MOKA

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MOKA, Mondjunularo Katolika ekde la jaro 1920 estis katolika junulara Esperanto-organizaĵo.

La Enciklopedio de Esperanto en 1934 pri ĝi skribis la jenon:

Unua alvoko por la fondo de MOKA aperis en 1919 en la Esperanto-gazeto ,Blanka Kruco', definitiva fondo okazis en 1920 en Hago. En la unuaj jaroj ĝi laboris kiel sekcio de IKA, sed kun organiza sendependeco. Kongresoj de MOKA okazis en 1921 en Graz, 1922 en Luksemburgo, 1923 en Konstanz, 1924 en Lugano, 1925 en Oksfordo, 1929 en Barcelono, pliaj internaciaj specialaj konferencoj en diversaj lokoj. En multaj internaciaj kongresoj organizitaj de aliaj asocioj MOKA kunlaboris. Ĝiaj organoj estis la gazetoj ,Blanka Kruco', ,Espero Katolika', ,Katolika Mondo', Justula Angulo en ,Katolika Mondo', fine de 1926 ĝia propra gazeto ,La Juna Batalanto'. Aperis kelkaj naciaj informiloj, ĉiuj kun insista Esperanto-propagando. MOKA organizis internaciajn korespond-, inform- kaj vojaĝservojn ktp., kaj helpis efike la Esperanto-propagandon. Ekzemple en 1927 MOKA publikigis alvokon „Katolika junularo kaj Esperanto“, subskribitan de pli ol 30 katolikaj junularaj asocioj. La alvoko estis represata en 20 gazetoj, speciala flugfolio (en 12 000 ekzempleroj) ankaŭ disvastigis ĝin. MOKA eldonis flugfoliojn por Esperanto en la franca, angla, ĉina kaj aliaj lingvoj. La ĉefsekretario de MOKA (laŭ la stato de 1934 Wilhelm Solzbacher en Luksemburgo) faris paroladojn kun efika Esperanto-propagando en 20 eŭropaj kaj amerikaj landoj, kelkaj naciaj sekretarioj estas tre fervora propagandistoj. La organizo estas jena: Ekzistas delegitoj kaj lokaj grupoj, naciaj sekretarioj kaj naciaj komitatoj, fine internacia komitato, ekzekutiva komitato kaj internacia sekretariejo. Protektoro estas episkopo d-ro Majlath de Transilvanio, Rumanio. La MOKA-movado estas benita de la papo kaj de multaj episkopoj. La internacia sekretariejo estas en daŭra kontakto kun membroj kaj simpatiantoj en tre multaj landoj, naciaj sekretariejoj nun laboras en 23 landoj.

Wilhelm Solzbacher