Maŭricia blukolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maŭricia blukolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Alectroenas
Specio: A. nitidissima
Alectroenas nitidissima
(Scopoli, 1786)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Maŭricia blukolombo (Alectroenas nitidissima[1]) estas formortinta specio de kolombo iam endemiisma ĉe Maŭricio. Ĝi ricevis ankaŭ nomon Nederlanda kolombo kiel alternativa nomo pro siaj koloroj: blanka, blua kaj ruĝa kio ŝajnis al Pierre Sonnerat kvazaŭ kiel la nederlanda flago[2]

Malfacila pristudo[redakti | redakti fonton]

Tre konata de la insulanoj, ĝi ne estis science pristudita. Plej parto de detaloj estas iamaniere apokrifaj, kiel la surgrunda kutimaro (malkiel siaj samgenranoj, kiuj estas tre arboremaj) kaj la sugesto, ke ili manĝis riverajn mitulojn; dum tio ne eblas pridiskuti, vere fruktoj tre verŝajne konsistigis la plej parton de la dieto (kvankam fruktodisponeblo en Maŭricio estis tre variebla laŭ la sezono). La enhavo de la kropo kaj la stomako de birdo enhavis 4 "nuksojn" aŭ semojn) de Calophyllum tacamahacaLabourdonnaisia calophylloides. El ununura kaptiva specimeno kiu survivis dum kelkaj monatoj en la bestorezervejo de Vilhelmo la 5-a, Princo de Orange en 1790, oni priskribis la voĉon: kolombeca kverado dumtage kaj serioj de 10-12 voĉeroj baf dumnokte. Oni konas nur tri specimenojn: la biologia tipo en la Muséum national d'Histoire naturelle (Nacia Muzeo de Natura Historio), en Parizo, dua verŝajne atingita iom antaŭ 1819 en la Royal Museum (Reĝa Muzeo), de Edinburgo kaj la tria, la lasta informita, en la Maŭricia Muzeo de Natura Historio, ĉe Port Louis. Estas kelkaj pentrajoxj de specimenoj, du bonkvalitaj skizoj el freŝe mortigita birdo farita de nederlanda maristo en 1603 kaj du pentraĵoj de kaptiva birdo, probable la individuo de 1790.

Eble surprize pro la riĉa fosilia informaro pri aliaj formortintaj maŭriciaj taksonoj, la unuaj ostoj de tiu ĉi specio estis nur malkaŝitaj en 2006 de ekspedicio de Maŭricia-Eŭropa Programo pri Pristudo de la Dodo. Aliflanke, tio povas indiki, ke la Maŭricia blukolombo loĝis nur densajn arbarojn, dum paleontologia priserĉado en Maŭricio limiĝis al marbordaj areoj kaj grotoj. La ostoj, malkovritaj en la kuŝejo de Mare aux Songes, aspektas kiel de birdo mortigita kaj alportita tien de rapida inundo aŭ simila katastrofo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temis pri iamaniere stranga kolombo kun malkombitaj blankaj plumoj en kapo kaj kolo, sed kun ruĝa nuda makulo ĉirkaŭ la okuloj kaj ĝis la flava beko. Ankaŭ la kruroj kaj vosto estis ruĝaj. La resto de la korpo (dorso, brusto kaj ventro) estis malhelege blua; vere ne en la sama ordo kiel en la nederlanda flago kaj multe pli malhela.

Formortigo[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas klaraj priskriboj de la Maŭricia blukolombo ĝis 1755, krom unu mallonga aludo de François Cauche en 1651 aŭ simila Alectroenas trovita en Maŭricio kaj Madagaskaro en 1640. En 1755, Joseph François Charpentier de Cossigny pli detale priskribis la birdon, notante ke ĝi iĝis jam rara ekde 1730aj jaroj. Li atribuis la malpliiĝon al malarbarigo kaj ĉasado farita de forfuĝintaj sklavoj; malkiel ĉe la Rozkolora turto, kiu survivis ĝis nuntempe, la Maŭricia blukolombo ne estis laŭsezoe venena aŭ nemanĝebla. En 1801 Jacques Gérard Milbert povis ankoraŭ trovi kelkajn por manĝi, sed li povis trovi ĝin nur en arbaroj de riveraj gorĝoj. La lasta specimeno, kaptita en 1826 en la arbaroj de la distrikto Savanne kaj tiu de 1832 informita de Julien Desjardins sugestas, ke en 1830, tiuj birdoj povis estis ankoraŭ trovataj en la restantaj makuloj de arbaro ĉirkaŭ la Mare aux Vacoas. Pri informo, ke kroma birdo estis mortigita ĉirkaŭ 1850 estas erara kaj oni povas konkludi, ke la Maŭricia blukolombo formortis en la 1830aj jaroj. Krom medidetruado kaj ĉasado, ankaŭ enmetitaj predantoj, ĉefe Krabmakako, estis probable respondecaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Scopoli, Giovanni Antonio (1786): [Priskribo de Alectroenas nitidissima] In: Deliciae florae faunae insubricae, seu Novae, etc. 2: 93. [en Latina]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alectroenas, latina vorto el greka alektros ("negeedza") kaj oenas ("sovaĝa kolombo"), ĉar la birdoj de tiu ĉi genro aspektas tre diference el aliaj kolomboj. Kaj nitidissima, latina vorto por "la plej bela", "la plej pura".
  2. Tiutempe la franca flago ne havis ankoraŭ tiujn tri kolorojn. Kiam Johann Friedrich Gmelin repriskribis la birdon per la nomo franciae ("la franca"), li aludis al la nuntempa franca flago kiu tiam ĵus komencis esti uzata la unuan fojon. Pierre Joseph Bonnaterre uzis denove la nomon batavica ("la nederlanda") ĉe sia repriskribo unu jaron poste.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]