Maĵora emblemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la kartludo briĝo la maĵoraj emblemoj estas piko (♠) kaj kero (). La maĵoraj emblemoj estas tre gravaj, ĉar en la aŭkcio ili estas pli altrangaj, ol minoraj emblemoj, kaj donas pli da poentoj, ol minoraj emblemoj. Grava parto de la anonctaktiko en briĝo estas la klopodo de la partneroj trovi "akordon" (tio estas ne malpli ol ok samemblemajn kartojn sume en la du manoj) en unu el la maĵoraj emblemoj, ĉar tio faciligos anoncadon de partikontrakto.