MDR Turingio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MDR Turingio
emblemo
radiostacio
Komenco 1-a de januaro 1992 vd
Lando(j) Germanio vd
vdr

MDR Turingio — La Radio (germane MDR-Thüringen - Das Radio; antaŭa nomo: MDR 1 Radio Thüringen) estas kiel MDR 1 Radio Sachsen kaj MDR Sachsen-Anhalt landspecifa radiokanalo de Mitteldeutscher Rundfunk por Turingio. La studioj troviĝas en Erfurto, direktoro de la landa studiaro estas Werner Dieste.

Karaktero de la disaŭdigoj[redakti | redakti fonton]

La radikanalo startis la 1-an de januaro 1992. Ĝi hodiaŭ ĉefe ludas internaciajn kaj germanajn modkantojn de la 1960-aj ĝis la 1990-aj jaroj. La internaciaj novaĵoj ĉiun ekzaktan horon kaj la regionaj ĉiun duonan horon formas kvazaŭ la skeleton de la programaro. Enhava fokuso fariĝas pri regionaj temoj.

Kromnomatas la radikanalo Der Heimatsender (Onia radiofonia patrujo) kaj ĝi celas akustike akompani sian aŭskultantaron dum la tuta tago. Por fari la radiemulojn kutimaj aŭskultantoj la diversaj elsendoj estas ligitaj al firmaj, neŝanĝiĝantaj moderigistoj.

Konataj moderigistoj estas jenaj: Johannes Michael Noack, Sina Waage, Matthias Haase, Peter Rüberg, Matthias Karpe, Andreas Menzel, Willi Wild, Kathrin Schirmer. Ĉefresponsulo por la programoj estas Matthias Gehler, la novaĵsekcion estras Guido Fischer.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Surreta aŭskultado[redakti | redakti fonton]