MINI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mini (aŭtomobilo).
MINI
aŭtomobilmarko
Proprietulo BMW (ekde 2000)
Enkonduka jaro 1959/1969
Produktoj aŭtomobiloj
Merkatoj mondvaste
Retejo www.mini.de
vdr
MINI
aŭtomobilmarko vd
Dum 1969 - nekonata/nuntempe
Sidejo Munkeno
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Posedata de Rover Group • British LeylandBMW vd
TTT Oficiala retejo
vdr

MINI estas la nomo de marko de malgrandaj aŭtomobiloj, produktataj ekde la jaro 2001 kiel subfirmao de la germana aŭtomobila konzerno BMW. La aŭtomobila marko daŭrigas la tradicion kaj stilajn karakterizaĵojn de antaŭa brita aŭomobileta marko, kiu origine inter la jaroj 1959 ĝis 2000 estis konstruita de la kompanioj Austin kaj Morris Motor Company, pli poste de la kompanioj British Motor Corporation (BMC), British Leyland kaj Rover. Por la Esperanto-movado aparte interesa estas la fakto, ke la konzerno en 2012, okaze de la 125-a jubileo de Esperanto, aranĝis varban kaj gazetaran kampanjon, kiu aparte elstarigis la rekonon pri la interkomprenigaj meritoj de Esperanto lige al la konzerna aserto, ke la marko MINI estus same internacieca kaj sukcesa kiom Esperanto.[1]

MINI "Cooper" el 2005

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]