Maŭricio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Maŭricio (Kebekio). Disambig.svg

Maŭricio kaj ĝia ekonomia influejo
Maŭricio en la Hinda Oceano oriente de Afriko

Maŭricio (angle: Mauritius) estas lando de insuloj en la Hinda Oceano.

Tie vivis iam la formortinta grandega nefluganta dido, kiu ne povis flugi kaj pereis, kiam homoj komencis vivi tie. La ĉefurbo estas Port-Luiso. La popolo konsistas ĉefe el homoj devenaj el Barato kaj Madagaskaro. Religioj estas pluraj, sed kunekzistas harmonie.

Enhavo

Geografio[redakti]

Maŭricio estas parto de la ekologia regiono Sejŝelaj kaj maskarenaj humidaj arbaroj.

Urboj de Maŭricio[redakti]

Ekstera politiko[redakti]

African, Caribbean and Pacific Group of States member nations map.svg Maŭricio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

La lingvoj de Maŭricio[redakti]

Gravaj lingvoj krom la angla kaj la franca estas:

La lingva situacio de la malgranda insulo estas tre kompleksa. La angla estas la oficiala lingvo de la parlamento, de la trafik-reguligo kaj de la lerneja administrado, sed nur 3 procentoj de la loĝantaro parolas ĝin. La franca lingvo estas la gepatra de la francoj-maŭricianoj. Ĝin ankaŭ uzas la amasinformiloj. 80 procentoj de la gazetoj estas en la franca. La maŭricia kreola lingvo estas la nacia lingvo, parolata de la plimulto de la maŭricianoj. Preskaŭ la tuta loĝantaro scipovas kaj uzas la kreolan por komuniki. La plej multaj vortoj de tiu lingvo havas francan originon, pli ol 150 devenas de la angla, pli ol 50 de barataj lingvoj kaj kelkaj vortoj el la malagasa kaj el la ĉina.

Egale al multaj kreolaj lingvoj sur franca bazo, ankaŭ la maŭricia ofte kunigas artikolon kaj vorton; ekzemple: "liver" (vintro) devenas de "l'hiver" kaj la origino de "dilo" (akvo) estas "de l'eau". Prononco de kelkaj konsonantoj iom diverĝas de la franca lingvo; ekz: en "dimanche" (dimanĉo) la fina sono "ŝ" fariĝas "s" kaj en "jambon" (ŝinko) la komenca sono "ĵ" fariĝas "z".

Esperanto-muziko en Maŭricio[redakti]

Gazetaro[redakti]

Vidu ankaŭ[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]