Małgorzata Tkacz-Janik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Małgorzata Tkacz-Janik
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1965 (1965-09-17) (58-jaraĝa)
en Zabrze
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Silezia Universitato en Katovico
Okupo
Okupo politikistoinstruisto
vdr

D-rino Małgorzata TKACZ-JANIK (naskiĝis la 17-an de septembro 1965 en Zabrze) estas pola sciencisto, feministo kaj politikisto de la partio Verduloj 2004, ekde aprilo 2010 ĝis decembro 2011 ĝia kunprezidanto (kun Dariusz Szwed).

Finstudis Silezian Universitaton. Doktoriĝis en 2000 pri enhavo de reklamoj. Nune ŝi estas universitata instruisto. Ŝi estis inicianto de la sileziaj Manifa-j (surstrata manifestacio por virinaj rajtoj, organizata ĉiu-jare ĉ. 8-a de marto).

Dum la lokaj balotoj kiuj okazis en Pollando la 21-an de novembro 2010 ŝi estis elektita kiel deputitino de la Konsilio de Silezia Provinco, ricevante 9100 voĉdonojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.