Madeleine Foing-Haudebine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Madeleine Foing-Haudebine
Persona informo
Naskonomo Madeleine Félicienne Lucienne Foing
Naskiĝo 17-an de februaro 1899 (1899-02-17)
en Sannois
Morto 31-an de januaro 1978 (1978-01-31) (78-jaraĝa)
en 20-a arondismento de Parizo
Tombo Sannois
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Subskribo Madeleine Foing-Haudebine
Familio
Patro Paulin René Foing
Patrino Jeanne Van Belleghem
Edz(in)o Henri Haudebine
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Madeleine FOING-HAUDEBINE (naskiĝis 1898[1] - mortis la 31-an de januaro 1978 post operacio en pariza hospitalo[2]) estis franca esperantistino, Honora Membro de UEA.

Ŝi lernis Esperanton en 1932 kaj okupiĝis ekskluzive pri ĝi dum la resto de sia multrilate admirinda vivo. Konatiĝinte kun la fama Cseh-metodo, en 1933, s-ino Haudebine restis fidela al ĝi kaj fariĝis unu el la plej konataj Cseh-metodaj instruistoj kaj ĝenerale unu el la plej persistaj laborantoj sur la pedagogia kampo en la movada historio dum kvin jardekoj. Ŝi instruis en Francio (1932/33 kaj poste), Nederlando (1933/35, ankaŭ post la milito[3]), Svedio (1935/38), Belgio (1938/40), Danio (1948/49), Norvegio (1949/53), denove Danlando (1953/57). En 1958 ŝi vojaĝis al Hinda Unio, por instrui tie plenajn 16 jarojn, kun interrompo en 1965, kiam ŝi samcele vojaĝis al Japanio. Ŝia Utila Manlibro pri Hindujo aperis en 1967. Ŝi ofte prelegvojaĝis. En pluraj Universalaj Kongresoj s-ino Haudebine gvidis Cseh-metodajn seminariojn; laste en Rejkjaviko, 1977.

Post la morto de la brusela esperantistino Simonne Obozinski en 1962 estis kreita Fondaĵo Simone Obozinski por 'helpi laŭeble la movadon en Oriento, pli speciale en Hindujo, kie, — kiel multaj scias —, sin dediĉas nunmomente S-ino Haudebinne [tiel], la konata profesorino, kiu, antaŭ la dua mondmilito, dum iom longa tempo tiel aktive laboris en nia lando, kie ŝi organizis multajn kursojn'.[4]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Popular Esperanto Correspondence Course (1964)
  • Utila Manlibro pri Hindujo (1967)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Thiis, Helge: Nidaros Cathedral in Pictures (English, Esperanto, Français, trad. Esperanta: Lif Berg; L. K. Hunnes; Mme Haudebine, 1953)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Aŭstria Nacia Biblioteko posedas plurajn fotojn de s-ino Haudebine.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Franca Esperantisto, numero 500 Centjara asocia Esperanto-movado en Francio, p. 202, mencias 1899 kiel naskiĝjaron.
  2. Nekrologo en Esperanto : revuo internacia : oficiala organo de Universala Esperanto Asocio. Jaro 71, n. 867 (1978), p. 63.
  3. Ekzemple en Winschoten, Leeuwarden, Sneek kaj Heerenveen laŭ Flandra Esperantisto 231, oktobro 1953, p. 3.
  4. Sonorilo, 1962-4, p. 65.