M.C. Davies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
M.C. Davies
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1835 (1835-09-24)
Morto 10-an de majo 1913 (1913-05-10) (77-jaraĝa)
en Perto
Tombo Karrakatta Cemetery
Lingvoj angla
Loĝloko Okcidenta Aŭstralio
Ŝtataneco Aŭstralio
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Maurice Coleman Davies (24-an de septembro 1835 - 10-an de majo 1913) estis lignosegejisto en la frua historio de Okcidenta Aŭstralio. Li kreis la M.C.Davies Karri and Jarrah Timber Company, ligno-imperion kiu dungis centojn da laboristoj, konstruigis pli ol cent kilometrojn da privata fervojo, kaj eĉ konstruigis siajn proprajn privatajn havenojn por eksportado de konstruligno.

Maurice Coleman Davies estis naskita en Londono la 24-an de septembro 1835. Lia familio migris al Aŭstralio kiam li estis proksimume kvin jaroj, kaj ekloĝis en suda Tasmanio kiel farmistoj. En 1847, la familio translokiĝis al Nova Norfolko (Tasmanio), kie la patro de Davies trovis laboron kiel butikisto. En 1851 la Davies-familio sin turnis al la orimpetego en la viktoriaj orkampoj.

M. C. Davies translokiĝis al Suda Aŭstralio en 1856, establante sin kiel provizanton de konstrumaterialoj. Lia projekto estis financa sukceso, kaj antaŭ 1867 li funkciis kiel ĝenerala peristo kaj komercisto en Adelajdo, specialigante en la liverado de durligna konstruligno al la fervojo- kaj konstruindustrioj. En 1872, Davies estis parto de sukcesa oferto por la konstruado de fervojosekcio de Adelajdo al Melburno. Tio postulis stabilan provizon de bonkvalita durligno, kiu estis malabunda en Suda Aŭstralio. Davies estis engaĝata en la malfacila tasko de kontraktado por konstruligno, kaj dum tiu tempo li iĝis interesata pri la grandaj arbaroj de ĵarah- (Eucalyptus marginata) kaj kari-eŭkalipto (Eucalyptus diversicolor) en Okcidenta Aŭstralio. En 1875 li migris al Okcidenta Aŭstralio, kaj la sekvan jaron li obtenis licencon por ekspluati konstrulignon. Li tiam konstruigis du segejojn ĉe Koli-Rivero. La sukceso de tiuj segejoj estis limigata, plejparte pro la malbona kvalito de la vojoj inter la segejoj kaj la haveno de Bunbury.

Ekde 1877, Davies iĝis ĉiam pli interesata pri la ligno-lando norde de Augusta. Tiu areo enhavis elstarajn arbarojn de ĵarah- kaj kari-eŭkaliptoj, kaj ekzistis golfoj proksime kie ŝipoj estus ŝarĝeblaj. Davies provis obteni licencon por labori en la areon en 1879, sed estis malaprobata. Li fine obtenis permeson en 1882, kaj dum la sekvantaj jaroj li estis konfimata per multaj pliaj terenoaĉetadoj kaj licencoj. Lia komerco prosperis, kaj li konstruigis multajn segejojn kaj pli ol 100 kilometrojn da fervojo por transporti la lignon. Pieroj estis konstruataj por ebligi ŝarĝadon de ŝipoj en Hamelin- kaj Flinders-Golfoj, kaj la urbo Karridale estis establata por loĝigi la centojn da laboristoj dungitajn fare de Davies. La komerco de Davies iĝis tiom sukcesa ke antaŭ 1890 li estis responda pri 32% de ĉiu konstruligno eksportata ekde Okcidenta Aŭstralio.

Antaŭ 1894, ĉiuj ses el la filoj de Davies estis engaĝataj en la komerco de Davies, kaj la nomo de la komerco estis ŝanĝata de M.C.Davies al M.C.Davies Company Ltd. La komerco daŭre prosperis kaj disetendiĝis, sed la ligno-merkatoj kreskis eĉ pli rapide, kaj antaŭ 1897 la firmao jam ne havis la resursojn por samrapidi kiel la merkatkresko. En tiu jaro, Davies iris al Londono por starigi la komercon kiel publikan firmaon, sub la nomo M.C.Davies Karri and Jarrah Company Ltd.

La sekvaj kvin jaroj estis malfacilaj por la komerco de Davies. Multaj novaj firmaoj eniris la ligno-merkaton en Okcidenta Aŭstralio, kaj ekzistis furioza konkurado. La sudafrika demando je konstruligno estis grave trafata fare de la Dua Buro-Milito, kaj aliaj transoceanaj merkatoj estis inundataj kun ĵarah- kaj kari-eŭkalipto. En 1902, la M.C.Davies Karri and Jarrah Co. Ltd unuiĝis kun sep aliaj firmaoj por formi la Millars Karri and Jarrah Company, neformale konatan kiel la Millars Combine (Segejista Kombinaĵo). La precipa karidala segejo baldaŭ estis fermata poste, kaj antaŭ 1913 ĉiuj firmao-segejoj de M.C.Davies estis fermataj.

Maurice Coleman Davies demisiis post la formado de la Segejista Kombinaĵo. Li mortis en sia hejmo en Perto la 10-an de majo 1913.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • angle Gunzburg, Adrian and Austin, Jeff 1997 : Rails Through the Bush: Timber and Firewood Tramways and Railway Contractors of Western Australia, Light Railway Research Society of Australia, Melbourne (Victoria), isbn=0-909340-32-3
  • angle Hamling, Bruce F. 1969 : Maurice Coleman Davies, Early Days, volume = 6(8), Royal Western Australian Historical Society, pp. 39-53, Perth (WA), issn = 0312-6145
  • angle Hamling, Bruce F. 1979 : Maurice Coleman Davies, the Timberman, in Hunt, Lyall (ed), Westralian Portraits, pp. 68 -72, University of Western Australia Press for the Education Committee of the 150th Anniversary Celebrations, Nedlands (W.A.), isbn = 0-85564-157-6
  • angle Teahan, Garry 2008 : The Ghosts of Hamelin Bay, Hesperian Press, Carlisle (WA), isbn = 978-0-85905-035-7

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]