Mad Max Beyond Thunderdome (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mad Max Beyond Thunderdome (Mad Max Preter Tondrosfero) estas aŭstralia filmo de George Miller kaj George Ogilvie, aperinta en 1985. Ĝi estas la tria filmo en "Mad Max" sagao.

Rakonto

Atoma milito neniigis la mortantan socion, homoj organiziĝas en tribojn, kiuj luktas por sia pluekzisto. Dum li traveturas la dezerton en sia ĉaro tirita de kameloj, Max estas agresita kaj prirabita. Postsekvante la rabistojn, li alvenas en urbon, Bartertown, t.e. «urbo de interŝanĝoj». Tiu ĉi urbo, dediĉita al komerco kaj regata de Onjo Entity, kiu organizas komencon de civilizacio, anstataŭigante ŝtelon per interŝanĝo. En tiu urbo, inter-personaj konfliktoj kaj kvereloj estas solvataj de mort-duelo en areno, la Tondrosfero, por malebligi venĝojn, tribajn luktojn kaj vendetojn, kiuj kondukus al la disfalo de tiu socia embrio. La socio estas regata de facilaj reguloj redaktitaj de Onjo Entity en formo de frapfrazoj: «du homoj eniras, unu homo eliras», por mort-dueloj en la Tondrosfero, kaj ankaŭ: «rompu la kontrakton, alfrontu la radon», la puno estas hazarde elektita de parodio de loterio.

La urbo estas energie provizita de metano, produktita de fekaĵoj de porkoj, breditaj sub la urbo. La bredado kaj la metan-fabriko estas mastrumataj de Master Blaster («Mastro Bombo»), paro formita de debila grandegulo Blaster kaj inteligenta malgrandegulo Master, sidanta sur liaj ŝultroj. Kiam okazas konflikto kun Onjo Entity, Master dekretas embargon kaj malŝaltas la energi-provizon de Bartertown.

Alveninte en la urbon, Max malkovras, ke la renaskiĝon de civilizacio akompanas tiu de politikaj intrigoj. Ĉu ekzistas estonteco preter Tondrosfero, t.e. preter Bartertown? Cetere kaj ĉefe, ĉu oni rekreu socion similan al tiu kiu fiaskis?

Teĥnikaĵoj

Rolularo

Tina Turner en 1985

Eksteraj ligiloj