Margareta Handzlik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Małgorzata Handzlik)
Margareta Handzlik
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1965 (1965-01-01) (59-jaraĝa)
en Bielsko-Biała
Lingvoj Esperantopola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Silezia Universitato en Katovico
Familio
Edz(in)o Georgo Handzlik
Okupo
Okupo politikistoesperantisto
vdr
Handzlik dum prelego en Zakopane, IJK 2005

Małgorzata Maria HANDZLIK (esperantigite Margareta Handzlik; naskiĝis la 1-an de januaro 1965 en Bielsko-Biała) estas pola Esperanto-parolantino, ekde 2004 ĝis 2014 Membro de Eŭropa Parlamento en kristandemokratia frakcio Eŭropa Popola Partio. En Pollando ŝi membras en Civitana Platformo (pole Platforma Obywatelska).

Ŝi finstudis geografion ĉe Silezia Universitato en Katowice kaj poste kromstudis ĵurnalistikon, ekonomikon kaj gvidarton de kompanioj, administradon, juron de negoco.

Ŝi estas nun entreprenistino kaj agas por la socio, ŝi Esperanton parolas ekde proks. 1985.

Ŝi kaj ŝia iama edzo Georgo Handzlik ekde 1989 gvidis kelkajn firmaojn: Eldonejon KLEKS, kiu eldonis librojn en la pola kaj Esperanto, Edukcentron por Instruistoj, Kursejon pri Fremdaj Lingvoj, Studiumon por Ĵurnalistoj kaj Eldonistoj. Tamen la plej konataj en la regiono estas du lokaj radioj Radio Bielsko en Beskidoj kaj Radio MEGA en Silezio. Ambaŭ ili ne nur elsendas muzikon, sed engaĝiĝas en sociajn agadojn de la loka loĝantaro. Ŝi kreis pli ol 100 laborlokojn.

Kiel junulino ŝi fondis skoltan grupon de junaj vulpetoj kaj post kelkaj jaroj ŝi jam respondecis pri kelkaj miloj da skoltoj kaj skoltestroj.

Ŝi agadas en Asocio por Disvolvo de Humanisma-Teknika Akademio en Bielsko-Biala, Estraro de Regiona Komerca kaj Industria Ĉambro en Bielsko-Biala.

La 8-an de julio en 2004 Malgorzata Handzlik renkontiĝis kun budapeŝtaj esperantistoj. La renkontiĝo okazis en la hungara Landa Fremdlingva Biblioteko, kie trovis lokon la fama Esperanto-Kolektaĵo Karlo Fajszi (40 mil bibliografiaj unuoj). Ĉeestis la vicprezidanto de HEA Aleksandro Jakab, Stefano Mészáros (Kultura E-Asocio), Emeriko Szabó (Presejo Saluton), Andreo Lukács (Medioprotekta Asocio Aero) kaj 6 membroj de la Budapeŝta Medicina E-Fakgrupo. Oni parolis pri la – ebla – estonta rolo de Esperanto en la Eŭropa Unio: Esperanto, kiel unu el la oficialaj lingvoj de EU kaj Esperanto, kiel la unua fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto en la bazaj lernejoj.

Eŭropa Parlamento[redakti | redakti fonton]

Handzlik estis unu el la polaj esperantistoj, kiuj estas Membroj de Eŭropa Parlamento, krom Bronisław Geremek kaj Ryszard Czarnecki. En eŭropaj balotoj 2004 ŝi ricevis en Silezio 30.030 voĉdonoj, en eŭropaj balotoj 2009 - 41.697 voĉdonoj. Ŝi ne plu apartenas al la Eŭropa Parlamento dum la periodo 2014/19.

En 2005, kiel la unua esperantista membro de la Eŭropa Parlamento Małgorzata Handzlik estis intervjuita de la brita televida kompanio BBC. La intervjuo okazis en la Eŭropa parlamento en Bruselo la 23-an de junio, kun interpreto inter Esperanto kaj la angla. Reprezentantoj de BBC mem petis, ke la intervjuo okazu en Esperanto. La intervjuo temis pri la lingva situacio en la oficialaj instancoj de la Eŭropa Unio. La 26-an de septembro 2004 ŝi aktive partoprenis kiel MEP en la E-Debato en Varsovio organizita de japana Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi kun helpo de Eduardo Kozyra.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Margareta Handzlik » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.