MDF-tabulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MDF-tabulo, Mezdensa fibrotabulo (MDF) aŭ Malpeza fibroplato (Duden, eo 1989) estas fabrikita ligna produkto elfarita per dispecigado de malmola ligna restaĵaro en lignaj fibroj, ofte en disfibratoro, kombinante ilin kun vakso kaj aglomeranta rezino, kaj formante panelojn per aplikado de alta temperaturo kaj premo[1]. MDF estas pli densa, sed povas esti uzita kiel konstrua materialo en la samaj aplikadoj de krucplakaĵo.Ĝi estas forta kaj multe pli densa ol normala aglomerita tabulo.

La nomo devenas el la distingoj en denseco de la fibrotabuloj. Grandskala produktado de MDF komenciĝis en la jaro 1980.

Fizikaj kvalitoj

La termino MDF, post periodo de tempo, fariĝis ĝenerala nomo por ajna fibrotabulo farita per seka procezo. MDF denseco estas tipe inter 500 kg/m³ (31 funtoj/ft³) kaj 1000 kg/m³ (62 funtoj/ft³).[2] La gamo de denseco kaj klasifiko de la tabulo kiel leĝera, norma aŭ alta denseco estas malklara kaj neĝusta nomado. Denseco de tabulo estas grava kiam taksita rilate al denseco de la fibro el kiu oni faras la panelon. Densa MDF-panelo kun 700-720 denseco, en kazo de paneloj el molligna fibro, povas esti konsiderata kiel alta denseco, dum panelo de sama denseco kiam farita el malmolaj lignaj fibroj ne estas tia. Kun la spertoj gajnitaj post periodo de tempo, la industrio evoluigis MDFon kiel produkto taŭga por specifaj aplikoj.

Komparo kun natura ligno

MDF ne enhavas nodojn aŭ ringojn, kio faras ĝin pli unuforma ol natura ligno dum segado kaj en uzado[3]. Tamen, MDF ne estas tute izotopa, ĉar la fibroj estas forte kunpremitaj sur bazfolio. Tiel kiel natura ligno, MDF povas rompiĝi kiam estas instalita sen antaŭtraborado, kaj povas esti gluita, enkroĉigita au laminita. Glataj najloj ne tenas ĝin bone. Tipaj fiksiloj estas T-ŝraŭbingoj kaj rondkapa ŝraŭbo por maŝino[4] Fajnkanelaj ŝraŭboj ne teniĝas bone en MDF kaj ŝraŭbo tenado sur la rando estas aparte malforta. Specialaj ŝraŭboj estas disponeblaj kun dikaj helicaj kaneloj kvankam metalplataj ŝraŭboj ankaŭ agas bone. Tipaj MDF havas malmolajn, ebenajn, glatajn surfacojn. Tio iĝas ĝin ideala por lamenado, ĉar ne estas subkuŝantaj ligneroj sur la maldika tavolo de la lameno, kiel okazas je krucplakaĵo. La tiel nomita "Premium" MDF estas havebla prezentante pli uniforman densecon tra la dikeco de la panelo.

Sekurecaj aspektoj “problable homkanceriga”

Kiam MDF estas segita grandan kvanton de polveroj estas liberigita en la aeron. Gravas ke enspiraparato estu uzita kaj la materialo estu sekigita en kontrolitaj kaj aerumitaj ĉambroj. Estas bona praktiko la fermado de malŝirmitaj anguloj por limigi la emisiojn de algluaĵoj, kiujn ĉi tiu materialo enhavas. Ĝenerale formaldehidaj rezinoj estas uzataj por kunligi MDF, esploroj firme montris ke MDF produktoj eligas ureoformaldehidon kaj aliajn volatilajn organikajn komponaĵojn kiuj en sufiĉaj koncentriĝoj povas esti riskaj al sano. Almenaŭ pluraj monatoj post fabrikado[5][6][7] urea formaldehido ĉiam estas malrapide liberigita de la surfaco de MDF.

Dum pentrado estas bona ideo kovri ambaŭ flankojn de la laborata peco por bridi la ureoformaldehidon. Vakso kaj oleo povas esti uzataj por tio, sed ili havas malpli efikan retenadon de urea formaldehido[8]. Ankoraŭ ne estas plene difinita, ĉu konstantaj emisioj de formaldehido atingas malutilajn nivelojn en reala vivmedioj. La ĉefa maltrankvilo estas por fabrikoj uzantaj formaldehidon. Ekde 1987 usona EPA klasifikas ĝin kiel "konata homkanceriga" kaj post pliaj studoj la Internacia Agentejo de MOS (monda organizo de la sano) por Esploro pri Kancero (IARC-in.) en 1995, ankaŭ klasifikas ĝin kiel "problable homkanceriga "Pliaj informoj kaj pritakso de ĉiuj konataj datumoj kondukis IARC reklasifiki formaldehidon kiel "konata hom- kanceriga"[9] rilata al naza sinusa kancero kaj nazofaringa kancero, kaj eble al leŭkemio, en junio 2004.[10]

Referencoj

  1. Spence, 2005, p. 114
  2. ANSI A208.2 MDF for Interior Applications. Gaithersburg, MD: Composite Panel Association. 2002. p. 3. http://www.flakeboard.com/specs/ANSI%20A208.2-2002%20MDF.pdf.
  3. a b Medium Density Fibreboard
  4. MDF Board FAQ - Tutorial
  5. http://www.fpl.fs.fed.us/documnts/pdf1986/myers86a.pdf
  6. Sources of formaldehyde, other aldehydes and terpenes in a new manufactured house - Hodgson - 2002 - Indoor Air - Wiley Online Library
  7. http://www.fpl.fs.fed.us/documnts/pdf2000/bauma00a.pdf
  8. a b Medium Density Fibreboard
  9. "IARC Monographs on the Evaluation of Carcinogenic Risks to Humans Volume 88 (2006) Formaldehyde, 2-Butoxyethanol and 1-tert-Butoxypropan-2-ol". WHO Press. 2006. http://monographs.iarc.fr/ENG/Monographs/vol88/.
  10. "Formaldehyde and Cancer Risk". http://www.cancer.gov/cancertopics/factsheet/Risk/formaldehyde.

Referencaj fontoj

• Jesberger, Lee FX-Platform • HCHO_Certificate Norboard • Lignocellulosic Composites • Medium Density Fibreboard by Design Technology Department • Spence, William P. (2005). The Home Carpenters & Woodworker's Repair Manual. New York: Sterling. ISBN 1-4027-1055-0

Eksteraj ligiloj

Serĉu MDF ĉe Wiktionary, la libera vortaro. • Pro Woodworking Tips.com • A video podcast from podcastschool.net • Wood Dust - dangers of exposure to wood dust, including MDF dust (from the Worker's Health Centre) • Formaldehyde An Introduction to Indoor Air Quality: Formaldehyde • The Medium Density Fiberboard Home Page (although not updated or maintained, still a valuable reference)