MP3
El Vikipedio
MP3, aŭ pli precize MPEG-1 Layer 3, estas son-kompaktiga algoritmo, kiu povas grandege redukti la kvanton de datumoj, kiuj estas bezonataj por reprodukti sonon, samtempe prezentante originale fidelan sonkvaliton al la aŭskultanto.
MP3-dosiero aŭ MP3-arkivo estas komputila dosiera sonregistraĵo farita per la MP3-algoritmo.
La MP3-a aranĝo estas ofte uzata en la Interreto por muziko kaj retradio. Nuntempe precipe en podkastado.
[redakti] Historio
La kodo MPGE-1/2, dua nivelo, estis kreita en projekto de Digital Audio Broadcasting kaj subtenata de instituto Fraunhofer pri integritaj cirkvitoj. Ĝin financis Eŭropa Unio kadre de esplor-programo EUREKA, sub la kodo EU-147.
La projekto EU-147 aktivis de 1987 al 1994. En 1991 estis proponitaj du normoj: Musicam (konata kiel nivelo 2) kaj ASPEC (Adaptive Spectral Perceptual Entropy Coding, simila al MP3). Oni preferis Musicam, kiu estis pli simpla kaj fidinda.
Laborgrupo estrata de Karlheinz Brandenburg kaj Jürgen Herre kunigis la studojn pri Musicam kaj ASPEC kun iuj siaj ideoj kaj kreis MP3, kies celo estis per 128 kbit/s realigi la saman kvaliton kiel MP2 per 192 kbit/s.
Ambaŭ algoritmoj pretiĝis en 1992 sub la siglo MPEG-1, kiel unua evolufazo de projekto nomata MPEG, difinitaj kiel internacia normo kun la nomo ISO/IEC 11172-3 kaj publikigitaj en 1993. Lasta fazo de projekto MPEG finiĝis en 1994 per la krado de MPEG-2, difinita kiel internacia normo kun la nomo ISO/IEC 13818-3 kaj publikigita en 1995.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
http://www.iis.fraunhofer.de/amm/techinf/layer3 Instituto Fraunhofer
http://lame.sourceforge.net Ĉefpaĝo de projekto LAME
(Bonvolu atenti, ke tiu ĉi paĝo ofte estas atakata de spamistoj. Tial eksteraj ligiloj sub tiu ĉi alineo estas ignorindaj.)