Madeleine Stakian-Vuille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Madeleine Stakian-Vuille
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1910 (1910-02-15)
en La Chaux-de-Fonds
Morto 13-an de decembro 2004 (2004-12-13) (94-jaraĝa)
en Ĝenevo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Madeleine Stakian-Vuille, pseŭdonime Mad Mevo, estis svisa esperantistino kaj poetino. Ŝi naskiĝis la 15an de februaro 1910 en La Chaux-de-Fonds (Svisujo) kaj forpasis la 13an de decembro 2004 en Ĝenevo. Ŝi apartenis al horloĝista familio en kiu oni aktive muzikis amatorece. Ŝia patro ludis klarneton kaj volonte frandis la muzikaĵojn ludatajn de sia duenaskita filino. Liberpensulo, li membris ĉe la movado Libre Pensée ( libera penso); tial Madeleine, sorbiĝinta de idealismo, nature daŭrigis sian vivon en tiu animstato. La familio Vuille instaliĝis en Ĝenevo ekde 1918, tiam Madeleine lernis Esperanton ĉe la ŝtata lernejo, kie ĝi estis instruata oficiale dum du jaroj. Ŝi daŭre perfektiĝis, praktikis kaj instruis ĝin.

Por vivteni sin ŝi laboris ĉe la redaktejo de semajna revuo La Femme d'aujourd'hui (Hodiaŭa virino), tiu okupo bone kongruas kun ŝia amo kaj sento por la franca lingvo; poste ŝi laboris ĉe banko.

Flanke de sia profesia vivo ŝi daŭrigis sian muzikan perfektiĝon, interalie ricevante lecionojn de fortepiano de Marcel Milloud, instruisto ĉe la konservatorio. Edziniĝinta kun Ardachès Stakian ekde 1936 kaj patrino de du filinoj, ŝi instruis muzikon private dum sia tuta vivo.

Esperantisteco[redakti | redakti fonton]

En 1930 Madeleine Stakian-Vuille fondis esperantistan koruson, kiu partoprenis en Esperanto-festoj kaj en aliaj okazaĵoj celantaj Esperanto-propagandon kaj ilustradon per muziko de la beleco de tiu lingvo.

Ŝi laboris ĉe UEA kiel sekretariino kaj kasistino de 1934 ĝis 1936, tiam la centra oficejo de UEA estis translokita al Anglio. Ŝi estris dum preskaŭ kvardek jaroj la ĝenevan Esperanto-grupon La Stelo (1957-1994), dum tiuj jaroj ŝi ankaŭ redaktis ĝian monatan bultenon Brasikfolio; cetere ŝi estis nomumita honora prezidantino de La Stelo kaj en 1978 honora membro de Svisa Esperanto-Societo (SES).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Madeleine Stakian-Vuille verkis ekde la 1930-aj jaroj, sub la pseŭdonimo Mad Mevo, multajn originalajn poemojn en la internacia lingvo kaj ankaŭ tradukojn el la franca kaj la germana. Cetere en 1935 ŝi ricevis la unuan premion pri E-poezio de Internaciaj Floraj Ludoj. Krome ŝi tradukis al Esperanto plurajn romandiajn popolkantojn, inter ili la faman Ranz des vaches aperintan en la Svisa Antologio. Claude Piron substrekis la altan kvaliton de la tradukoj de Mad Mevo, interalie rilate la respekton de ritmo kaj rimoj. Unu el ŝiaj plej belaj tradukoj al Esperanto restos tiu, kiun ŝi verkis rime, de la poemoj de du lido-cikloj: Vintra Vojaĝo (poemoj de Müller) kaj Cignokanto (poemoj de Rellstab, Heine kaj Seidl), muzikigitaj de Franz Schubert. Mad Mevo sukcesis tiumaniere kunigi sian amon al muziko kun sia fido al Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]