Macondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Macondo [maKONdo] estas fikcia vilaĝo kie okazas la agado de la romano Cien años de soledad de la kolombia verkisto, Nobel de literaturo, Gabriel García Márquez. Ankaŭ aliaj romanoj de la sama verkisto disvolvigas agadon kiuj okazas en Macondo, aŭ en ili oni mencias tiun violaĝon. Ĉefe en Cent jaroj da soleco la vilaĝoj iĝas mikrokosmo kie okazas ĉio: ekfondo, loĝado, kresko, industrio, inventoj, sociaj problemoj, strikoj, subpremado, enlandaj militoj, naturaj katastrofoj kaj eĉ la fina detrua uragano, same kiel en la Biblio fakte. Pro tio Makondo iĝas konata litertura koncepto kiu transiras al aliaj kulturaj kuntekstoj kiaj parodioj, muziko, pentrarto ktp.

La propra Gabriel García Márquez en sia membiografio "Vivir para contarla" (2002) indikas, ke "Macondo" estas la nomo de bieno (plej verŝajne rilata al iu plantonomo) bananplanteja proksima al Aracataca kiu atentigis lin eble dum fervoja veturado kaj maturece li komprenis, ke temas pri ties sonoreco poezia.[1]

En 2004, pro surloka iniciato, oni proponis renomigi Aracataca, naskurbo de Gabriel García Márquez, kiel Macondo cele reaktivigi la ekonomion de tiu vilaĝo. Tamen la okazanta referendumo en Aracataca montris malmultan intereson pri la afero ĉe la loĝantaro kaj tio ne estis aprobita.

Notoj

  1. Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ: Vivir para contarla. Bogotá: Norma (primera edición), 2002; ISBN 978-958-04-7016-2.