Maccastorna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maccastorna
Maccastorna
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio
Provinco LO Lodi
Geografia situo 45° 10′ N, 9° 41′ O (mapo)45.1666666666679.6833333333333Koordinatoj: 45° 10′ N, 9° 41′ O (mapo)
Alto super marnivelo 45 m [+]
Areo 5 km²
Loĝantaro 59 (2023)
Loĝdenso 10 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Crotta d'Adda (CR), Meleti kaj Castelnuovo Bocca d'Adda
Patrono Sankta Georgo
Festa tago 23-a de aprilo
Nomo de loĝantoj maccastornesi
Poŝtkodo 26943
Imposta kodo E777
Kodo laŭ ISTAT 098033
Telefona prefikso 0377
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Maccastorna estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la provinco Lodi de la regiono Lombardio. Kun siaj 59 loĝantoj (fine de 2023) ĝi estas unu el la plej malgrandaj komunumoj de Italio. Najbaras la komunumoj Crotta d'Adda (CR), Meleti kaj Castelnuovo Bocca d'Adda. Kristana patrono estas la sankta Georgo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sur la teritorio de la komunumo troviĝas urbodomo, malgranda restoracio, bela preĝejo dediĉita al Sankta Georgo antaŭ kiu estas la placo Paŭlo la 6-a kun malgranda ĝardeno.

La kastelo, privata, devenas de la 13-a14-a jarcento.

Fine de la 1980-aj jaroj konstruiĝis ponto super la rivero Adda, kiu ligas Maccastorna-n al Crotta d'Adda, kaj do la provincon de Lodi al tiu de Cremona.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Maccastorna baziĝas tute je agrikulturo: maizo, bredado por viando kaj lakto. Ekzistas du societoj por bredi fazanojn kaj porkojn.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]