadoj ekzistis ekde 1967 ĝis 2005 kun la rapidboato S70-Kormoran de la federacia marino kaj ekde 1998 al la flugmaŝino Boeing 747-400 Mülheim an der Ruhr (registronumero D-ABVO) de la Deutsche Lufthansa. La flugmaŝino staciiĝas sur la flughaveno Rhein-Main-Flughafen en Frankfurt ĉe Majno.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Urbohalo de Mülheim

Rilate al kulturo Mülheim ne rangas kiel grandurbo, ĉar „klasika“ altkulturo kun filharmonio aŭ eĉ teatrejo aŭ operejo eble pro la situo enmeze de pli gravaj kaj grandaj najbarurboj ne evoluis. La kultura oferto de Mülheim estas pli bone karakterizata kiel malgranda, sed ankaŭ speciala. Tiel formiĝis  – krom la transregionaj kulturaj establaĵoj  – antaŭ ĉio multdiversa subkulturo, kiun generis artistoj kiel la ĵazmuzikisto kaj kabaretisto Helge Schneider, la filma kaj teatra reĝisoro Christoph Schlingensief kaj la punkmuzika bando Die Lokalmatadore.

La Mölmsch-Platt kiel loka dialekto tamen preskaŭ pereis. Tiu ĉi subspeco de dialektgrupo disvastiĝinta ankaŭ en Nederlando kaj Malaltrejnlando estas orientberga, kiun nur malmultege da maljunaj civitanoj parolas.

Teatro[redakti | redakti fonton]

En 1980 Roberto Ciulli kaj Helmut Schäfer fondis la Theater an der Ruhr [teatro ĉe la Ruhr]. La scenejo troviĝas en la bieno Raffelberg kaj apartenas pro sia superregiona famo al la plej gravaj kulturaj establaĵoj.

La urbohalo estas eventejo por la ekde 1976 ĉiujare okazanta teatrokonkurso. Kadre de la „Mülheimer Theatertage“ forumo decidas pri la donado de dramistopremio por novaj teatraĵoj, je kio ĝi prijuĝas nur la pecojn kaj ne la enscenigojn. La konkurso zorgas pri tio, ke ĉiujare maksimume ok pecoj – pleje unuaj prezentaĵoj - el ĉiuj partoj de la germanlingvaj landoj estas spekteblaj.

Mülheim disponas krome pri granda liberaera scenejo, kiun oni inaŭguris en 1936 kaj ekforgesis por longa tempo, antaŭ ol en la jaro 2000 progresiga asocio iniciatis la revivigon kiel „liberaera centro“ kadre de la agado rilate al la „Kulturĉefurbo de Eŭropo 2010“.

Kulturcentroj[redakti | redakti fonton]

La Autonomes Zentrum Mülheim estas aŭtonoma junularkulturcentro, en kiu ekde 1998 okazas festoj, konzertoj, teatroprezentadoj kaj kursoj. Krom trinkejo kaj retumejo ĝi ofertas al multaj lokaj kaj regionaj grupoj renkontejon.

Krome la Ringlokschuppen, iama lokomotivoremizo alikonstruita en 1995, estas sociokultura centro, en kiu regule okazas koncertoj, kabareto kaj teatraj prezentadoj samkiel aliaj kultureventoj. Krome ĝi loĝigas restoracion.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

La Aquarius-Akvomuzeo ĉe Kastelo Styrum apartenas al la haltpunktoj de la Itinero de la Industrikulturo (ge.: Route der Industriekultur), kies itinero 12 interligas la kulminojn de la industriaj kulturo kaj historio de la Ruhr-pejzaĝo.

La Haus Ruhrnatur [Domo Ruhr-naturo] proksime de la Ruhr-kluzo estis inaŭgurita en 1992 kaj same loĝigas akvomuzeon.

En akvoturo proksime de la Ringlokomotivejo oni instalis ankaŭ en la jaro 1992 la plej grandan, traireblan senluman kameron de la mondo, kiu dum klaraj tagoj permesas interesajn rigardeblecojn en la urbon. Ĉi tie ankaŭ estiĝis muzeo pri la prahistorio de filmo, inaŭgurita en 2006.[7]

Pluaj muzeoj en Mülheim estas la buromuzeo en la turo de la urbodomo, la ledo- kaj tanistomuzeo en malfunkciigita ledofabriko, la Museum Alte Post [muzeo malnova poŝtstacio] kaj la hejmomuzeoj en la Tersteegenhaus kaj en Kastelo Broich.

Arkitekturaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej antikvaj konstruaĵoj estas Kastelo Broich kaj la Cistercianina monaĥejo Kloster Saarn. Nur nuanceton de kontempligo de la antikva malsuprofranka arkitekturo prezentas la malnova urbocentro de Mülheim, ĉar escepte de malmultaj kradtrabaj domoj ĉirkaŭ la Tersteegenhaus kaj la preĝejo Petrikirche la malnovaj konstruaĵoj iĝis viktimoj de la Dua Mondmilito. Rande de la urbocentro troviĝas la urbodomo, kies turo estas atributo de la urbo.

Akvostacidomo kun florhorloĝo

La akvostacidomo kun sia fama florhorloĝo situas proksime de la centro ĉe la rivero. De tie ĉi ekveturas dum la someraj monatoj la ŝipoj de la Blanka Ŝiparo sur la Ruhr kontraŭflue ĝis Kettwig kaj la baraĵlago Lago Baldeney en Asindo.

Pluaj interesaj konstruaĵoj estas la memorturo Bismarckturm, la iama ŝtalfanda uzino Friedrich-Wilhelms-Hütte, la preĝejo St. Mariae Geburt, la preĝejo Sankt Laurentius kaj la Kastelo Hugenpoet. Vidindas ankaŭ la preĝejo de Speldorf kaj la urboparto Saarn. En la urboparto Heißen troviĝas RheinRuhrZentrum, iam la plej granda, surtegmentita acetumejo.

Mencienda ankaŭ estas la ponto Ruhrtalbrücke, kiu ekde 1966 transpontas la Ruhr-valon ĉe la limo al Asindo. Kun 1.830 m da longeco ĝi estas la plej longa ŝtalponto en Germanio.

Parkoj[redakti | redakti fonton]

La ĝardenekspozicio en Mülheim Müga etendiĝis elirante de la urbocentro laŭ la Ruhr kelkajn kilometrojn kaj norden kaj suden. La Müga okazis en la jaro 1992 kaj okupis plejparte terenojn antaŭe uzatajn industrie aŭ nekultivatajn.

Ĉe la urbolimo al Duisburg troviĝas la arbaro de Broich kaj Speldorf, kiu formas kune kun la urba arbaro de Duisburg ĉ. 30 km² grandan koheran arbarterenon en la limregiono inter la urboj.

En la 1909 kreita parko Raffelbergpark ĝis 1992 troviĝis saloakvobanejo kaj aliaj sanatoriaj instalaĵoj.

Sporto[redakti | redakti fonton]

La sportasocioj de Mülheim estas kunligitaj en la respektivaj urba kaj landa asocioj. Malsimile al la sportvivo en aliaj urboj de la Ruhr-Regiono la futbalo ne dominas. Tamen en pli malamasaj sportoj kiel hokeo, remado, bokso kaj ŝako asocioj el Mülheim havis iom da sukceso.

Sportinstalaĵoj[redakti | redakti fonton]

Mülheim havas multnombron da sportinstalaĵoj, inter ili 127 tenisejoj, 48 sportplacoj, 10 sporthaloj kaj 42 gimnastikejoj. Tiuj tamen parte estas kadukaj laŭ informoj de la amaskomunikiloj. La plej gravaj estas:

  • hipodromo Raffelberg
  • Ruhrstadion (futbalstadiono) Ĝi havas la kapablon enpreni 6.000 spektantojn kaj estas hejmstadiono de futbalklubo de turkdevenaj enmigrintoj, Galatasaray Mülheim.
  • RWE Rhein-Ruhr-Sporthalo.

Trafiko kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Fervojo ekde Mülheim al Duisburg en la urboparto Styrum

Laŭ studaĵo, kiun en 2003 okazigis la Eŭropa Komisiono kadre de la projekto „Urban Audit II“ (vivokvalito en la eŭropa regionoj), kiu okupiĝis pri la atingebleco de 258 urboj el la 25 EU-ŝtatoj, Mülheim ĉe Ruhr okupis post Frankfurt ĉe Majno, Duseldorfo, Darmstadt kaj Majenco la kvinan rangon kaj per tio samrangas kun Bruselo kaj Parizo [8]

La trafika alligo de Mülheim al Eŭropo evidente estas ideala. La proksimeco de la internacia flughaveno Duseldorfo, la mallongaj vojoj al la regionaj flughavenoj en Monastero, Dortmundo, Mönchengladbach kaj Weeze kaj krome la propra flughaveno kaŭzas la bonan aertrafikan alligon de la urbo. La fervojtrafika alligo proponas ja nur regionan trafikon, tamen pro la proksimeco de la kruciĝaj punktoj Asindo, Duseldorfo kaj Duisburg tio ne estas grava malavantaĝo. La ĉefŝoseoj, kiuj ĉirkaŭas la urboteritorion triangulforme, estas sufiĉe rapide atingeblaj.

Fervoja kaj aŭtobusa trafiko[redakti | redakti fonton]

Industria fervojtrafiko en Mülheim. Fone la kvar turdomoj de la urbocentro.

En 1862 la fervojlinio Bergisch-Märkische Eisenbahn konektis Mülheim kun Duisburg kaj Dortmund. La ĉefstacidomo estas stacidomo por longdistanca, regiona kaj urba fervojtrafiko. Krome en MH-Styrum kaj MH-Okcidento ekzistas du pluaj stacidomoj por la S-Bahn (urba trajno).

La regionaj trajnoj trafikas per la rejnofervojo tra Duseldorfo kaj Kolonjo al Akeno, krome en la malalta Rejnlando tra Krefeld al Mönchengladbach, en la orienta Ruhr-Regiono ĝi atingas Dortmundon kaj Hamm kaj en Vestfalio ĝi trafikas al Monastero, Bielefeld, Soest kaj Paderborn.

Krome Mülheim disponas pri reto da urbofervojoj, tramoj kaj urbaj buslinioj. Ekzistas tramaj kaj urbofervojaj konektoj al Asindo, Oberhausen kaj Duisburg kaj bustrafiko al Duseldorfo.

Flugtrafiko[redakti | redakti fonton]

En la sudoriento ĉe la limo al Asindo situas la malgrandeta Flughaveno Essen-Mülheim. En la jaro 1935 oni finkonstruis ĝin kiel centra flughaveno por la Ruhr-Regiono kaj proponis flugadojn al preskaŭ ĉiuj eŭropaj grandurboj. Post la Dua Mondmilito la Aliancanoj uzis la instalaĵojn kiel riparoflughaveno, ĉar la flughaveno – kontraŭe al Duseldorfo estas pleje sennebula. Tiel la Flughaveno Duseldorfo iĝis centro de la civila aerveturado en Nordrejn-Vestfalio. La Flughaveno Essen-Mülheim estas konata pro la zepelinoj produktataj ĉi tie kaj uzataj por rondflugoj kaj reklamflugoj. Krome diversaj fluglernejoj uzas ĝin por edukoflugoj.

Ŝosearo[redakti | redakti fonton]

Tri ĉefŝoseoj ĉirkaŭas la urboteritorion. Norde pasas la ofte plenŝtopita ĉefŝoseo A 40, kiu kondukas de Dortmund al Duisburg. La A 52 de Asindo al Duseldorfo pasas en la sudoriento de Mülheim kaj transpasas la riveron Ruhr per la altega ponto Mintarder Brücke. En la okcidento de la urboteritorio la ĉefŝoseo A 3 konektas la ĉefŝoseaj kruciĝejoj Kreuz Kaiserberg kaj Kreuz Breitscheid. La nacia ŝoseo B 1 trapasas la tutan urboteritorion ekde sudokcidento al nordoriento. La nacia ŝoseo B 223 disforkigas de la B1 kaj kondukas al Oberhausen transpasante la urbocentron.

Akvo[redakti | redakti fonton]

Siemens AG en la Rhein-Ruhr-Haveno

La Rhein-Ruhr-Haveno de Mülheim estas krom la Haveno Dortmund kaj Haveno Duisburg unu el la plej efikaj havenoj en la Ruhr-Regiono. Ĝi havas akvosurfacon de 86.000 m.² kaj finkonstruitajn bordojn longajn je 3,1 kilometroj, kaj la ŝipkanalo konektas ĝin kun la havenaro Duisburg-Ruhrort.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La sekcopunkto de la Ruhr kun la antikva komercvojo Hellweg destinis la ekonomion de la urbo, kaj tiel la ekonomio orientiĝis je la komerco kaj la servosektoro. Mülheim estis la unua urbo en la Ruhr-Regiono, en kiu ĉesis por ĉiam la elminigo de karbo kaj ŝtalproduktado. En la jaro 2005 Mülheim rangis kiel ekonomie plej sukcesa urbo de la Ruhr-Regiono. Rilate al la aĉetpovo la komunumo situas germanivaste je oka rango kaj kiel ununura urbo de la Ruhr-Regiono inter la unuaj 25 (Stato 2005) [9]. La tradicia orientiĝo kiel komerca starejo kaj la trafikfavora situo en la centro de la regiono Rejn-Ruhr kombinite kun bona infrastrukturo diversigis la ekonomian strukturon. Krome la kvoto de senlaboreco en la urbo estas relative malalta.

Surlokaj entreprenoj[redakti | redakti fonton]

Mülheim validas kiel la germana ĉefurbo de la nutraĵkomerco, ĉar la entreprenoj ALDI-Süd kaj la Tengelmann-grupo kun Plus Warenhandels-GmbH rezidas ĉi tie.

Ĝis la transpreno fare de Vodafone januare 2000 la tuboprodukta entrepreno Mannesmannröhren-Werke AG estis unu el la plej grandaj dungantoj en Mülheim. Dum la glora epoko komence de la 1970-aj jaroj ĝi dungis ĝis 12.000 homojn. Hodiaŭ la tubegoprodukta uzino apartenas al la Europipe GmbH, la laminejo al la Grupo Vallourec.

En la urbo rezidas ankaŭ la germana filialo de la entrepreno Océ. Ankaŭ KWU, la iama centralokonstrua filialentrepreno de Siemens, hodiaŭ fama pro siaj koruptoskandalo, rezidis en Mülheim.

Sur la tereno de la malfunkciigitaj uzinoj de KWU kaj Mannesmann oni setligis firmaojn el la ekspedobranĉo.

Esplorado[redakti | redakti fonton]

La Max-Planck-Instituto por karboesploro apartenas al la plej maljunaj esplorinstitutoj siajspecaj. Ĝi estis fondita en 1912 kiel Imperiestro-Vilhelmo-Instituto por karboesploro, ekde 1943 Karl Ziegler estis la direktoro kaj en 1963 oni donis al li la Nobel-premion pri kemio por sia laboro sur la tereno de la polimeroj.

La Max-Planck-Instituto por bio-neorganika kemio estas pli nova kaj estis starigita nur en 1958; ĝis la 5-a de junio 2003 ĝi nomiĝis Max-Planck-Instituto por radiokemio.

La Centro por Novigado kaj tekniko (ZENIT) ekde 1984 klopodas helpi malgrandajn entreprenojn je la evoluigo kaj enkonduko de progresemaj novigadoj por subteni la strukturŝanĝon en Nordrejn-Vestfalio.

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Samkiel en la aliaj urboj de la Ruhr-Regiono la WAZ-konzerno havas la monopolon pri la gazeta merkato. Tiu konzerno regas la opiniformadon de la civitanoj per la gazeto Westdeutsche Allgemeine Zeitung (WAZ) kaj la Neue Ruhr Zeitung/Neue Rhein Zeitung (NRZ). La 1949 ĝis 1955 ekzistanta Mülheimer Tageblatt estis transprenita en 1955 de la Ruhrnachrichten. Tiu ĉi gazeteldonejo tamen devis cedi antaŭ la merkatopotenco de WAZ, do ĝi ĉesis la eldonadon de la Mülheimer Tageblatt en 1976. La senpaga reklamogazeto Mülheimer Woche, kiu aperas du tagojn semajne kaj publikas lokajn novaĵ(et)ojn, ankaŭ apartenas al la WAZ-konzerno.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Honoraj civitanoj[redakti | redakti fonton]

La urbo Mülheim ĉe Ruhr disdonis la honorcivitanecon inter alie al jenaj personoj:

Paul von Hindenburg kaj Adolf Hitler, kiujn la urbokonsilantaro en 1933 ankaŭ nomumis honorcivitanoj, perdis tiun honorigon laŭ konsilantardecido de la 23-a de marto 1995, ĉar tiam la nomumadoj estis kontraŭleĝaj.

Famaj gefiloj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Elekto de famuloj naskiĝintaj en Mülheim:

Elstaruloj, kiuj estas iel ligata al Mülheim[redakti | redakti fonton]

Esperanto en la Regiono[redakti | redakti fonton]

Flag of Esperanto.svg

En la regiono ekzistas du Esperanto-kluboj:

Esperanto-Grupo Essen[redakti | redakti fonton]

Essen, kie ekzistas ekde la 9-a de januaro 2004 la Esperanto-Grupo Essen (EGE) kun nun pli ol 20 membroj. Ĝi invitas al renkontiĝoj ĉiun duan ĵaŭdon monate en la klerigejo Grend, Westfalenstr. 311 en 45276 Essen-Steele, kaj ĉiun kvaran ĵaŭdon monate esperantoparolantoj kunvenas en la Kulturzentrum Bahnhof Langendreer, Wallbaumweg 108 en 44894 Bochum, jen en la kinokafejo (Kino Endstation), jen en la restoracio (Gastronomie).

Aktivecoj[redakti | redakti fonton]

Kontakto[redakti | redakti fonton]

Prezidanto estas ekde 2007 Ludger Schméink. Li estas atingebla per la esperantlingva paĝo ĉe EsperantoLand

Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg[redakti | redakti fonton]

Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg kunvenas en Ludgerushaus, Heinrich-Bertmans-Str. 2 , stratangulo Klöcknerstraße. Kontakto: paĝo en la paĝaro de www.esperanto.de

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Erich Keyser (Hrsg.): Rheinisches Städtebuch; Band III 3. Teilband aus „Deutsches Städtebuch. Handbuch städtischer Geschichte - Im Auftrage der Arbeitsgemeinschaft der historischen Kommissionen und mit Unterstützung des Deutschen Städtetages, des Deutschen Städtebundes und des Deutschen Gemeindetages, Stuttgart, 1956
  • Geschichtsverein Mülheim an der Ruhr (Hrsg.): 900 Jahre Mülheim an der Ruhr 1093-1993; Jubiläumsschrift zur 900-jährigen Stadtgeschichte; ISBN 0343-9453
  • Peter Grafe, Bodo Hombach, Gerd Müller (Hrsg.): Mülheim an der Ruhr - Eine eigenwillige Stadt; Verlag Klartext; 1990; ISBN 3-88474-342-2
  • Barbara Kaufhold: Jüdisches Leben in Mülheim an der Ruhr; Verlag Klartext; 2004; ISBN 3-89861-267-8

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.lds.nrw.de/statistik/datenangebot/Regionen/amtlichebevoelkerungszahlen/rp1_dez05.html
  2. http://www.arbeitsagentur.de/RD-NRW/Oberhausen/A01-Allgemein-Info/Publikation/pdf/Arbeitsmarktreport-der-Agentur-fuer-Arbe.pdf
  3. http://www.kpd-sozialgeschichte.homepage.t-online.de/ruhrgebiet.html#mue
  4. http://www.gymnasium-heissen.de/projekte/geschi/juden/pogrom.htm
  5. [1]
  6. [2]
  7. http://fotoblog.validome.org/news/Camera-Obscura-in-Muelheim-bekommt-Museum-306.html
  8. http://www.urbanaudit.org/rank.aspx
  9. http://meat-n-more.info/portal/fachwissen/wissen_praesentation.php?we_objectID=3069

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Mülheim ĉe Ruhr - Rigardo suden
Magnify-clip.png
Panoramo de Mülheim ĉe Ruhr - Rigardo suden


flago de Nordrejn-Vestfalio Administra divido de Nordrejn-Vestfalio
distriktaroj

distriktaro Arnsbergo | distriktaro Detmoldo | distriktaro Duseldorfo | distriktaro Kolonjo | distriktaro Monastero

distriktoj

urba regiono Aachen | Borken | Coesfeld | Düren | Ennepe-Ruhr | Rhein-Erft | Euskirchen | Gütersloh | Heinsberg | Herford | Hochsauerland | Höxter | Kleve | Lippe | Mark (Märkischer Kreis) | Mettmann | Minden-Lübbecke | Neuss | Oberberg (Oberbergischer Kreis) | Olpe | Paderborn | Recklinghausen | Rhein-Berg (Rheinisch-Bergischer Kreis) | Rhein-Sieg | Siegen-Wittgenstein | Soest | Steinfurt | Unna | Viersen | Warendorf | Wesel

eksterdistriktaj urboj

Bielefeld | Bochum | Bonno (Bonn) | Bottrop | Kolonjo (Köln) | Dortmund | Duisburg | Duseldorfo (Düsseldorf) | Essen | Gelsenkirchen | Hagen | Hamm | Herne | Krefeld | Leverkusen | Mönchengladbach | Mülheim | Monastero (Münster) | Oberhausen | Remscheid | Solingen | Wuppertal


WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Mülheim an der Ruhr » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 796072 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)