Madeleine de Zilah

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Madeleine de Zilah (1937 - la 27-an de novembro 2009, Creuë, Francio) estis franca esperantistino. Altnivele diplomita inĝeniero kaj historiisto, ŝi aktivis kiel regula verkanto de artikoloj kaj recenzanto, kaj animis kuntene vastan rondon ĉirkaŭ Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) kaj La Gazeto, mondkulturan revuon, kiun ŝi kun sia edzo Eugène de Zilah, ekde 1985 eldonis kaj redaktis. Ŝi estis ankaŭ membro de la teamo de Esperantisto de la Jaro, kreita de La Ondo de Esperanto.

Madeleine de Zilah forpasis la 27-an de novembro en 2009 en Creuë (Francio), pro koratako.

Ŝia edzo jam starigis literaturan monumenton al Madeleine en siaj verkoj Vivi sur barko (1994) respektive Kaj kiu pravas (2002).

Post ŝia forpaso, la vidvo deklaris sian volon daŭrigi, kun siaj filo kaj bofilino, la eldonadon de La Gazeto, "memore de la Patrino".