Madejra palumbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Madejra palumbo
[[Dosiero:]]
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Madejra palumbo 'Columba palumbus maderensis'
Victor Ritter von Tschusi zu Schmidhoffen 1904
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Madejra palumbo (Columba palumbus maderensis) estis endemika subspecio de la Palumbo (Columba palumbus) en Madejro, atlantika insularo de Portugalio.

La Madejra palumbo ege similaspektis kun la kontinenta Palumbo de Eŭropo, sed ties plumaro estis iom pli malhela, ĉefe en la supraj partoj kaj subaj flugilkovriloj. La vineca rozkoloro de la brusto estis pli ekstensa.

Ornitologo Ernst Johann Schmitz loĝis en la insularo de Madejro ĉirkaŭ 1896-1906, kiam la Madejra palumbo estis jam rara. Spite siaj grandaj penoj, Schmitz sukcesis kolekti nur kelkajn specimenojn kaj ovojn. Maje de 1924 jam oni ne trovis iun ekzempleron de Madejra palumbo, nek estis vidataj dum postaj jaroj eĉ de lokaj kolomboĉasistoj. Tiu subspecio estas plej probable formortinta nune.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]