Macuri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jidai Macuri

Macuri (japane: 祭り, aŭ 祭) estas japana festivalo rilata al ŝintoismo. Ili okazas en ĉiuj regionoj de Japanio, ĉefe dumsomere. Ili estas popolaj festivaloj, kiuj ebligas al la japanoj kuniĝi kun amikoj por gustumi specialaĵojn kaj spekti artfajraĵojn kaj revivigi la lokan folkloron..

Macuri estas ankaŭ religia procesio dediĉita al dioj grandaj, kiel ekzemple Amaterasu (sundiino en ŝintoismo) aŭ lokaj.

Kelkaj macuri

  • Kurama-no-hi macuri (鞍馬の火祭) en Kurama (Kansajo), en oktobro: unu el la plej strangaj festivaloj de la regiono: la loĝantoj de Kurama trairas la vilaĝon portante torĉojn ĝis 5 metrojn altaj.
  • Danĝiri macuri (だんじり祭 aŭ 楽車祭) en Kiŝivada (Kansajo), en septembro. Lignaj ĉaroj plurajn tunojn pezaj kaj fajne skulptitaj estas tirataj je alta rapido de cento da homoj tra la urbo. La afero estas tre impresa - kaj danĝera! - en stratkurbiĝoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj