Maĉupikĉuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maĉupikĉuo
keĉue: Machu Pikchu, hispane: Machu Picchu
malaperinta urbo
80 - Machu Picchu - Juin 2009 - edit.2.jpg
Turoj de Huayna Picchu super la ruinoj de Maĉupikĉuo
Ŝtato Flago de Peruo  Peruo
Regiono Regiono Kusko
Provinco Provinco Kusko
Historiaj regionoj Prekolumba Sud-Ameriko, Inkaa imperio
Monto Huayna Picchu
Ĉefaj konstruaĵoj Intihuatana, Templo de Suno, Ĉambro de tri fenestroj
Rivero Urubamba
Situo Maĉupikĉuo
 - alteco 2 430 m s. m.
 - koordinatoj 13°09′47″S 72°32′44″W  /  13.16306°S, 72.54556°U / -13.16306; -72.54556 (Maĉupikĉuo)
Montaro Andoj
Konstrumaterialo Ŝtono
Estiĝo 1430
 - subite forlasita 1572
Vizito 1 800 000 homoj (sezono 2006 - 2007)
Plej facila aliro el Aguas Calientes
Malkovrinto Hiram Bingham
 - dato 24-a de julio 1911
Horzono UTC (UTC-5)
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Maĉupikĉuo
Tipo de heredaĵo kultura kaj natur-heredaĵo
Jaro 1983 (#7)
Numero 274
Regiono Sud-Ameriko
Kriterioj i, iii, vii, ix
Tiamaj loĝantoj inkaoj
Situo enkadre de Peruo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Peruo
Situo enkadre de Sud-Ameriko
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Machu Picchu
Retpaĝo: www.machupicchu.biz/
Vicigita inter : Novaj sep mirindaĵoj de la mondo

Maĉupikĉuo (keĉulingve Machu Pikchu, "Malnova Monto",[1] hispanlingve Machu Picchu) estas la plej grava arkeologia loko, kiu en Peruo restis post la inkaa imperio. La nomo apartenas al inkaa setlejo konstruita ĉefe meze de la 15-a jarcento sur la rokoj kiuj kunigas la montojn Maĉupikĉuo kaj Huajnapikĉuo en la orienta flanko de la Centraj Andoj, en la sudo de Peruo. Probable ĝia origina nomo estis PikĉuoPikĉo.[2]

Laŭ dokumentoj el la mezo de la 16-a jarcento,[3] Maĉupikĉuo estis unu el la ripozlokoj de Pacha Kutiq (la unua inkaa imperiestro, 1438-1470). Tamen, kelkaj el ĝiaj plej bonaj konstruaĵoj kaj la evidenta ceremonia celo de la ĉefa alirvojo al la llaqta pruvus, ke ĝi estis uzata kiel religia sanktejo.[4] Ambaŭ uzadoj, kiel palaco kaj sanktejo, povis esti samtempaj. Kelkaj fakuloj verŝajne forigas la teorion pri la militista uzado, pro kio la popularaj kromnomoj kiel "fortikaĵo" aŭ "citadelo" ne plu estas uzataj.[5]

Maĉupikĉuo estas konsiderata samtempe kiel majstra verkaĵo de la arkitekturo kaj inĝenierarto.[6] Ĝiaj specifaĵoj arkitekturaj kaj pejzaĝaj, kaj la mistervualo kiu estis kreita ĉirkaŭ ĝi en granda parto de la literaturo farita pri ĝi, igis ĝin unu el la plej popularaj turismlokoj de la planedo.[7]

Maĉupikĉuo troviĝas en la listo de la Monda heredaĵo de Unesko ekde 1983, kiel parto de kultura kaj ekologia tutaĵo konata kiel Historia sanktejo de Maĉupikĉuo.

La 7-an de julio 2007 Maĉupikĉuo estis deklarita kiel unu el la novaj sep mirindaĵoj de la mondo dum ceremonio realigita en Lisbono, Portugalio, kiu kalkulis je cent milionoj da voĉdonoj en la tuta mondo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo de la ruinoj de Maĉupikĉuo en la Cañón del Urubamba

Situo[redakti | redakti fonton]

La loko troviĝas oriente de la Andoj, komence de la amazona arbaro. Ĝi situas en Peruo, en la provinco Kusko, cent tridek kilometrojn malproksime de Kusko. En 2009, ĝi estas regiona ĉefurbo, antaŭe ĝi estis ĉefurbo de la inkaoj.</ref>.

La ruinoj situas inter du montopintoj je alto de 2.438 metroj: unu el ili estas la Huayna Picchu, kies nomo signifas juna monto. Temas pri la montopinto, kiun oni vidas sur la plejmultaj fotoj de la urbo. El iuj vidpunktoj eblas distingi formon de homa vizaĝo rigardanta la ĉielon, kies nazo estus la Huayna Picchu. La alia monto estas la Machu Picchu, tio estas maljuna pinto, kiu donis sian nomon al la arkeologia trovejo. Ambaŭflanke de la urbo ĉirkaŭ la Huayna Picchu fluas la rivero Urubamba, sed 600 metrojn malsupre.

Vido al Maĉupikĉuo elde Huayna Picchu, montranta la Hiram-Bingham-ŝoseon uzatan de busoj, kiu portas turistojn al kaj de la urbo Aguas Calientes.

La sankta urbo Maĉupikĉuo, kies nomo signifas "malnova pinto" en la keĉua lingvo, kaj kiun Hiram Bingham alnomis "La perdita urbo de la inkaoj", estas antaŭkolumba arkeologia ejo situanta je 130 kilometroj nordokcidente de la urbo Kusko en Peruo. Konstruita sur la samnoma montosupro, tiu urbo kuŝas je pli ol 2700-metra alteco. La situo de Maĉupikĉuo estis rigardata kiel militista sekreto, sed precipe la profundaj ravinoj kaj la krutaj rokoj estis ĝia plej bona defendo. Ŝajnas aliloke, ke spiritaj konsideroj kompletigis la strategian intereson de tiu lokelekto.

Aliro[redakti | redakti fonton]

Eblas atingi Maĉupikĉuon laŭ diversaj migradpadoj. La plej uzata estas la pado de la inkao, strikte kontrolata kaj kiun oni rajtas uzi nur pere de vojaĝagentejo.

La vilaĝo la plej proksima de Maĉupikĉuo estas Aguas Calientes, je 400 metroj pli malsupre. De tiu vilaĝo busservo regule uzas la Hiram-Bingham-ŝoseon al la urbo. Nenia ŝoseo atingas la vilaĝon Aguas Calientes, turistoj devas uzi unu el la du fervojaj linioj, kiuj trapasas la vilaĝon ekde Ollantaytambo aŭ ekde la hidroelektra centralo de Santa Teresa.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Tagoj estas kutime varmegaj kaj malseketaj, noktoj estas malvarmaj. La temperaturo varias inter 12 kaj 24° Celsio. Pluvoj estas oftaj kaj fortaj (1.955 mm jare), ĉefe en novembro kaj marto.

En januaro de la jaro 2010, pluvegoj forfluigis ŝoseojn kaj fervojojn al Maĉupikĉuo. Pli ol 2.000 turistoj aldone al la 2.000 lokaj loĝantoj estis kaptitaj surloke kaj la urbo portempe fermita,[8] sed malfermiĝis denove la 28-an de februaro 2010.[9] Turismaj vizitoj eblis denove ekde la 1-a de aprilo 2010.

Naturrezervejo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1981 Maĉupikĉuo estas klasita kiel naturrezervejo por protekti la kreskaĵaron kaj la bestaron. Ĝi estas parto de la Sistema Nacional De Areas Naturales Protegidas (SINANPE)[10] nomata "historia sanktejo de Maĉupikĉuo", kiu etendiĝas sur 32.592 hektaroj[11] Krom la celo protekti la faŭnon kaj la plantaron, la rezervejo celas la protekton de la inkaaj ejoj, inter kiuj Maĉupikĉuo estas la plej konata.[12]

En 1983 Unesko deklaris la ejon parto de la monda heredaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La regiono de Picchu, situanta meze inter la Andoj kaj la amazona arbaro estis koloniata de montaraj popoloj de la regionoj de Vilcabamba kaj de la sankta valo de Kusko por trovi novajn prilaborotan grundon. Arkeologiaj atestaĵoj indikas ke agrikulturo estis praktikata en la regiono almenaŭ ekde 760 a.K.[13]. Demografia eksplozo okazis ekde ĉirkaŭ la jaro 900 de grupoj historie ne dokumentitaj, sed eble ligitaj al la etno Tampu de Urubamba. Oni opinias, ke tiuj homoj estis anoj de la federacio de la Ayarmaca, rivaloj de la unuaj inkaoj de Kusko.[14] En tiu periodo kreskegis la agrikulturebla surfaco per konstruado de terasoj. Tamen la ejo mem de Maĉupikĉuo inter la du montoj de Huayna Picchu kaj Machu Picchu, ne montras spurojn de konstruaĵoj antaŭ la 15-a jarcento.[15]

Inkaa epoko (1438-1534)[redakti | redakti fonton]

En 1440, dum la kampanjo de Vilcabamba, la regiono de Picchu estis konkerita de Paĉakutek,[16] unua imperiestro inkaa (1438-1470). La ejo de Maĉupikĉuo verŝajne impresis la reganton per siaj apartaj ecoj kaj ligoj al la sankta geografio de Kusko.[17] Li konstruigis ekde ĉirkaŭ 1450, urban loĝejaron kun luksaj konstruaĵoj por la aristokratio kaj sacerdotaro.[18]

Oni opinias, ke Maĉupikĉuo havis varieman loĝantaron inter 300 kaj 1.000 homoj, ĉefe inkaoj[19] apartenantaj al elito (eble la panaca de Paĉakutek)[20] kaj aclla (virgulinoj). La agrikulturistoj devenis de diversaj partoj de la imperio, pro la inkaa politiko de mitmaqkuna, tio estas translokigo de tutaj etnoj.[21]

Maĉupikĉuo ne estis izolata ejo, kaj la mito de perditakaŝita urbo de la inkao, ne estas fondata. La valoj, kiuj kuniĝas al la ejo estis dense loĝata de agrikultura popolo, kiu kreskis ankoraŭ post la okupado de la inkaoj en 1440.[22] La inkaoj konstruis multajn adminstraciajn centrojn, la plej gravajn en Patallacta kaj Quente Marca,[23] kaj vastajn agrikulturajn zonojn per tiucele konstruitaj terasoj. Maĉupikĉuo dependis rilate al nutraĵo de la kampoj en la agrikultura sektoro, sed eble tiuj ne estis sufiĉaj por nutri la tutan loĝantaron.[24] Interregiona komunikado eblis pro la padaro de la inkaoj: 8 vojoj atingis Maĉupikĉuon.[25]

Post la morto de Paĉakutek, laŭ la kutimo de la inkaoj, liaj personaj bienoj estis mastrumitaj de lia panaca, kiu estris la enspezojn de la kulto de la mumio de la mortinta imperiestro.[26] Oni supozas, ke daŭrigis tiu situacio sub la regno de la imperiestroj Tupak Jupanki (1470-1493) kaj Huayna Capac (1493-1529).

Maĉupikĉuo perdis sian gravecon pro prestiĝkonkurso kun la personaj havaĵoj de la posteuloj de Paĉakutek kaj pro la fakto de nova pli sekura kaj larĝa vojo inter Ollantaytambo kaj Vilcabamba (la valo de Amaybamba).[27]

Nuntempe oni supozas, ke la urbo estis konstruita dum la regado de la inkaa imperiestro Paĉakutek, kiu imperiestriĝis en 1440. La urbo estis loĝata ĝis la hispana invado en 1532. Laŭ la arkeologiaj esploroj efektivigitaj surloke, Maĉupikĉuo ne estis tradicia urbo, sed pli vere fortikaĵo utiligata kiel dua palaco de la imperiestro kaj lia kortego. Oni taksas, ke la loko havis ne pli ol 750 loĝantojn sume. Iuj nuntempaj teorioj asertas, ke tiu loko estis inkaa llaqta, tio estas fortikaĵo dediĉita al la ekonomia regado de la okupitaj zonoj. Per siaj arkitekturaj riĉaĵoj Maĉupikĉuo estas unu el la plej gravaj arkeologikaj lokoj. Laŭ arkeologoj, Maĉupikĉuo estas dividita en tri grandajn sektorojn: la sankta kvartalo, la popola kvartalo kaj la nobela kvartalo ankaŭ ekleziula. La sankta zono estas dediĉita al Inti, la Suno-Dio, ĉefa diaĵo de la inkaa panteono. Tie troviĝas la arkeologikaj trezoroj, el kiuj la plej gravaj estas la suna horloĝo (Intihuatana) kaj la suntemplo.

Fine de la inkaa epoko (1534-1572)[redakti | redakti fonton]

La inkaa interna milito de 1531 ĝis 1532) kaj la hispana invado de Kusko en 1534 esence modifis la vivon de Maĉupikĉuo. La plimulto de la kamparanoj estis perforte translokigitaj de la inkaoj el la diversaj partoj de la imperion. Ili profitis la ekonomian falon de Kusko por reiri al siaj hejmregionoj.[28] La inkaa rezistanco kontraŭ la hispanoj estis estrita de Manku Kapak la 2-a, kiu kunvokis en 1536 la nobelojn de la proksimaj regionoj kunveni en la ekzila imperiestra loĝejo de Vilcabamba,[29] kaj verŝajnas, ke la plej multaj nobeloj de la regiono de Picchu forlasis la regionon tiam. Tiamaj dokumentoj indikas, ke la regiono estis tiam plena je forlasitaj.[30]

Malkovro (1911)[redakti | redakti fonton]

La ruinojn malkovris la universitata esploristo Hiram Bingham en 1911, kiu poste kun apogo de National Geographic Society reveturis kun du ekpedicioj en 1912 kaj 1915. Li ĉiufoje hejmenveturis kun kestoj plenaj je arkeologiaĵoj. Tion permesis la tiama ŝtatprezidanto de Peruo, Augusto B. Leguia. Peruo provas reakiri tiujn elfosaĵojn jam de 1917. La Universitato Yale redonis kelkajn negravajn trovitaĵojn.

La peruan registaron ekscitis, kiam la Peabody-muzeo en 2003 faris migrantan ekpozicion kun la elfosaĵoj en Usono, kiun vizitis pli ol unu miliono da homoj.

Vido al Maĉupikĉuo de sur Huayna Picchu, montranta aliran vojon nomita „Hiram Bingham Highway“. La vojo estas uzata per turismaj aŭtobusoj por transporti ĝis kaj el urbo Aguas Calientes.
Magnify-clip.png
Vido al Maĉupikĉuo de sur Huayna Picchu, montranta aliran vojon nomita „Hiram Bingham Highway“. La vojo estas uzata per turismaj aŭtobusoj por transporti ĝis kaj el urbo Aguas Calientes.

Esplorado per tridimensia lazer-skanado[redakti | redakti fonton]

En 2005 kaj 2009 la universitato de Arkansas faris detalajn lazerskanaĵojn de la tuta ejo de Maĉupikĉuo kaj de la najbaraj ruinoj sur la pinto de Huayna Picchu. La universitato disponigis la skanaddatumojn por esplorceloj.[31]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Mapo de Maĉupikĉuo

La urbo estis konstruata post firmigo de la tereno kontraŭ la ofte fortaj pluvegoj, kiuj atingas pluvalton de 1930 mm jare en tiu regiono. La inkaaj inĝenieroj realigis tion per la konstruado de terasoj plenigitaj de rokoj, sablo kaj fina tavolo de riĉa kulturebla grundo. En la centro de la urbo troviĝas granda tia subplanka baseno, kio ebligas la kaptadon kaj sekuran forkondukon de grandaj pluvkvantoj sen damaĝi la konstruaĵojn.

Akvo estis alportita per subtera kanalo el monta pinto kaj fluis el dudeko da fontanoj en la urbo, la unua estanta tiu ĉe la loĝejo de la imperiestro.

La urbo konsistas el ĉirkaŭ 200 granitaj konstruaĵoj sur tereno de ĉirkaŭ 530 x 200 metroj ligitaj per sistemo de ŝtuparoj. Restas nuntempe ĉirkaŭ 3.000 ŝtupoj kaj partoj de la eksteraj muroj de la loĝejoj, parte pluretaĝaj. Celo kaj uzo de tiu urbo estas ankoraŭ diskutataj nuntempe. Ne ekzistas transdonitaj informoj aŭ sciencaj notoj, tial nur supozoj eblas.

Oni malkovris pli ol 50 tombejojn kun pli ol 100 skeletoj. Laŭ unuaj supozoj de la teamo Hiram Bingham 80 % inter ili estis virinaj, sed evidentiĝis laŭ pli lastaj esploroj, ke temas ĉirkaŭ pri la sama nombro de viraj kaj virinaj mortintoj. Pro la unua supozo, Hiram Bingham supozis, ke Maĉupikĉuo estis rifuĝejo de la inkaoj, kie loĝis la sanktaj virgulinoj, dediĉitaj ekde infanaĝo al la imperiestro. Tiun teorion oni nun forlasis, oni anstataŭe supozas, ke la urbo estis ankoraŭ konstruata dum la alveno de la hispanoj, sed tiam forlasita kaj forgesita de la indianoj. Subtenas tiun teorion la ekzisto de parte finitaj konstruaĵoj kaj muroj.

Taksoj rilate al la loĝantaro varias nuntempe kaj eble atingis la nombron de 1.000 aŭ 2.000. La urbo, kies originala nomo ne konatas estas nomata laŭ proksima montopinto ĉe kiu ĝi situas: partoj de la urbo, la interalie por agrikulturo uzataj terasoj situas ĉe la piedo de la malnova pinto, malantaŭ la alia ekstremaĵo de la urbo videblas la juna pinto (Huayna Picchu) sukerpaneca. En la sudoriento ĉirkaŭ 15 kilometrojn fora situas la ruinoj de la inkaa urbo Llactapata.

Sektoroj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj sektoroj kun oficialaj terminoj (INC, Kusko).

La ruinoj de Maĉupikĉuo dividiĝas en du ĉefaj sektoroj konataj kiel la urba kaj la agrikultura sektoroj, disigitaj de muro. La agrikultura sektoro denove dividiĝas en supran kaj malsupran sektoron. La urba sektoro konsistas el la orienta kaj okcidenta sektoroj disigitaj de vastaj placoj.[32]

Aliaj arkeologoj dividas la urban sektoron de Maĉupikĉuo en la jenajn tri distriktojn: la sanktan distrikton, la popolan distrikton sude kaj tiun de la sacerdotoj kaj aristokratoj.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Ŝtonfenestra en Maĉupikĉuo

Ĉiuj konstruaĵoj en Maĉupikĉuo estas en klasika inkaa stilo. La muroj estas komponitaj el ŝtonoj perfekte alĝustigitaj. La inkaoj ne utiligis cementon. La granito de la konstruaĵoj devenas de malproksimaj ŝtonminejoj. La tekniko estis tre evoluigita por suprenirigi ĝis la kulmino de la monto ŝtonblokojn, kiuj povis pezi plurajn tunojn.

Intihuatana-ŝtono[redakti | redakti fonton]

La Intihuatana (sun-ligiloaŭ "kravato de la suno"), kiun oni supozas esti astronomia horloĝo de la inkaoj aŭ kalendaro, dum laŭ aliaj ĝi eble havis astrologian rolon
La piramido de Intihuatana. Antaŭe videblas la sankta placo (plaza Sagrada) kaj la ĉefa templo.

La Intihuatana-ŝtono estas unu el multaj ritaj ŝtonoj en Sudameriko. La hispanoj ne malkovris Maĉupikĉuon, tial la ŝtono ne estis detruita, kiel multaj aliaj en Peruo. Tiuj ŝtonoj estis poziciitaj por montri rekte al la suno dum la vintra solstico.

La nomo de la ŝtono estas keĉua: inti signifas suno, kaj wata- estas verba radiko, kiu signifas ligi, tiri alten; huata estas simple la hispana transkribo. La keĉua sufikso -na rilatas al iloj aŭ ejoj. Tiel la signifo de inti watana estas litere ilo aŭ ejo por ligi al la suno, do sunligilosunligejo. Tagmeze de la 27-a de oktobro kaj la 14-a de februaro, la suno staras preskaŭ super la ŝtono, kaj vidigas neniu ombro. Esploristoj tial opinias, ke ĝi estis konstruita kiel horloĝo aŭ kalendaro.

La sunligilo estis damaĝita en septembro de la jaro 2000, kiam 450 kg peza gruo falis sur ĝin, forrompante pecon de la grando de skribila pinto. La gruon uzis skipo de la reklamagentejo JWT por bierreklamo.

Citaĵo
 Maĉupikĉuo estas la koro de nia arkeologia heredaĵo kaj la Intihuanta estas la koro de Maĉupikĉuo. Ili batis al nia plej sankta heredaĵo.[33] 
— diris Federico Kaufmann Doig, perua arkeologo.[34]


La trifenestra templo[redakti | redakti fonton]

Vido de la trifenestra templo


La suntemplo[redakti | redakti fonton]

La suntemplo aŭ Torreón.

La suntemplo aŭ templo de la suno (hispane: Torreón) situas en la sankta parto de Maĉupikĉu. Ĝi estis dediĉata al Inti, la sundio kaj plej granda dio.

Oni atingas ĝin per pordo, ĉe kiu oni trovis restojn de sekurmekanismo. Ĝi estis uzata por ceremonioj rilataj al la somera solstico.[35] Unu el la fenestroj montras spurojn de enmetitaj ornamaĵoj poste elŝiritaj. Ekzistas en tiu loko indikoj pri incendio. La suntemplo estas konstruita sur granda roko sub kiu troviĝas malgranda groto tute tegita de masonaĵo. Arkeologoj supozas, ke la mumio de Paĉakutek estis en tiu loko post la hispana invado de Kusko.[36]


La luntemplo[redakti | redakti fonton]

La templo de la luno sur Huayna Picchu.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Maĉupikĉuo
Magnify-clip.png
Panoramo de Maĉupikĉuo

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Teofilo Laime Acopa, Diccionario Bilingüe, Iskay simipi yuyay k'ancha, Quechua – Castellano, Castellano – Quechua: machu - adj. y s. m. Viejo. Hombre de mucha edad (Úsase también para animales). - machu - s. m. Anciano. Viejo. pikchu - s. Pirámide. Sólido puntiagudo de varias caras. || Cono. Ch'utu. machu pikchu - s. La gran ciudadela pétrea que fue quizá uno de los más grandes monumentos religiosos del incanato, entre el valle del Cusco y la selva virgen (JAL). || Monumento arqueológico situado en el departamento actual del Cusco, junto al río Urubamba, en una cumbre casi inaccesible (JL).
  2. Glave y Remy, 1983: 247
  3. Un documento judicial de 1568 exhumado por Glave y Remy (1983) y ampliado por Rowe (1990) alude al carácter privado de varios centros poblados de la región de "Picchu" en tiempos incas, que incluía a Machu Picchu. La propiedad personal era una potestad exclusiva de los gobernantes incas y es un tema sobre el que ha trabajado ampliamente María Rostworowski (1993 : 105 - 146). Sobre el carácter "privado" de Machu Picchu hay cierto consenso (Rowe, Burger, Lumbreras, Wright, Valencia, Rostworowski, Reinhard), aunque Kauffmann disiente abiertamente (Kauffman 2006: 62)
  4. Alfredo Valencia en Burger et. al. 2006 : 81
  5. Nada indica un uso militar: el área agrícola y el origen de las fuentes de agua de Machu Picchu están extramuros de la ciudad, por lo que Machu Picchu no habría resistido un asedio largo; la muralla no es muy alta y el "foso" es en realidad un desagüe (Kenneth R. Wright; Alfredo Valencia, William L. Lorah. Ancient Machu Picchu Drainage Engineering angle. arkivita el la originalo je 24/06/2003., aunque el tema ya había sido sugerido por Buse (1962). Los enemigos más cercanos de los incas en tiempos de Pachacutec estaban en el valle del Apurímac (Rowe 1990, 142 ; Rostworowski 2004, 53), del que Machu Picchu estaba separado por la inmensa región de Vilcabamba. Los establecimientos incas con usos militares arqueológicamente conocidos en la región (como Marcaypiri, Salapunko y Huilca Raccay, explorados por el Proyecto Cusichaca (Kendall 1987 : 98) difieren en su naturaleza y construcción de Machu Picchu. A partir del tipo de restos humanos hallados en las tumbas de Machu Picchu, Lumbreras afirma: "todo indica que la población no incluía guerreros" Machu Picchu nueva (http://www.machupicchu.perucultural.org.pe/actividades.htm). Kauffman coincide indicando que "no podría decirse que era una fortaleza. Y en caso de ser así, ¿contra quién?" (Kauffmann 2006: 62)
  6. El 20 de septiembre de 2006, y en el marco de la XXX Convención Panamericana de Ingenieros, se declaró a Machu Picchu (y al complejo inca de Tipón) Monumento Histórico de la Ingeniería Civil
  7. Otros datos sobre su popularidad: en 2006, en el Reino Unido, los lectores británicos de Wanderlust eligieron Machu Picchu como la primera maravilla del mundo. (http://www.etravelblackboard.com/index.asp?id=43564&nav=21) (www.thisistravel.co.uk/ ... in_article_id=45530). Ese mismo año, una encuesta de la NHK sobre los destinos favoritos entre los japoneses de los sitios del Patrimonio Mundial dejó a Machu Picchu en primer lugar (http://www.nhk.or.jp/sekaiisan/ranking/index0722.html). La revista Travel at Home (EEUU) incluye un tour a Machu Picchu como unos de los diez mejores para viajar solo en el mundo (lo interesante es que todos los demás sitios en la lista son resorts): (www.rpp.com.pe/portada/nacional/47114_1.php)
  8. (29-a de januaro 2010)Machu Picchu Airlift Rescues 1,400 Tourists. Disaster Alert Network LLC. Alirita 7-a de februaro 2010.
  9. (5-a de februaro 2010)Machu Picchu to reopen earlier than expected after storms. Alirita 7-a de februaro 2010.
  10. INRENA, arkivo
  11. Surfaco indikita sur la ttt-ejo de UNESKO, vidita la 2-an de junio 2008
  12. Mentionnons Patallacta, Quente kaj Torontoy funde de la valo kaj la ruinoj de Runkuracay, Sayaqmarca, Phuyupatamarca, Wiñay Wayna, Intipata kaj multaj aliaj.
  13. Kendall, 1994: 102
  14. Kendall, 1994: 103. La Ayarmaca estas menciitaj en diversaj kronikoj de la 16-a jarcento kiel kontaŭuloj de la inkaoj en la epoko antaŭ la naskiĝo de Paĉakuto.
  15. Valencia y Gibaja, 1992 : 319
  16. Laŭ Rowe, laŭ la 16-jarcenta kroniko de Martin de Murua kaj Miguel Cheveŭ Valboa (Rowe 1990: 143)
  17. Esplorado de tiu demando troviĝas ĉe Reinhard (1991); la aŭtoro trovas multajn pruvojn pri vidaj ligoj kaj rilatoj inter Maĉupikĉuo, la sanktaj montoj (huaca) kaj la sunpado laŭ datoj de la inkaa kalendaro.
  18. La dato devenas de du fontoj, unuflanke de la dokumentoj prezentitaj de Glave kaj Rémy (1983) kaj John Rowe (1990), kiuj supozas, ke Maĉupikĉuo estis konstruita de Paĉakutek en la 1450-aj jaroj, kaj aliflanke de karbono-14 datigo de Reinaldo Chohfi kaj Rainer Berger (Valence y Gibaja 1992: 317).
  19. WaterHistory.org
  20. Lumbreras 2005 http://machupicchu.perucultural.org.pe/presentacion.htm
  21. Osteologaj esploroj de Eaton en 1912 kaj ĝia revizio de Verano (Burger et. al. 2003) konkluas, ke inter la loĝantoj de Maĉupikĉuo estis kaj homoj de la norda marbordo de Peruo kaj de la altebenaĵoj de Bolivio. Tion konstatis Chavez Ballon (1961) en sia fama esploro de potoj de Maĉupikĉuo. La plej logika klarigo de tio estas mitmaqkunamitimaes, koloniistoj varbitaj de la ŝtato pro politikaj kialoj (puno aŭ rekompenso) por vivi kaj labori en apartaj regionoj de la imperio, for de ilia patrujo.
  22. Rezultoj de la laborprojekto Cusichaca (Kendall, 1988: 100) indikas, ke oni produktis 90-procentan troon agrikulturan en la regiono. Ŝajnas, ke la regiono de la sankta valo liveris siajn agrikulturajn produktaĵojn al la grandnombre priloĝata inkaa ĉefurbo Kusko.
  23. Kendall, 1988: 99
  24. Valencia y Gibaja: 324
  25. Valencia y Gibaja 1992: 22
  26. Dokumento el la jaro 1568, tiun, kiun oni uzis por identigi Maĉupikĉuon kun la personaj havaĵoj de Paĉakutek, raportas, ke la teroj de la regiono de Picchu estis dediĉitaj al la kulto de la mortintoj (Rowe 1990: 152 ), kiu kongruas al la teorio de la personaj havaĵoj de Paĉakutek.
  27. Rowe, 1990: 143
  28. Valecia y Gibaja 1992, 324, Kauffman 2006, 64; Lumbreras 2006: http://www.machupicchu.perucultural.org.pe/actividades1.htm
  29. Kauffman, 2006: 67.
  30. Hispana oficisto survoje al la reĝlando de Vilcabamba en 1565, priskribis la ponton ĉe la ĉefa vojo de Choquechaca, la ĉefa vojo de la regiono en la unua epoko de la koloniigado, tiel plena, kiel nepriloĝata. Rowe, 1990: 140
  31. Komputila modeligo de Monda Heredaĵo, Maĉupikĉuo.
  32. Wright & Valencia Zegarra 2001, 2004, p.1.
  33. Angle: "Machu Picchu is the heart of our archaeological heritage and the Intihuatana is the heart of Machu Picchu. They've struck at our most sacred inheritance."
  34. Sacred stone in Machu Picchu damaged during beer commercial (Sankta ŝtono en Maĉupikĉuo damaĝita dum bierreklamo), CNN, 12-an de septembro 2000, ligilo ne plu funkcias ekde aprilo 2009 – Scholar.Google.co.uk
  35. Ziegler 2003; Reinhard 1997
  36. Machu Picchu

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.