Maŭricio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Maŭricio (Kebekio). |
Maŭricio (angle: Mauritius, fr. "Maurice") estas lando de insuloj en la Hinda Oceano. La ĉefurbo estas Port-Luiso. La Respubliko Mauritius kunigas la insulojn Rodriges, ĉirkaŭ 560 km oriente kaj estas 104 km2 aree, la insuloj Agalega situantaj ĉirkaŭ 1,000 km norde de Maŭricio kaj Cargados Carajos je 430 km nordoriente de Maŭricio, ambaŭ kun totala terareo de 71.2 km2.[1][2]
Tie vivis iam la formortinta grandega nefluganta dido, kiu ne povis flugi kaj pereis, kiam homoj komencis vivi tie.
La popolo konsistas ĉefe el homoj devenaj el Barato kaj Madagaskaro. Religioj estas pluraj, sed kunekzistas harmonie.
Geografio
Maŭricio estas parto de la ekologia regiono Sejŝelaj kaj maskarenaj humidaj arbaroj.
Urboj de Maŭricio
- Port-Luiso: 155 000 loĝ.
- Vacoas-Phoenix: 107 600 loĝ.
- Beau Bassin-Rose Hill: 96 000 loĝ.
- Quatre Bornes: 81 700 loĝ.
- Curepipe: 81 600 loĝ.
- Quartier Militaire: 32 600 loĝ.
- Mahébourg: 15 700 loĝ.
- Bambous: 13 600 loĝ.
- Moka: 8 800 loĝ.
- Grand Baie
Ekstera politiko
Maŭricio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
La lingvoj de Maŭricio
Gravaj lingvoj krom la angla kaj la franca estas:
- Kreol Morisyen – maŭricia kreola lingvo, evoluinta el la franca
- Bhojpuri – la boĝpura lingvo, lingvo kiu devenas el Barato
- Tamila – la tamila lingvo, lingvo kiu devenas el Barato
- Urdua – la urdua lingvo, lingvo kiu devenas el Barato kaj Pakistano.
La lingva situacio de la malgranda insulo estas tre kompleksa. La angla estas la oficiala lingvo de la parlamento, de la trafik-reguligo kaj de la lerneja administrado, sed nur 3 procentoj de la loĝantaro parolas ĝin. La franca lingvo estas la gepatra de la franc-maŭricianoj. Ĝin ankaŭ uzas la amasinformiloj. 80 procentoj de la gazetoj estas en la franca. La maŭricia kreola lingvo estas la nacia lingvo, parolata de la plimulto de la maŭricianoj. Preskaŭ la tuta loĝantaro scipovas kaj uzas la kreolan por komuniki. La plej multaj vortoj de tiu lingvo havas francan originon, pli ol 150 devenas de la angla, pli ol 50 de barataj lingvoj kaj kelkaj vortoj el la malagasa kaj el la ĉina.
Egale al multaj kreolaj lingvoj sur franca bazo, ankaŭ la maŭricia ofte kunigas artikolon kaj vorton; ekzemple: "liver" (vintro) devenas de "l'hiver" kaj la origino de "dilo" (akvo) estas "de l'eau". Prononco de kelkaj konsonantoj iom diverĝas de la franca lingvo; ekz: en "dimanche" (dimanĉo) la fina sono "ŝ" fariĝas "s" kaj en "jambon" (ŝinko) la komenca sono "ĵ" fariĝas "z".
Esperanto-muziko en Maŭricio
- Mary-Jane Gaspard; stilo segao; kanto: Nur Amiko
- Negro Pou la Vi (Nigra por la vivo); stilo regeo; kanto: La Persisto
Gazetaro
Eksteraj ligiloj
- http://www.islandinfo.mu
- http://www.gov.mu (Registaro de Maŭricio)
- http://www.mauritius.net
- http://mbc.intnet.mu
- Retejo pri Kreol Morisyen
Notoj
- ↑ Ministry of Finance & Economic Development (2011). “Population and Vital Statistics – Republic of Mauritius, January – June 2011”. Alirita 15a de Novembro 2011..
- ↑ Geography − location. Government of mauritius. Alirita 4a de Januaro 2012.
Bildaro
-
Mapo de Maŭricio
-
Altoj super marnivelo
-
Emblemo de Maŭricio
|
|