Madagaskaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Madagaskaro
Repoblikan'i Madagasikara
République de Madagascar

Flago de Madagaskaro

Blazono de Madagaskaro

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Ry Tanindrazanay malala ô
(Ho nia amata pralando)
Nacia devizo: Tanindrazana, Fahafahana, Fandrosoana (malagase), Patrie, liberté, progrès (france)
(Pralando, libereco, progreso)
Lokigo
suverena ŝtatoinsula landolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Antananarivo
Oficiala(j) lingvo(j) malagasa lingvo, franca lingvo
Uzata(j) lingvo(j) malagasa, franca
Plej ofta(j) religio(j) (mankas informo)
Areo 587.041 (45-a) km²
- % de akvo 0,13 %
Loĝantaro 19.448.815 (2007, takso) (2017)
Loĝdenso 26,4 loĝ./km²
Loĝantoj malagasoj
Horzono +3
Interreta domajno mg
Landokodo MG
Telefona kodo +261
Plej alta punkto Maromokotro
Plej malalta punkto Hinda Oceano
Politiko
Politika sistemo Federacia respubliko
Ŝtatestro Prezidanto Andry Rajoelina
Ĉefministro Christian Ntsay
Nacia tago 14-a de julio
Sendependiĝo 26-a de junio 1960 (el Francio)
Ekonomio
Valuto malagasa ariaro (MGA)
Esperanto-movado
Landa E-asocio (mankas informo)

AkvejoHinda oceano

Koordinatoj20° 0′ S, 47° 0′ O (mapo)-2047
- koordinatoj20° 0′ S, 47° 0′ O (mapo)-2047Koordinatoj: 20° 0′ S, 47° 0′ O (mapo) [+]
Plej alta punktoMaromokotro [+]
Plej malalta punktoHinda Oceano [+]
Areo587 295 km² (58 729 500 ha) [+]
Loĝantaro25 570 895 [+] (2017)
HorzonoUTC+03:00, Indian/Antananarivo [+]

Madagaskaro (Madagaskaro)
Madagaskaro (Madagaskaro)
DEC
Map
Madagaskaro

Vikimedia Komunejo:  Madagascar [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Madagaskaro, oficiale Madagaskara Respubliko, nomata ankaŭ Malagasio, estas insula ŝtato lokita en la okcidenta parto de la Hinda Oceano. La insulon apartigas el la sudorienta bordo de Afriko la 400-kilometrojn larĝa Mozambika Kanalo; sed iam ne ekzistis tiu kanalo, kaj la insulo estis parto de la suda kontinento Gondvano. Poste ĝi disiĝis, kaj la apartiĝo daŭras milionojn da jaroj. Pro tio kaj bestaro kaj vegetalaro enhavas multajn endemiismojn, kiel la lemuroj. La insulo estas la plej granda en Afriko kaj la kvina plej granda en la mondo. La ĉefurbo de Madagaskaro estas Antananarivo.

Dum la plej granda parto de la 19-a jarcento, la insulo estis administrita de la madagaskara reĝlando, kiun sekve abolicis la francaj koloniistoj. En 1960, Madagaskaro refariĝis sendependa, sed restas ĝis hodiaŭ forte influita de Francio, kaj politike kaj ekonomie.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

La malagasa lingvo devenas de Indonezio. Ĝi pli precize apartenas al branĉo de la aŭstroneziaj lingvoj. La aliaj lingvoj de tiu grupo estas parolataj sude de Borneo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Geografio de Madagaskaro kaj Listo de urboj de Madagaskaro.
Mapo de Madagaskaro. Nosy signifas "insulo" en la malagasa lingvo.

Madagaskaro havas areon de 587.000 km², tio estas amplekso komparebla al tiu de Kenjo. Ĝi estas la kvara plej granda insulo en la mondo, post Gronlando, Novgvineo kaj Borneo. La insulo troviĝas en Hinda oceano, kaj estas trairata de la Tropiko de Kaprikorno. Ĝi ĝuas tre strategian situon, kaj situas ĉe Mozambika Kanalo, proksime al la sudorienta bordo de Afriko.

Nur 5% de la madagaskara teritorio estas uzata por agrikulturo. Grava problemo estas la progresa forigo de forstoj, tiel ke tiu fenomeno minacas la insulan ekologian medion : la rapida kresko de la loĝantaro estas la ĉefa kialo de la malapero de forstoj. Tio kaŭzas plian erozion de la malmultaj kultiveblaj terenoj kaj la sekiĝon de la akvaj fontoj. Akvo estas pli kaj pli poluciita de nekontrolitaj reĵetitaj ruboj, kaj ekzistas do risko de malsano (precipe ĥolero) en la plej multhomaj areoj.

Tiu giganta insulo entenas multajn belegajn pejzaĝojn, kiuj iasence havas la aspekton de paradizo forsavita el diluvo. Ankaŭ vivas en la insulo mirinde variaj bestoj. Madagaskaro estas rigardebla kiel insulo-kontinento, ĉar ĝi konsistigas apartan, senkomparan medion.

Ekzistas du sezonoj : la varma, pluvema sezono daŭras ekde novembro ĝis aprilo. Milda, seka sezono ekas en majo kaj finas en oktobro. La plej fortaj kaj oftaj ventoj estas sudorientaj, kaj la insulo de tempo al tempo spertas ciklonojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Historio de Madagaskaro kaj Madagaskara reĝlando.
La reĝo Radama la 1-a de Madagaskaro

La unua homa setliĝo datiĝas eble de la 4-a jarcento aŭ malmulte antaŭe, ĉar ne estas pruvoj de antaŭa homa ĉeesto ekzemple ĉirkaŭ la 1-a jarcento. La prauloj de la nunaj insulanoj alvenis ekde la insularo kie nuntempe estas Indonezio, kaj pro tio la lokanoj havas aziajn trajtojn, tipajn kutimojn de la sudoriento de Azio kaj lingvon de la branĉaro malazia-polinezia. Kun ili alvenis ankaŭ iliaj hejmaj bestoj, inter kiuj elstaras la zebuo, kaj post iom da tempo post ilia alveno estingiĝis multaj endemismaj bestoj de la insulo, kiel la Giganta lemuro, la Orikteropo de Madagaskaro kaj Pigmea hipopotamo simila al tiu kiu troviĝas nun en okcidenta Afriko. Ankaŭ la arboj kaj vegetaloj suferis kaj nuntempe la insulo estas tro eroziita kaj konservas nur 20% de la originala vegetala kovrilo.

Poste okazis migradoj de bantuoj ekde la kontinento kiuj miksiĝis kun la loka loĝantaro, ĉefe en la orienta parto de la insulo. Komence de la Mezepoko alvenis la unuaj komercistoj persaj kaj ĝis la jaro 1000, la araboj. Frukto de tiu ĉeesto estas la fakto, ke en la norda parto de la insulo oni pleje praktikas nune la religion de Islamo.

Dum la 15-a jarcento kaj la 16-a jarcento, Portugalio, Britio kaj Francio klopodis instaliĝi en la marbordo, sed ili estis forpelitaj de la indiĝenoj, kiuj fine de la 17-a jarcento unuiĝis sub la reĝlando Merina, sur bazo en la centra altebenaĵo. Fine, la francoj sukcesis konstrui komercajn bazojn en la malgasiaj marbordoj, foje perforte, foje per diplomatiaj klopodoj, fine de la 18-a jarcento. Hungaro Moric Benjovski ricevis mandaton de Parizo por helpi la koloniigon. Li iĝis guberniestro, sed li strebis por la indiĝenoj, kiuj rigardis lin reĝo. En 1786 li mortis dum batalo kontraŭ la francoj en Maroantsetra.

Dum la Napoleonaj militoj, la reĝo Radama la 1-a de Merina flankeniris kun la britoj, kiuj pligrandigis siajn influojn en la insulo kontraŭ la francoj kaj trejnigis indiĝenojn per modernaj armiloj. Tamen post la morto de Radama la 1-a en 1828 oni persekutis la britojn, inkludante la misiistojn. Dum la reĝado de Radama la 2-a (18611863) oni enmetis serion de modernigaj reformoj kaj Madagaskaro malfermiĝis al la kontakto kun francoj kaj britoj, kio kaŭzis ke la sektoroj plej konservativaj mortigis la reĝon kaj retroirigis la reformojn. Francio alproprigis la tutan insulon al si en 1895 post venki la reĝinon Ranavalona la 3-a. Tiu ekziliĝis post unu jaro, samtempe kiam oni kreis militistan francan regadon kaj Madagaskaro iĝis franca kolonio.

Afiŝo fare de H. Galli pri la franca milito en Madagaskaro.

Jam en 1916 la francoj suferis problemojn pro la sekretaj naciistaj organizoj, sed sukcesis rehavi la povon.

La plano Madagaskaro estis propono de la nazia germana registaro por perforte relokigi la judan loĝantaron de Eŭropo en la insulo Madagaskaro. Franz Rademacher, estro de la Jud-Departemento de la germana Ministerio de Eksteraj Aferoj, proponis la ideon en Junio 1940, jam antaŭ la falo de Francio. La propono postulis la redonon de la kontrolo de Madagaskaro, tiam franca kolonio, al Germanio kiel parto de la baldaŭa pactraktado. Oni prokrastis la planon post la nazioj estis venkitaj en la Batalo de Anglio en Septembro 1940, kaj oni arkivigis ĝin definitive en 1942 pro la iniciato de la Fina Solvo, nome la sistema politiko de genocido de judoj, al kiu oni tendencis en la Nazia Germanio.

Francio perdis la kontrolon de la insulo nur dum 1942, kiam la britoj okupis ĝin pro timo, ke Japanio alproprigas Madagaskaron. En 1943 ĝi estis redonita al la libera Francio, kaj en 1946 ĉesis esti kolonio kaj iĝis transmara franca teritorio. Tio ne malhelpis, ke sekvajare eksplodis ribelo kiu devigis Francion kunvoki balotadon en la insulo, kie venkis la malradikalaj sendependuloj. En 1960 Madagaskaro sendependiĝis entute disde Francio kaj oni fondis respublikon sub la regado de Philibert Tsiranana, estro de la Socidemokrata Partio.

En 1975 okazis militista puĉo kiu donis la regadon al ŝipkapitano Didier Ratsiraka, kiu dure regis ĝis kiam en 1992 popola premo devigis lin elekti registaron por transiri al la demokratio. Ratsiraka malvenkis en la prezidenta balotado de 1993 antaŭ Albert Zafy, sed vemkis en la porleĝa balotado kiuj okazis samtempe. La kvereloj inter la anoj de Ratsiraka kaj la registaro de Zafy kaŭzis la forigon de tiu farita de la parlamento en 1996, kiam estis anstataŭita de Norbert Ratsirahonana. Tiu estis proksima kunlaboranto de Zafy kiu regis enombre ĝis 1997, en kies balotado Ratsiraka rehavis la povon.

Didier Ratsiraka pluhavis la povon ĝis la prezidentaj balotadoj de decembro de 2001, kiam la rivalo, tiama urbestro de Antananarivo Marc Ravalomanana venkis eĉ super la klopodoj de la registaro fiŝanĝi la rezulton.

Preskaŭ okazis intercivitana milito en 2002 kiam kaj la armeo kaj la socio de Madagaskaro disiĝis en du partojn kun la ĉefurbo Antananarivo regata de Ravalomanana, dum Ratsiraka estris alian registaron en la marborda urbo Toamasina. La internacia komunumo helpis la elektitan registaron de Ravalomanana kiu estis agnoskita en junio de 2002 de kelkaj landoj kiel Usono, Svisio kaj Norvegio. Aliaj eŭropaj landoj atendis ĝis kiam Francio finfine akceptis la elektitan prezidenton. Ratsiraka finfine forfuĝis el la lando al Francio.

Dum januaro de 2009 okazis protestoj kontraŭ Ravalomanana kiuj akriĝis kiam tiu ĉi fermis la radi- kaj televid-elsendejojn de Andry Rajoelina urbestro de Antananarivo, kiu estras krome la tutlandan protestadon kontraŭ Ravalomanana. Dum tiuj konfliktoj almenaŭ mortis 56 homoj. Ĝis 40.000 manifestaciantoj petis la demision de Ravalomanana. Ĉio iĝis la plej akra krizo en la lando dum la lastaj jaroj kaj malplibonigis la bildon de la lando en la ekstero. [1]

Politiko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Politiko de Madagaskaro.
Marc Ravalomanana, prezidento de Madagaskaro.

En marto 1998, la madagaskaraj voĉdonantoj aprobis reformitan konstitucion. La ĉefaj institucioj de la Madagaskara Respubliko estas prezidento, parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato), ĉefministro estrante registaron, kaj sendependa justico. La prezidento estas elektita de ĉiuj civitanoj por kvinjara, dufoje renovebla mandato. La lasta voĉdonado okazis la 3-an de decembro 2006, kaj Marc Ravalomanana estis elektita kiel la nova prezidento.

La Nacia Asembleo de Madagaskaro entenas 160 deputitojn, rekte elektitaj por kvinjaraj mandatoj. En la Senato troviĝas 90 senatanoj, el kiuj du trionoj estas elektitaj de lokaj asembleoj. La lasta triono estas nomumita de la prezidento. Ĉiuj havas sesjarajn mandatojn. La ĉefministro kaj la konsilio de la ministroj okupiĝas pri la ĉiutaga administrado de la registaro. La prezidento nomumas la ĉefministron.

La ĉefministro kaj la membroj de la parlamento iniciatas leĝojn, dum la registaro ekzekutas ilin. La prezidento rajtas disigi la Nacian Asembleon. La Nacia Asembleo povas kompense cenzuri la registaron, kiu do tiukaze emus ŝanĝi sian decidon. Ekzistas konstitucia kortumo, kiu ekzamenas la novajn leĝojn kaj kontrolas, ke ili ne kontraŭdiru la konstitucion de la lando.

La konstitucio estas favora al la aŭtonomiĝo de la ses provincoj.

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Madagaskaro apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Provincoj kaj regionoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Provincoj de Madagaskaro kaj Regionoj de Madagaskaro.

Madagaskaro estas dividata en ses aŭtonomaj provincoj (faritany mizakatena) kaj 22 regionoj. La regionoj entute estas subdividataj en 116 distriktoj, 1.548 komunumoj kaj 16.969 fokontany. La plej grandaj urboj havas specialan staton de commune urbaine kaj estas en sama nivelo de la distriktoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Madagaskaro estas populara turisma allogaĵo por eksterlandanoj kaj ankaŭ allogas investistojn en la sektoroj de la minado kaj kuŝejoj de nafto, kiujn kontrolas la eksterlandaj entreprenoj Total franca kaj Rio Tinto brita. La valuto de Madagaskaro estas la ariaro.

Naturo[redakti | redakti fonton]

lemuroj estas unu el specioj vivantaj sole en Madagaskaro

Pro la izolateco kie vivis la insulo dum multaj jarmiloj, la evoluo de la kaj vegetalaj kaj bestaj specioj estas tute partikulara kaj eksterordinara. Nur ĉirkaŭ la 4-a jarcento je la alveno al la insulo de la homo kun la zebuo ekŝanĝis kaj la flaŭro kaj la faŭno. Ĉiukaze ankoraŭ estas tre rimarkinda la multnombro de endemismoj en Madagaskaro. Ties faŭno aspektas kvazaŭ ekstertera. La 80% de la malagasa bestaro estas maleble trovataj aliloke. La duono de la specioj de kameleonoj kaj la tuta tutmonda lemuraro estas tie: indriedoj, kameleono parsoni, ruĝbrusta lemuro, ringvosta lemuro, drongoj, kaprimulgedoj.

Biogeografie la insulo apartenas al Madagaskara ekoprovinco de la Afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF)[2]. Fitogeografie, Madagaskaro estas laŭ surfaco la ĉefa parto de la Madagaskara Regiono, kiu situas en la Paleotropika Regno.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Valiho (malagase valiha) estas tuba citro. Ĝi estas tradicia muzikilo en Madagaskaro, kie oni konsideras ĝin "la nacia instrumento".

Kabary[redakti | redakti fonton]

Kabary estas tre stiligita parolformo kiu formis gravan parton de madagaskara kulturo dum jarcentoj. Tiu kiu parolas kabary estas konata kiel mpikabary. Kapablo en ĉi tiu formo de ceremonia publika parolado - en kiu proverboj (ohabolana) ludas privilegian rolon - estas tre estimata kaj tiu kiu montras sin esti tompon'ny kabary (majstro de kabary) ĝuas pli altan nivelon de respekto kaj eĉ de aŭtoritato.

Monda nemateria kultura heredaĵo[redakti | redakti fonton]

UNESKO decidis enskribi kabary malagasy (=malagasan prelegon) en sian reprezentan liston de nemateriaj kulturaj heredaĵoj. La ceremonio per viziokonferenco estis estrita de la komitatestro Punchi Nilame Meegaswatte. Malagasio estis reprezentita de sia ministrino pri kulturo. Tiel Kabary akiris nun honorindan lokon rilate la malagasan kulturon[3].

Kabary formas integritan parton de multaj gravaj sociaj ceremonioj, inkluzive de geedziĝo, famadihana, cirkumcido kaj entombigo. Elektante uzi la kabaran parolstilon, parolanto povas igi ajnan situacion pli formala kaj ceremonia, kiel ekzemple tio povas okazi dum esprimado de kondolenco, danko, formale traktado de renkontiĝo aŭ donante politikan alparolon. Ĝis hodiaŭ, lerteco en kabary povas ludi decidan rolon en la sukceso de la kariero de madagaskara politikisto.

La uzo de nerekta lingvo kiel ekzemple proverboj estas rigardata kiel la pli malfacila, plenkreska parolmaniero, montrante kapablon, dum rekta kritiko, malakreco, malama parolado aŭ io ajn kiu kaŭzas perdon de vizaĝo al la spektantaro aŭ rivala parolanto estas cenzuritaj kaj malestimita kiel manko de lerteco. Kabary estas ĝenerale la posedaĵo de viroj kaj ne de virinoj, ĉar oni atendas de virinoj ke ili parolu en pli rekta maniero - inkluzive de la esprimo de kolero kiu povas kaŭzi perdon de vizaĝo al la parolanto - dum oni atendas de viroj ke ili konservu vizaĝon prenante la tempon por elekti siajn vortojn zorge kiam ili parolas al aliaj. Tamen, kelkaj virinoj povas escepte okupiĝi pri kabary (ekzemple, ĉiuj reĝinoj), kvankam viroj reprezentas la vastan plimulton de mpikabary[4].

Religio[redakti | redakti fonton]

Eklezio de Jesuo Kristo en Madagaskaro

Ekzistas antikva kulturo de eltombigo[5].

Esperanto en Madagaskaro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Madagaskaro.

Kanto en Esperanto (Madagaskaro) invitas viziti la landon. (ref?)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. El País, Las protestas contra el Gobierno causan 56 víctimas, (La protestoj kontraŭ la registaro kaŭzas 56 viktimojn), 29 januaro 2009, p. 7.
  2. (germana) Burga, Conradin Adolf, Silvio Zanola (eldonistoj), Madagaskaro - grava punkto de biodiverseco, ekskursa raporto kaj mallonga landokono 2007, 201 paĝoj, vicaj skribaĵoj pri fizika geografio, grundokono kaj biogeografio volumo 55 de universitato Zuriĥo, Svisujo, en germana lingvo - ISBN 33 85543251 1 (vendebla en librejoj, aŭ mendu: info @ geo.uzh.ch) (hot spot der Biodiversität, Exkursionsbericht und kurze Landeskunde Schriftenreihe Physische Geographie Bodenkunde und Biographie 55 ISBN 33 85543251 1 (Eble estas taŭga libro pro mez-lernejoj en Madagaskaro pri landokono.)
  3. (eo) UNESKO rekonas nian kabary, La Granda Insulo, p. 3, n-ro 10, 2021
  4. (en) Keenan, E. (1998). "Norm-makers, norm-breakers: Uses of speech by men and women in a Malagasy community." En The Matrix of Language: Contemporary linguistic anthropology. Boulder, CO: Westview Press. paĝoj 99–115
  5. Malagasio : Eltombigo (antikvaj kutimoj), Monato, 1986/02, p. 24).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]