Maŝtoc Hajrapet

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Masĥoc Hajrapet (armene: Մաշտոց Հայրապետ եկեղեցի ; ankaŭ "Malgranda") estas preĝejo situanta ene de la vilaĝo Garni, en la provinco Kotajko, Armenio. Ĝi estis konstruita en la 12-a jarcento en la loko kie antaŭe estis pagana sanktejo. Ŝtono ĉizita el ruĝa tofo troveblas en la enirejo sur malalta roka muro. Ĝi havas sur ĝi la dizajnon de birdo sidanta sur flora tigo kun la rozeto de eterneco sub sia vosto. La rozeto ankaŭ estas karakteriza pagana simbolo reprezentante la sunon aŭ la lunon, simbolo de la eterna ciklo de vivo, morto kaj renaskiĝo. Estas dirite ke pro tiu pagana simbolo, la ŝtono uzita havas ligon al la antaŭa sanktejo.

En la vilaĝo estas ankaŭ la fortikaĵ-komplekso Garni kun la templo Garni (de la 1-a jc), la preĝejo Sankta Dipatrino, preĝejo de la 4.a jc. en ruinoj, sanktejo Tuĥ Manuk, sanktejo Sankta Sarkis, kaj la sanktejo de la reĝino Katranide.