Maĉgumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maĉguma veziko

Maĉgumo estas maĉa gumo, kiun homoj kaj bestoj maĉas gume kaj ume.

Utilo[redakti | redakti fonton]

Maĉgumo estas reklamata kiel ĉiam atingebla maniero purigi dentojn post manĝo. Maĉado i. a. provokas salivumon, kio vere helpas remineraligon de la dentoj kaj purigon de la manĝaĵpecetoj.

Malutilo[redakti | redakti fonton]

Troa maĉado de maĉgumoj povas kaŭzi diversajn problemojn ĝis perdo de dentoj. Krome, maĉgumo povas enhavi komponantojn, nedanĝerajn en malgrandaj dozoj, sed eventuale nocajn, se konsideri, ke kelkaj infanoj maĉas la gumon po multe.

Historio[redakti | redakti fonton]

Maĉgumaj aĉetmaŝinoj

Dum arkeologiaj esploroj estis trovitaj pecoj de peĉo, kiun niaj foraj antaŭuloj uzis por maĉado. Ankaŭ en historiaj fontoj eblas trovi, ke antikvaj grekoj maĉis peĉon el arboj, kiuj kreskis (kaj kreskas ĝis hodiaŭ) en Grekio kaj en Anatolio.

Simile tio estis ĉe indianoj. Antaŭ pli ol 1000 jaroj maioj maĉis en Meza Ameriko sukon el gumarbo kaj indianoj el Nova Anglio denove sukon el piceo. Tiun ĉi kutimon transprenis ankaŭ blankaj enloĝintoj kaj ili komencis kolekti malmoliĝintan rezinon produktante el ĝi sian hejman maĉgumon per aldono de abelvakso.

La unua maĉgumo produktata al komercceloj aperis nur en la jaro 1848. Produktis ĝin John B. Curtis kun sia frato. Tiel, kiel ĉe pluraj novaj produktoj, ankaŭ ĉi tie pasis certa tempo ĝis kiam oni konatiĝis kun la produktaĵo komencante aĉeti ĝin grandamplekse. Atendante pli grandan sukceson la fratoj transloĝiĝis el Bangoro en Portlandon kaj krom sia "picea" maĉgumo ili komencis produkti ankaŭ "parafinan" maĉgumon. Dum la tempo la "picea" maĉgumo perdis en populareco, parte pro malpuraĵoj, kiuj aperis tie el peĉo kaj kiuj ne estis forigeblaj.

La unuan patenton (tio estis numero 98 304) por maĉgumo ricevis la 28-an de decembro de 1869 Wiliam Finley Semple el Ohio. Sed Semple neniam komerce produktis la maĉgumon.

Granda rompo venis la saman jaron de aliloke. La eksa meksika prezidento Antonio López de Santa Anna aĉetis sukon el gumarbo esperante, ke li vendos ĝin. Li persvadis Thomason Adamsonon, fotografiston kaj inventiston, por ke li aĉetu ĝin. Adams volis tiun ĉi sukon vulkanizi kaj uzi ĝin anstataŭ kaŭĉuko. Sed la vulkanigado ne sukcesis al li. Sed li rimarkis, ke Santa Anna ofte maĉas tiun ĉi malmoliĝintan sukon. Ĉagrenita pro siaj malsukcesoj kun la vulkanigado, li kuiris malgrandan porcion de la gumsuko en kuirejo kaj li kreis tiel maĉgumon. Post tio Adams donis pli malgrandan porcion de la maĉgumo en vendejon por provi ĝin: la maĉgumo estis aĉetata.

En la jaro 1871 Adams lasis patenti por si maŝinon por produkti maĉgumojn, por ke li povu produkti pli grandan kvanton. Li aldonis en la maĉgumon dolĉan lignon, por ke li allogu pli da homoj. Kaj denove li havis sukceson. Tio estis la unua gustumigita maĉgumo kaj ĝi nomiĝis Black Jack. Tiutempe la maĉgumo ŝanĝis formon el nodetoj en stangetojn. Kun sia sukceso li daŭrigis per enpraktikigo de produkto kun maĉgumo Tutti-Frutti. Lia maĉgumo estis la unua varo, kiun oni komencis vendi en vendejaŭtomatoj en New York en la jaro 1888.

Plua viro, kiu estas kunigita kun evoluo de maĉgumo, estas John Colgan, drogvendisto el Kentucky. En la jaro 1880 li komencis aldoni algustaĵon jam rekte en sukeron kaj tiun nur en la sukon. Per tiu ĉi eta ŝanĝo li atingis tion, ke la algustaĵo eltenis en la maĉgumo multe pli longe.

En la jaro 1892 aperas en "maĉguma" merkato Wm. Wrigley Jr. kaj Wrigley fariĝas nocio. Karakteriza pakumo en plataĵoj po kvin pecoj memstare pakumitaj kaj kunigitaj kun alipakumo kun malfermitaj finaĵoj aperis en la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento. Tiel ekkonis la maĉgumon la milita generacio en Eŭropo.

Lasta signifa novigo estis enpraktikigo de maĉgumo sen sukero en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento.

Maĉgumoj kontraŭ fumado[redakti | redakti fonton]

Dum lastaj jaroj estis enkondukitaj en merkaton maĉgumoj por malkutimigo de fumado, nomataj Nicorette. Temas pri tre gustume agordigitaj maĉgumoj kun subtila frukta algustaĵo, kiuj havas pleje molan konsiston kaj kiuj estas bone maĉeblaj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Danke al klopodoj de la produktantoj kaj foje ankaŭ spontane evoluis sia kulturo ĉirkaŭ uzo de maĉgumoj, precipe inter la infanoj. Ekzemple, multaj produktantoj enmetadis papereton kun bildo aŭ bildstrio en ĉiun pakon de maĉgumo. Tio kaŭzis, ke la infanoj ekkolektis la bildojn, interŝanĝis ilin en sia medio, ludis specialajn azartajn ludojn per tiuj paperetoj (ekzemple, en sovetiaj mezlernejoj en la unua duono de la 1990-aj jaroj). Grandan kolekton de tiaj maĉgumaj bildoj eblas trovi en dediĉita al ili ruslingva paĝaro.