MESSENGER

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arta bildigo
Misia emblemo de MESSENGER

MESSENGER (MErcury Surface, Space ENvironment, GEochemistry and Ranging) estas NASA-kosmosondilo ene de la programo Discovery, startis la 3-an de aŭgusto 2004 al la planedo Merkuro. La lanĉo originale estis planita je printempo de 2004, sed estis prokrastita pro diversaj teĥnikaj kialoj.

La sondilo estis eklanĉita la 3-an de aŭgusto 2004 je 02:15:56 loka tempo, de la kosmodromo Cape Canaveral tra 15-taga startfenestro, kiu malfermiĝis la 30-an de julio 2004. Kiel Portanta raketo estis uzata Delta II.

Flugvojo/trajektorio[redakti | redakti fonton]

Taskoj[redakti | redakti fonton]

  • Esploro de geologia kaj tektonika historio de Merkuro
  • Esploro de magneta kampo.
  • Esploro de atmosfero kaj polusoj de Merkuro (supozeble troviĝas glacio ĉe la polusoj)

Iloj[redakti | redakti fonton]

  • Mercury Dual Imaging System (MDIS)
Tiu aparato konsistas el 2 fotiloj, kiuj la Merkuron esploras en diversaj spektroj kaj kolektas informojn pri la topografio.
  • Gamma-Ray and Neutron Spectrometer (GRNS)
Per tiu ilo oni ekzamenas la konsiston de Merkuro kaj serĉas per ili glacion ĉe la polusoj.
  • Magnetometer (MAG)
La magnetometro ekzamenas la magnetan kampon de Merkuro.
  • Mercury Laser Altimeter (MLA)
enhavas laseron, kies irtempon de la sondilo al la planedo kaj reen oni mezuras, tiel MLA donas topografiajn sciojn pri Merkuro. (En 1971 oni ekkonis nur 45 % de la Merkur-surfaco.
  • Mercury Atmospheric and Surface Composition Spectrometer (MASCS)
Tiu spektrometro esploras la konsiston de la atmosfero.
  • Energetic Particle and Plasma Spectrometer (EPPS)
EPPS mezuras la kvaliton kaj oftecon de la ŝargitaj korpetoj kiel elektronoj kaj diversaj jonoj en la magneta kampo de Merkuro.
  • X-Ray Spectrometer (XRS)
Gama- kaj Rentgen-radiado de la Suno povas efiki sur la Merkur-surfaco je elementoj, ellasi Rentgen-radiadon en eta energio. XRS esploras tiujn spurojn kaj povas rekalkuli al konsisto de la planedo.
  • Radio Science (RS)
RS mezuras la etajn ŝanĝiĝojn de la orbito pro Doppler-fenomeno. El tiu informo oni konkludas al masodivido de Merkuro.

La tuta projekto kostas 427 milionojn da dolaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]