Mărtănuș
El Vikipedio
(Alidirektita el Mărtănuş)
| Mărtănuș | ||
|---|---|---|
| Vilaĝo | ||
| Lando | ||
| Distrikto | Covasna | |
| Alinome | Kézdimartonos (hungare) | |
| Komunumo | Brețcu | |
| Iama hungara departemento | Háromszék | |
| Situo | 46° 1′ N, 26° 18′ O46.0226.292222222222Koordinatoj: 46° 1′ N, 26° 18′ O | |
|
|
||
| Alto super maro | 609 m | |
| Poŝtkodo | 527061 | |
| Loĝantaro | 844 (en 2002) | |
| Kodo laŭ SIRUTA | 64103 | |
Mărtănuș [mertenuŝ] (hungare: Kézdimartonos [ke:zdimartonoŝ]) estas vilaĝo en Rumanio oriente de Târgu Secuiesc. Administre ĝi apartenas al la komunumo Brețcu, 3 km norde; en Brețcu estas ankaŭ la plej proksima fervoja stacio kaj la plej proksima nacia vojo (DN11).
Enhavo |
Loĝantaro[redakti]
En 1910 ĝi havis 1097 loĝantojn (hungaroj), en 1992 848 (56 % da hungaroj).
En la censo de 2002 la 844 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn[1] kaj preferatajn lingvojn[2]:
| Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
|---|---|---|
| hungaroj | 616 | 73,0 % |
| rumanoj | 228 | 27,0 % |
| Lingvo | Nombro | Elcentaĵoj |
|---|---|---|
| hungara | 621 | 73,6 % |
| rumana | 223 | 26,4 % |
Historio[redakti]
Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék).
Fonto[redakti]
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (censo de la popolanoj kaj de la loĝantoj) (rumane) (XLS) (2002). Alirita 2013-03-09.
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (censo de la popolanoj kaj de la loĝantoj) (rumane) (XLS) (2002). Alirita 2013-03-09.
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personecoj[redakti]
- Antal Forró (7-a de marto 1924 – Kluĵo, 11-a de aŭgusto 1982): pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto.
- István Lupány (n. 1-a de januaro 1951): ĵurnalisto, sindikatestro.