Madejra regolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Madejra regolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Regoledoj Regulidae
Genro: Regolo Regulus
Specio: R. madeirensis
Regulus madeirensis
(Harcourt, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Madejra regolo estas tre eta paseroforma birdo, inter 8 kaj 8,5 cm longa. Ĝi estas endemiulo sur la insulo Madejro.

Ĝi estas membro de familio regoledoj, kies scienca nomo Regulidae devenas el la latina vorto regulus aŭ "eta reĝo" aŭ princo, kaj derivas el la koloraj kronoj de plenkreskuloj, kaj estas tre proksime rilata al Fajroverta regolo kaj longaj tempoj ĝi estis konsiderata, kiel nur ĝia subspecio. Diferencoj inter Madejra regolo kaj Fajroverta regolo estas: malpli longa superokula strio, pli pala oranĝa krono, pli longa beko kaj diversa kantado kaj loĝado.

La birdo serĉas nutradon en lando koverita per eriko (Erica arborea) en laurisilvaj arbaroj (angle: Laurisilva) kaj en ĝardenoj.

Neston la birdo konstruas de fibroj de plantoj kaj musko, kiuj kunvolvas en formo de globo. La birdo nutras sin per insektoj.

Referencoj kaj eksteraj ligiloj

  • Sangster, G., et al. (2005). Taxonomic recommendations for British birds. Ibis 147: 821-826 haveble Interrete online.
  • Madeira Birds: Madeira Firecrest
Madejra regolo
Regulus madeirensis

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda