MO S-5 "Na Trati"

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el MO S-5)
Na Trati
La dekstra parto de la objekto.
Koda nomo MO S-5 - dekstra
Betonado 14-a de julio29-a de julio 1936
Tipo PSJ
Rezistkapablo la III-a
Armiloj en embrazuroj sub betono dekstre Q, D, D
Kloŝoj - turoj - kupoloj ZD
Ŝirmaj embrazuroj 2
Nombro de etaĝoj 2
Konstru-subsektoro la 1-a subsektoro – Bohumín
Hom-ekipo 21/21
Bataliono la I-a
Roto la 1-a
Na Trati
Fervojon anstataŭis alveturejo al aŭtostrado.
Koda nomo MO S-5 - maldekstra
Betonado 14-a de julio29-a de julio 1936
Tipo PSJ
Rezistkapablo la III-a
Armiloj en embrazuroj sub betono maldekstre Q, D, D
Kloŝoj - turoj - kupoloj ZD
Ŝirmaj embrazuroj 1
Nombro de etaĝoj 2
Konstru-subsektoro la 1-a subsektoro – Bohumín
Hom-ekipo 21/21
Bataliono la I-a
Roto la 1-a
MO S-5 "Na Trati"
muzeo
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Situo MO S-5 "Na Trati"
 - koordinatoj 49° 54′ 39″ N 18° 19′ 51″ O / 49.91083 °N, 18.33083 °O / 49.91083; 18.33083 (mapo)
Por publiko jes
Plej facila aliro Bohumín
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: MO-S 5 Na trati casemate
Retpaĝo: MO-S5 Na trati www.bunkr-bohumin.cz/ MO-S5 Na trati
Portalo pri Ĉeĥio

MO S-5 "Na Trati" (Esperante Sur Fervojo) estas infanteria fuorto situanta proksime de urbo Bohumín kaj en proksimeco de rivero Odra. La objekto konsistas el du partoj, inter kiuj kondukis fervojo. Ambaŭ partoj de la fuorto estas kunigitaj sub la fervojo per 22 m longa koridoro en subaj etaĝoj de la objektoj. Kune kun ceteraj objektoj ĝi kreas linion de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj. Nuntempe la objekto estas alirebla de landvojo kondukanta al limtransirejo Bohumín (CZ) – Chałupki (PL).

Historio[redakti | redakti fonton]

La objekto estis betonita dum tagoj 14-a de julio29-a de julio 1936 en la unua etapo de konstruado de la ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj. Najbaraj objektoj estas MO-S 4 "U šedé vily" (dekstre) kaj MO-S 6 "Odra" (maldekstre). Post munkena interkonsento kaj post okupo de la ĉeĥoslovaka limregiono en la jaro 1938 la fuorto estis okupita de pola armeo. En la jaro 1939 la objekto estis senbatale okupita de soldataro de Germanio. Dum okupado estis el la objekto elŝiritaj blenditaj kloŝoj kaj kreneloj. Fine de la milito ĉi tie estis posteno de kontraŭaviadila defendo kaj deponejo de municio. Post la jaro 1945 la objekto estis forlasita. En la jaro 1999 transprenis la objekton en zorgon Klubo de armea historio Bohumín, z. s kaj ĝi trafikas la obekton kiel muzeon. En la jaro 2006 estis transmetita fervojlinio ekster la objekto kaj sur ties loko estis konstruita ŝoseo kondukanta ĝis Pollando kaj al aŭtostrado D1 (D47).[1]

Konstruado[redakti | redakti fonton]

MO S-5 Na trati estas duetaĝa atipa ambaŭflanka infanteria fuorto. La objekto estis dividita per fervojlinio en du memstarajn fuortojn - la dekstra MO S-5a kaj la maldekstra MO- S-5b, kiuj estis kunigitaj per 22 metroj longa subtera koridoro. La propran betonadon faris firmao Karel Skorkovský el Prago. Por la betonado estis bezonaj 4 314 m3 da betono.[2] Inter la objektoj MO S-4 U šedé vily kaj MO S-5 Na trati estis enmetitaj du malpezaj objektoj mod. 37 typ A140 Z kaj A 160 Z.[3]

Garnizono[redakti | redakti fonton]

La garnizonon en la tempo de batalpreteco kreis 44 soldatoj (la pacaj nombroj estis duona) el la 1-a roto de la 1-a bataliono de la limgardista regimento 4. Al la batalgarnizono estis plie alkomanditaj du oficiroj kaj tri artileriaj gvatistoj.[4]

Armilaro kaj ekipaĵaro[redakti | redakti fonton]

La devenan armilaron kreis du kontraŭtankaj 4cm kanonoj mod. 36 en faro soloo (koda markigo armilo Q, do sen peza mitralo) en memstaraj ĉambroj. Kvar leĝeraj mitraloj mod. 35 en memstaraj kreneloj (soloo), kiuj estis pli malfrue anstataŭigitaj per mitraloj mod. 37. La objekto havis enigitaj du blenditajn kloŝojn en la 3-a grado de rezistkapablo. La dekstra kloŝo havis mason 43 890 kg kaj la maldekstra 41 270 kg. En la kloŝoj estis uzataj peza mitralo mod. 37 (la dekstra parto) kaj malpezan mitralon mod. 26 (la maldesktra parto). En help-kreneloj estis uzataj tri malpezaj mitraloj mod.26. Sume estis en la objekto instalitaj ses deglitiloj por grenadoj.

Ĉiu parto estis ekipita per propra filtroventolila maŝino, hakita puto kaj dizelelektra movumo.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Durčák, Josef. (2005) Opevňování Ostravska v letech 1935 až 1938, 2‑a eldono.
  2. Rucki, Miloslav; et al.. (2009) Opevnění IV. sboru. Část 2. : Bohumínský stavební podúsek, 1‑a eldono, Dvůr Králové nad Labem: Ing. Jan ŠKODA - FORTprint. ISBN 978-80-86011-39-4.
  3. Rucki ... cd, p. 20
  4. Konečný, Vladimír; et al.. (2010) Samostatný pěchotní srub MO-S5 "Na trati", 1‑a eldono, Červený Kostelec: Čermáková Pavla Ing. - FORTBOOKS. ISBN 978-80-904463-1-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • DURČÁK, Josef. : Opevňování Ostravska v letech 1935 až 1938. 2. vyd. Opava : AVE Centrum, 2005. ISBN 80-86268-05-5.
  • RUCKI, Miloslav, et al. : Opevnění IV. sboru. Část 2. : Bohumínský stavební podúsek. 1. vyd. Dvůr Králové nad Labem : Ing. Jan ŠKODA - FORTprint, 2009. ISBN 978-80-86011-39-4.
  • KONEČNÝ, Vladimír, et al. : Samostatný pěchotní srub MO-S5 "Na trati". 1. vyd. Červený Kostelec : Čermáková Pavla Ing. - FORTBOOKS, 2010. ISBN 978-80-904463-1-1.
  • TOMAŠOVSKÝ, Petr. : Atlas objektů těžkého opevnění úseku Moravská Ostrava. 1.vyd. Opava : AVE Centrum, 2000. ISBN 80-86268-01-2

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Sekvanta objekto: Armeafero Sektoro Moravia Ostrava Armeafero Antaŭa objekto:
MO S-6 MO S-5 "Na Trati" MO S-4
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.