MS-DOS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MS-DOS
Logotipo de MS-DOS
MS-DOS ekas


MS-DOS ekas

Diska Operaciumo • operaciumo • unuuzanta operaciumo
Evoluiganto: Microsoft
Familio: DOS
Lasta versio: 14-a de septembro 2000: 8.0[mankas fonto]
Apera dato: 12-a de aŭgusto 1981
vdr
MS-DOS
Diska Operaciumo • operaciumo • unuuzanta operaciumo vd
Dum 12-a de aŭgusto 1981 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo 86-DOS
Sekvanto Microsoft Windows
Partoprenanta IO.SYS • MSDOS.SYS • COMMAND.COM • AUTOEXEC.BAT • CONFIG.SYS • DOS API • FAT16 • FAT12 • MS-DOS Editor vd
TTT Oficiala retejo
vdr

MS-DOS (mallonge por la anglalingva Microsoft-Disk Operating System, Mikrosofta Diska Operaciumo) estis la unua operaciumo de Mikrosofto por personaj komputiloj.

Ĝiaj funkcioj precipe koncernas la administradon de dosieroj. Por tio ĝi uzis la dosier-sistemon FAT (angle: File Allocation Table = dosiero-lokiga tabelo).

MS-DOS estis kreita por la procesoro 8086 de Intel kaj esence dependas de ties instrukciaro. Fine de la 1980-aj jaroj ĝi estis la plej uzata operaciumo por unu-uzanto-komputiloj.

La vindozaj generacioj 95, 98, 98SE kaj ME dependas de MS-DOS, ĉar ili ne havas propran sistemon pri dosieroj kaj aliaj esencaj funkcioj.

La populareco de MS-DOS influis la evoluon de la procesoroj de Intel, kiu longe zorgis, ke postaj generacioj de procesoroj subtenu la parte anakronismajn funkciojn de MS-DOS.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]