Mabel Wagnalls

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mabel Wagnalls Jones (naskiĝis verŝajne en 1871 - mortis en marto 1946) estis usona pianistino kaj verkistino en Lithopolis, Ohio, kie nun staras The Wagnalls Memorial kun biblioteko, muzeo, teatro, lernejo. Ŝi estis sola infano de Anna kaj Adam Wagnalls, kiuj kunfondis kun ŝi la Wagnalls-memorejon en 1925. Ŝi estis ankaŭ sukcesa verkistino de naŭ libroj kaj postlasis riĉan kolekton de leteroj kun O‘Henry. La nomon „Jones“ ŝi ricevis de sia edzo Robert Jones. En Esperantujo ŝi estas konata dank‘ al tri tradukoj el ŝia verkaro fare de Saxton Payson, nome muzika rakonto Miserere, rakonto pri Madame la Pompadour Palaco de danĝero kaj La Rozujo ĉiumiljara.

Verkoj

  • The palace of danger : a story of La Pompadour (Palaco de Danĝero: rakonto de Madame la Pompadour)
  • Miserère : a musical story (Miserere, la muzika rakonto)
  • The rose-bush of a thousand years
  • The light in the valley; being the story of Anna Willis
  • Stars of the opera; a description of operas & a series of personal interviews with Marcella Sembrich, Emma Eames, Emma Calve, Lillian Nordica, Lilli Lehmann, Geraldine Farrar & Nellie Melba
  • Opera and its stars; a description of the music and stories of the enduring operas, and a series of interviews with the world's famous sopranos

Opera and its stars; a description of the music and stories of the enduring operas

En Esperanto aperis

  • Palaco de danĝero
  • Miserére - muzika rakonto
  • La rozujo ĉiumiljara

Eksteraj ligiloj