Münster-Geschinen
| Münster-Geschinen | |
|---|---|
| Kantono | Valezo |
| Distrikto | Conche |
| Koordinatoj | 46°29′00″N 08°15′00″O / 46.483333°N, 8.25°OKoordinatoj: 46°29′00″N 08°15′00″O / 46.483333°N, 8.25°O |
| Nombro de enloĝantoj | 480 (2007) |
| Areo | 48,7 km² |
| Alteco | 1370 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3985 |
| Komunumkodo | 6074 |
Münster-Geschinen esta svisa komunumo en la Kantono Valezo, ĉirkaŭ 170 km (birdfluge) oriente de Ĝenevo kaj ĉ. 108 km (birdfluge) sude de Zuriko.
La ĉefa urbo situas sur la alta valo de Rodano, (je altitudo de 1397 m) ĉe la kunfluo de rojo Minstigerbach, dekstra alfluanto de Rodano. La komunumo etendiĝas norde ĝis la krestoj de Blatthörner (3000 m). En la alta valo de Minstigerbach, estas pluraj lageto; inter kiuj lago Trützisee (2579 m), sub monto Löffelhorn (3095 m).
La komunumo rezultas de la kunfandigo de komunumoj Münster (Valezo) kaj Geschinen. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto de Conche. La komunumo de Münster momiĝis Conche ĝis la 15-a jarcento; poste oni donis tiun nomon al la valo.
La najbaraj komunumoj estas norde: Guttannen; oriente: Obergoms; sud-okcidente: Reckingen-Gluringen; kaj okcidente: Flieschertal.
Eksteraj ligiloj[redakti]
- Retpaĝo de Münster-Geschinen
- Münster (Valezo) en la Historia Leksikono de Svislando
- Geschinen en la Historia Leksikono de Svislando
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Münster-Geschinen

