Maĥiro (Somalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Maĥiro)
Maĥiro
historia lando • sinproklamita ŝtato

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 700 000  (2007) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 42′ N, 48° 20′ O (mapo)10.70515248.334351Koordinatoj: 10° 42′ N, 48° 20′ O (mapo) [+]
Areo 35000 km² (3 500 000 ha) [+]
Maĥiro (Somalio)
Maĥiro (Somalio)
DEC
Maĥiro
Maĥiro
Situo de Maĥiro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maakhir [+]
vdr
Situo de Maĥiro en Somalio

MaĥiroMaakhir en somala Gobolka Maakhir, en araba ماخر transkribe Maakhir, oficiale Maakhir Ŝtato de Somalio en somala Maamul Goboleedka Maakhir, en araba ولاية ماخر الصومال estas memstara regiono de norda Somalio en areo en konflikto inter la makroregionoj aŭ memproklamitaj ŝtatoj de Somalilando kaj Puntlando.

Aŭtonomio[redakti | redakti fonton]

Maĥiro estas loĝata ĉefe de la klano Warsangali, membro de la klankonfederacio Harti (kun la Dhulbahante and Majeerteen) kaj klano de la Darodoj. La Warsangali estis origine unu el la ĉefaj partoj en la kreado de Puntlando kiel sukcedanto de la Sultanlando Harti post la falo de la centra registaro en 1991, sed ekde la proklamo de la aŭtonoma Puntlando en 1998, la Warsangali defalnkiĝis dum la klano Majeerteen ricevis pli da hegemonia rolo en la ŝtato. [1]

Maĥiro proklamis sian aŭtonomion la 1an de julio 2007 per ceremonio en Badhan responde al proklamoj kaj de Somalilando kaj de Puntlando pri la okcidenta Sanaag, kio kaŭzis konfliktojn pri la kontrolo de la teritorio inter Somalilando kaj Puntlando.[2] Puntlando kaj Somalilando ambaŭ subskribis koncedojn por elfosado de nafto en tiu parto de Sanaag,[3] sen la konsento de la lokaj estroj,[4] kio kontribuis al la fakto, ke la lokaj Warsangali deziras administri siajn proprajn aferojn, krom solvi konfliktojn kun Mohamud Muse Hersi, la tiama Prezidento de Puntlando.[5]

Nek Somalilando nek Puntlando agnoskis la novan ŝtaton. Spite onidiroj pri negocado kun Ali Mohammed Ghedi, la eksa ĉefministro de Somalio, la Transira Federa Registaro de Somalio malakceptis komenti la statuson de Maĥiro kaj ŝajne konsideras Puntlandon kiel la oficiala aŭtoritato en la regiono.[6]

Historio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Maĥiro

La ŝtato Maĥiro de Somalio postulas esti descenda de la Sultanlando de Mohamoud Ali Shire (Warsangalia Sultanlando) kiu estas la plej olda sultanlando en Somalio kun riĉa historio kaj kulturheredaĵo. La malnova ĉefurbo de la sultanlando Warsangali estis Las Ĥorej. La Sultalando de Mohamoud Ali Shire estis konsiderata de koloniaj aŭtoritatoj kiel ĝuinta hegemonian aŭtoritaton super la aliaj sultanlandoj de Harti, kaj Warsangali ludis gravan rolon en la administrado de Italia kaj Britia Somalilandoj dum la 19a jarcento. Tamen kiam komencis la 20a jarcento, Britoj kaj Italoj finigis la sendependon de la duonsendependaj sultanlandoj, kaj la Konfederacio Harti estis nuligita de la Italia kaj Britia regadoj. La grava Sultano Mohamoud Ali Shireh estis ekzilita al la Sejŝeloj – la insuloj kien multaj gravaj kontraŭkoloniaj estroj estis tiam ekziliitaj. [7]

Post la sendependo, la Majirtinoj eliris kiel estroj de la grupo Harti. La Warsangalioj tamen pluhavis sian gravan postenon kiel tradiciaj estroj de la Hartioj.

Konfliktoj kun Puntlando[redakti | redakti fonton]

La konfliktoj inter Maĥiro kaj Puntlando centrigixs ĉirkaŭ la malakcepto de Puntlando agnoski la deklaron de Maĥiro pri aŭtonomio kaj ties insisto ,ke tiu teritorio estas ankoraŭ parto de Puntlando.

Konfliktoj kun Puntlando pro karbo[redakti | redakti fonton]

Maĥiro malpermesis produktadon de vegetala karbo pro la dezertiĝo kiun ĝi kaŭzas al la malforta somalia medio. Puntlando malagnoskis tiun malpermeson kaj sendis diversajn ekspediciojn al Maĥiro, kun milicoj de Puntlando protektanta la komercistoj de karbo. Bataloj inter la milicanoj de Puntlando eskortantaj la karbokomercistojn kaj la milicanoj de Maĥiro klopodante haltigi la karboproduktado okazis ofte post tiu malpermeso, en Mijayahan[8], Wa'iye kaj Sarmanyo.[9]

Puntlando publike asertis, ke ĝi ne agnoskas Maĥiron, kaj krome konsideras Sanaag kiel sia teritorio.[10] La karbopeto fare de la Arabaj ŝtatoj de la Persa Golfo, foje aludita kiel la "Nigra juvelo" pro ties profitego, pligrandigis la konflikton.

Por malhelpi la karbekspediciojn, plej parto el kiuj estas tre armita kaj protektita de ekonomiaj interesoj, la aŭtoritatoj de Maĥiro kreis volontulan policon, la "Environmental Protection Corps". [11]

Militatakoj de Somalilando[redakti | redakti fonton]

Februare de 2008, somalilanda armeo sieĝis la urbojn de Hadaftimo kaj Badhan, kaŭzante mallongan krizostaton antaŭ ties retiriĝo al Erigavo. Maĥiro respondis per milita ĉikanado en sia kontrolita parto de Erigavo.

Alia konflikto okazis en julio de 2008, kiam Somalilando invadis kaj okupis la havenon de Las Ĥorej, sub la preteksto de savigo de germanaj ostaĝoj de piratoj).[12]

Administra Divido[redakti | redakti fonton]

Maĥiro havas la jenan administran dividon konsideratan sub sia kontrolo:

Arabaj ĉevaloj, popole Sunaari, en Dhahar, Maĥiro, Somalio
  • Sanaag
  • Boharo
    • Dhahar - Regiona Ĉefurbo
    • Ceelaayo
    • Bali-Busle
    • Baragaha Qol
    • Buraan - Maĥira aŭtoritato planas malfermi Universitaton en tiu urbo.

Urboj[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj urboj en la areo reklamita de Maĥiro estas Badhan, Las Ĥorej, Dhahar, Buraan, Hadaftimo, Hingalol, Damalla-Hagare, Eilbuh kaj Erigavo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Formo de la Ŝtato Maakhir de Somalio. Arkivita el la originalo je 2008-10-09. Alirita 2009-01-18.
  2. Somaliland Warns Puntland Either To Withdraw Militia Forces Or Face Immediate Consequences. Arkivita el la originalo je 2007-10-09. Alirita 2009-01-18.
  3. Puntland Oil & Mining Deal: The Offspring of an affair between greed and incompetence (Part I). Arkivita el la originalo je 2012-07-19. Alirita 2021-08-15.
  4. Puntland Oil and Mining Deal: (Part II). Arkivita el la originalo je 2012-07-15. Alirita 2021-08-15.
  5. The rise of Maakhir State and the fall of Puntland Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine.
  6. Maakhir State of Somalia faces challenges and obstacles Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine. Reta artikolo en Markacadeey online de 23a de aŭgusto de 2007.
  7. A Touching Glimpse of History and the Reunion of a Somali Royalty. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2009-01-18.
  8. Fighting Erupts As Invading Militia From ‎Puntland Are Beaten Back By ‎Somalilanders. Arkivita el la originalo je 2009-07-01. Alirita 2009-01-18.
  9. Gun battle between Puntland Supported Militia and Maakhiri Forces in Southern Sanaag. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2009-01-18.
  10. Puntland Opposes `Makhir State'. Arkivita el la originalo je 2008-09-07. Alirita 2009-01-18.
  11. Environmental Protection Corps in Maakhir State of Somalia. Arkivita el la originalo je 2008-01-02. Alirita 2009-01-18.
  12. CIIDAMADA SOMALILAND OO DHAAWAC U GAYSTAY MID KA MID AH DADKA XUSUL DUUBKA UGU JIRA SII DAYNTA DADKA AFDUUBKA LOO HAYSTO. Arkivigite je 2016-01-21 per la retarkivo Wayback Machine (en somala)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]