Maŝa Allen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maŝa Allen
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1992 (1992-08-25) (31-jaraĝa)
en Novoŝaĥtinsk
vdr

Maŝa ALLEN (angle Masha Allen, ruse Мария Николаевна Яшенкова; naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1992 en Novoŝaĥtinsk de Rostova provinco) estas viktimo de pedofilo. Ŝi ankaŭ estas konata sub anglaj kromnomoj «Disney World Girl» (knabino de la Disneja mondo), «Internet Girl» (Interreta knabino) kaj «Internet Porn Girl» (Interret-pornografia knabino). Pli ol 200 pornografiaj dosieroj, en kiuj Maŝa Allen estis filmita, cirkulis tra Interreto dum kelkaj jaroj.

Maŝa neniam vidis sian patron, kiu frue forlasis la familion; ŝia patrino estis alkoholulo kaj, ebria, provis mortigi sian 5-jaran filinon per kuir-tranĉilo. Post tiu okazo la infano estis sendita al infana domo, kie ŝi pasigis du jarojn. Patrino kelkfoje vizitis ŝin kaj promesis, ke baldaŭ la knabino povos reveni hejmen. Tamen Maŝa estis aligita al la grupo de infanoj, kiujn oni sendis al Usono por filiĝo.

En 1998 la akceptopatro de Maŝa iĝis Matthew Mancuso, 46-jara emerita inĝeniero. Baldaŭ post ŝia ekloĝo en Usono, Mancuso komencis seksperforti la infanon kaj igis ŝin pozi por pornografiaj fotoj. Tiujn fotojn li vendadis por publikigo en Interreto. Maŝa loĝis ĉe Mancuso dum 5 jaroj, ĝis kiam la viro estis arestita en 2003.

Maŝa tiam iĝis akceptita filino de virino, Faith Allen, kiu mem en sia infaneco estis viktimo de seksatenco; ili loĝas ĉe Atlanto.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

En Usono[redakti | redakti fonton]

Maŝa Allen elpaŝis la 6-an de januaro subtene al John Kerry, kiu proponis leĝoprojekton por pliseverigo de persekutoj kontraŭ uzantoj de infana pornografio. La leĝo estis neoficiale nomita "Leĝo de Maŝa" tiam.

En Rusio[redakti | redakti fonton]

La kazo de Maŝa kaj kelkaj aliaj similaj (pri perforto kontraŭ adoptitaj infanoj en Usono) vekis serion de skandaloj en Rusio, rezulte de kiu estis plistriktigitaj kondiĉoj de infanadoptado por eksterlandanoj. Interalie, la rusia flanko nun postulas kelkjaran raportadon pri la kondiĉoj, en kiuj la adoptitaj infanoj loĝas; antaŭe ne tiel strikte postulita afero, kiu absolute ne ekzistis en la kazo de Maŝa malgraŭ la promesoj pri tio flanke de Family Adoption Council, Inc. La situacio estas tamen mallaŭte kritikata de tiuj, kiuj konsideras, ke orfaj infanoj tamen havas ĝenerale bonajn vivnivelon kaj perspektivon post adopto al evoluintaj landoj de Okcidento; post la striktiĝo de la reguloj malpli da rusiaj infanoj trovas sian novan familion eksterlande.