Macbeth (Strauss)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Macbeth (op. 23, TrV 163) estas la unua simfonia poemo de Richard Strauss, kiun li komponis ekde 1886 ĝis 1888. Ekzistas tri versioj de la verko.

Instrumentado[redakti | redakti fonton]

La instrumentaro konsistas el 3 flutoj (la tria voĉo estas okupata per duobliga fluteto), 2 hobojoj, angla korno, 2 klarnetoj, basklarneto, 2 fagotoj, kontrafagoto, 4 kornoj, 3 trumpetoj, bastrumpeto, 3 trombonoj, tubjo, timbaloj, bastamburo, tambureto, cimbalo, tamtamo kaj arĉinstrumentoj.

Movimentoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj partoj flue transiras de unu al la alia.

  • Allegro, un poco maestoso.
  • Belebend.
  • Furioso.
  • Presto.
  • Moderato maestoso.
  • Allegro, un poco maestoso.
  • Molto agitato.
  • Allegro, un poco maestoso.