Mastriĥto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maastricht /Mestreech
Bazaj informoj
provinco: Limburgo
geografia situo: 50°51’N; 5°41’E Mapo
areo: 60,06 km²
loĝantoj: 121 050 (01-01-2012)
loĝdenso: 2 140 loĝantoj/km²
horzono: GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)

Mastriĥto (Maastricht en la nederlanda, Maestricht apud Maastricht en la franca, Mestreech en la limburga lingvo) estas ĉefurbo de la nederlanda provinco Limburgo. Mastriĥto situas en la sudo de Limburgo kaj Mozo trafluas la urbon.

Historio

Vrijthof
Helpoort

Ofte oni pensas ke Mastriĥton fondis la romianoj, sed minimume 500 jarojn antaŭ ilia alveno en tiu ĉi loko jam loĝis keltoj. Tiuj sin establis ĉe travadejo je la rivero Mozo. La plej malnovaj objektoj tamen datiĝas de la ŝtonepoko; en 1980 kaj en 1990 oni trovis pruvilojn de tio.

Mastriĥto nomas sin same kiel Nimego) la plej malnova urbo de Nederlando. La nomo devenus de la latina Mosa Trajectum (aŭ Trajectum ad Mosam); travadejo / pasejo ĉe la Mozo. Komence ĝi konsistis el Mastriĥto je la okcidenta kaj Wyck je la orienta riverbordoj, konektite per ponto. Kiam tiu ĉi ponto disfalis, ĝi en la 13a jarcento estis anstataŭata de la ponto de Sankta Servaso. Jam delonge Wijk estas urboparto de Mastriĥto je la sama loko.

Mastriĥto iam estis havenurbo, poste iĝis episkopejo, pilgrimejo, komerca urbo, fortreso, industria kaj universitata urbo.

La episkopa trono de Sankta Servaso en la 8a jarcento estis translokita al Lieĝo. En la daŭro de la Mezepoko Mastriĥton ekregis la Duko de Brabanto kaj la Princo-Episkopo de Lieĝo. Tiu ĉi regado daŭris ĝis la konkero de la francoj en 1794.

En 1579 Mastriĥto, post kiam ĝi post la Pacigo de Gento elektis la flankon de la rezisto, estis konkerita de la armeo de la duko de Parma. En tiu ĉi sieĝo mortis pli ol 8.000 enloĝantoj urbaj.

Je sia militiro laŭ la Mozo la princo Frederiko Henriko de Oranĝo konkeris en 1632 la urbojn Venlo, Roermond kaj Mastriĥto. La hispanoj kelkajn jarojn poste rekonkeris Venlo kaj Roermond, sed Mastriĥto ĝis 1794 restis parto de la Respubliko de de la Sep Unuiĝintaj Nederlandoj.

En 1673 Mastriĥto estis sieĝita, bombita kaj konkerita de la franca reĝo Ludoviko la 14a. Kuratakante la urbomuron mortis musketero Charles de Batz de Castelmore (pli bone konata kiel d'Artagnan). Statuo de d'Artagnan nuntempe admireblas en la parko Aldenhof. Dum la Paco de Nijmegen estis decidita ke Mastriĥto estu ree regita de la nederlandanoj. Inter 1632 kaj 1794 Mastriĥto estis parto de la "Ŝtato Limburgo".

Komence de la 19a jarcento Mastriĥto evoluis ĝis unu el la plej prominentaj industriaj urboj de Nederlando. Post la belga ribelo de 1830 Mastriĥto kiel sola limburga loko fideladis je Vilhelmo la 1a. Tion kaŭzis garnizona kolonelo Dibbets, kiu kontrolregis la tuton. Je la Traktato de Londono en 1832 Belgio cedis orientan Limburgon al Nederlando. Ĉar Nederlando nur en 1839 subskribis tiun traktaton, Mastriĥto inter 1830 kaj 1839 estis izolita.

En la periodo de la belga ribelo Mastriĥto kune kun Bruselo estis la plej francigita urbo norde de la lingva limo. La limburga lingvo kiun oni parolas en Mastriĥto daŭre konas kelkajn leksikonajn influojn (ekz. "peer"=patro, "meer"=patrino). Ĝis la 30-aj jaroj de la 20a jarcento ekzistadis franclingva gazeto en Mastriĥto.

Ĉar en la sepdekaj jaroj de la 20a jarcento Limburgo estis postrestinta teritorio ene de Nederlando, oni decidis ke Mastriĥto havu propran universitaton: la Reĝa Universitato de Limburgo (intertempe nomiĝas Universitato Mastriĥto)

En 1992 reprezentantoj de la 12 eŭropaj landoj en Mastriĥto subskribis la Traktaton de Mastriĥto. Tie formiĝis bazo por la enkonduko de la Eŭro.

En marto 2004 urbestro Leers sciigis voli esplori la eblecon de Thalys-rapidtrajna konekto inter Mastriĥto kaj Lieĝo. En la nuna situacio nur halta trajno ligas la du Eŭregionojn.

Vidindaĵoj

  • Vrijthof kun la baziliko de Sankta Servaso kaj Sankta Johano
  • Vendoplaco kun urbodomo de Pieter Post
  • Helpoort kaj urba muro kun kelkaj mezepokaj muraj turoj
  • La Hoge Fronten, ankaŭ nomitaj Linio de Dumoulin. 17a/18a jarcentaj fortikaĵoj kun diversaj bastionoj por protekti la remparojn.
  • Bonbonnière (iama urba teatrejo)
  • ponto de Sankta Servaso

Mastriĥto kaj Esperanto

En Mastriĥto aktivas la belga-germana-nederlanda asocio Senlime.

En Mastrihxto estas E-domo: LOKAJ INFORMEJOJ / INFORMANTOJ PRI ESPERANTO [1].

Ŝablono:Projekto

Eksteraj ligiloj

la historia urbocentro

Ŝablono:Komunumoj de Limburgo (Nederlando)