Miyazaki Hayao

El Vikipedio
(Alidirektita el MIYAZAKI Hayao)
Saltu al: navigado, serĉo

MIYAZAKI Hayao [宮崎 駿; mijazaki hajao] (1941-) estas japana desegnofilmisto kaj verkisto de mangao.

Lia ĉefverko estas la mangao Naŭsika de la Venta Valo (風の谷のナウシカ Kaze no Tani no Nausika), epopeeca rakonto de pli ol mil detalplenaj paĝoj, kiun vi verkadas ekde 1982 ĝis 1994. La kompleksa intrigo temas pri la vivo kaj la morto, lojaleco inter estro kaj ano, kaj la etika kosto de klopodoj krei tro perfektan mondon. En 1983-84 Miyazaki adaptis la jam nefinitan historion al desegnofilmo, kiun li direktis. La filmo rapide fariĝis la tiama plej populara kinaĵo en Japanio; la sama sorto okazis kaj okazas ankoraŭ je multe el liaj sekvaj filmoj.

En 1985, Miyazaki kune kun la eldonejo de Naŭsika, Tokuma Shoten (徳間書店), fondis la desegnofilmstudion Studio Ghibli (スタジオジブリ) por sekvi ties sukceson per nova filmo, Laputo: Kastelo en Ĉielo. Ekde tiam, li direktis proksimume duonon el la filmoj tie produktitaj; la plejmulton el la restaĵo direktis lia longatempa samlaborano, Takahata Isao.

Dum lia juneco, Miyazaki estis marksisto, kaj la filizofio de marksismo ankoraŭ influas liajn verkojn.

Oftaj "mijazakiaĵoj" estas:

  • Aktivaj inaj roluloj,
  • Flugado kaj aviadiloj,
  • Tre detalplenajn mediojn,
  • Konflikto inter la nova kaj la malnova, aŭ la moderna kaj la supernatura, kiu postulas ian malsimplan, sintezan solvon,
  • Porkoj,
  • Lumefektoj.

[redakti] Filmaro

jaro japana titolo (transskribe) japanskriba titolo japana elparolo esperanta traduko
1971 Rupan Sansei 1 ルパン三世 rupan sansej Lupin la 3-a
1978 Miraishōnen Konan 2 未来少年コナン miraiŝōnen konan Futuro-junulo Konan
1979 Rupan Sansei: Kariosutoro no shiro ルパン三世:カリオストロの城 rupan sansej: kariosutoro no ŝiro Lupin la 3-a: la kastelo de Kaljostro
1980 Shin Rupan Sansei Special 3 新ルパン三世SPECIAL ŝin rupan sansej supeŝaru Nova Lupin la 3-a, specialo
1984 Kaze no Tani no Naushika 風の谷のナウシカ kaze no tani no naŭŝika Naŭsika de la Venta Valo
1986 Tenkū no shiro Rapyuta 天空の城ラピュタ tenkū no ŝiro rapjuta Laputa, la kastelo en la ĉielo
1988 Tonari no Totoro となりのトトロ tonari no totoro Mia najbaro Totoro 4
1989 Majo no takkyūbin 魔女の宅急便 maĝo no takkjūbin Eksprespoŝto per sorĉistino
1992 Kurenai no buta 紅の豚 kurenaj no buta Ruĝa Porko
1997 Mononoke Hime もののけ姫 mononoke hime Princino Mononoke
2001 Sen to Chihiro no kamikakushi 千と千尋の神隠し sen to ĉihiro no kamikakuŝi La vojaĝo de Ĉihiro 4
2004 Hauru no ugoku shiro ハウルの動く城 haŭru no ugoku ŝiro La movanta kastelo de Haŭl
2008 Gake no ue no Ponyo 崖の上のポニョ gake no ue no ponjo Ponjo sur la klifo

La verkoj kun la indeksoj 1, 2, 3 estas TV-serioj, la aliaj verkoj estas kinofilmoj.
1: Miyazaki Hayao reĝisoris episodojn 4 - 23 kune kun Takahata Isao kiel "produktada grupo A", sed iliaj propraj nomoj ne aperas oficiale.
2: Miyazaki Hayao reĝisoris ĉiujn 26 epizodojn de tiu TV-serio, kie multaj specialaĵoj de lia stilo unue aperis.
3: Tiu "specialo" identas kun la du epizodoj 145 kaj 155 reĝisorita de Miyazaki Hayao, el la TV-serio Shin Rupan Sansei, vidu Rupan Sansei.
4: Ekzistas esperante subtitoligita versio.

[redakti] Eksteraj ligoj

Ekstera ligilo  http://us.imdb.com/name/nm0594503
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj