Madelon Székely-Lulofs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Madelon Székely-Lulofs

Magdalena Hermina (Madelon) SZÉKELY-LULOFS (Surabajo, 24-an de junio 1899Santpoort, 22-an de majo 1958) estis nederlanda verkistino kaj ĵurnalistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Székely [SEkelj]-Lulofs naskiĝis kiel plejaĝa filino de Claas Lulofs kaj Sarah Dijckmeester en Surabajo sur Javo, tiutempe en Nederlanda Hindio. Ŝia patro estis registara oficisto kaj regule translokiĝis. La familio kunvojaĝis al Aceh kaj pliposte al pli malgranda garnizonurbo. Inter 1913 kaj 1915 Madelon studis en Deventer je la knabina altlernejo HBS.

De 1917 ĝis 1926 ŝi estis la edzino de kaŭĉukoplantisto Hendrik Doffegnies el Delio. Kun li ŝi havis du filinojn. Ŝi ekis verki rakontojn kiujn la hungara plantisto László Székely publikigis en gazeto sur la insulo Sumatro. En 1926 ŝi divorcis de Doffegnies kaj reediniĝis kun Székely. Kun li ŝi havis ankaŭ filinon.

La geedzoj transloĝigis al Sumatro kaj Székely-Lulofs publikigis rakontojn en la nederlanada magazino Groot Nederland. En 1931 ŝi debutis kiel romanverkistino per la libro Rubber (Kaŭĉuko). Kune pro la lavango da kritikoj Rubber tuj fariĝis furorlibro. La romano estis tradukita al dekkvin lingvoj, inter aliaj al la angla, germana ('Gummi', Berlino, 1934) franca, sveda, dana, suomia, ĉeĥa, hungara, malaja kaj hispana. La libro ankaŭ estis filmita. Tiu kaj sekvaj romanoj de Székely-Lulofs donis rivelan imagon pri la vivo de la plantistoj kaj kulioj en Nederlanda Hindio. Rubber pro tio malbone akceptiĝis en Nederlanda Hindio.

En 1930 la familio transloĝiĝis al Hungario. Ambaŭ geedzoj tradukis - kelkfoje kune - multajn hungarajn romanojn al la nederlanda, inter aliaj la verkoj de Kassák, Körmendi, Földi, Márai, Földes kaj Vaszary. En 1938 la familio ekloĝis en pensiono en Santpoort Nederlando. Tamen en 1941 László foriris al Hungario; pro sankaŭzoj, sed ankaŭ ĉar li ne volis endanĝerigi sian edzinon kaj filinon (li estis judo). Székely-Lulofs aktivis kiel kurierino en la nederlanda rezistado dum la Dua Mondmilito. Ŝia edzo supervivis la militon sed ne revidis sian edzinon kaj mortis je la 8-a de junio 1945 pro koratako.

Székely-Lulofs pli ofte publikigis jurnalistajn verkojn en De Groene Amsterdammer, Elseviers Weekblad kaj aliaj magazinoj. En la porvirina revuo Margriet aperis felietono. Ankaŭ sekvis ankoraŭ kelkaj libroj. Je la 22-a de majo 1958 ŝi mortis, je 58-jaraĝo, ankaŭ pro koratako.

Ĉe eldonejo Atlas, je la 22-a de majo 2008, aperis la unua biografio pri Madelon Székely-Lulofs sub la titolo: Tumult (aŭtoro Frank Okker). En 2005 jam aperis biografia romano pri ŝi Madelon. La kaŝita vivo den Madelon Székely-Lulofs (aŭtoro Kester Freriks).

Romanoj[redakti | redakti fonton]

Rubber (Kaŭĉuko)[redakti | redakti fonton]

La romano Rubber (Kaŭĉuko) okazis en kaŭĉuka entrepreno en orienta Sumatro dum periodo en kiu la plantistosocio el Delio trapasis kapturnan disvolviĝon kaj en kiu - ĝis la krizo de 1929 - oni en- kaj elspezis multe da mono. Per la romano Székely-Lulofs klopodis akiri komprenon por la fremdiĝo kiun la cirkonstancoj povis kaŭzi en la tiama Nederlanda Hindio inter nederlandaj gepatroj kaj gefiloj. Ekde 1952 Rubber aperis en tre mallongigita versio. Nur en 1992 denove aperis integra eldono.

Koelie (Kulio)[redakti | redakti fonton]

Kulio.jpg

Jam en la romano Rubber estis kritiko pri la cirkonstancoj en Nederlanda Hindio. En la romano Koelie [KUli], kiu aperis en 1932, la kritiko estis ankoraŭ pli forta. Ĝi pentras la vivon de la en kauĉukoplantejo laborantaj malajaj kontraktlaboristoj. La ĉefrolulo, Ruki, estis, per agento, trudvarbita por esti kontraktlaboristo. Li estis malriĉa, kaj havis kiel posedaĵo, nur tio kion li portas sur la korpo. La vivo kaj la laboro en la plantejo malkaŝis sin, kontraŭe al lia atendo, kiel laciga, maljusta kaj monotona. La malmulte da mono, kion restis al li por aĉetaĵoj, li forludis. Je la fino de lia kontraktdaŭro li ne havis alian elekton ol denove subskribi novan kontrakton. La romano estas konsiderata kiel forta kritiko je la nederlanda kolonia politiko en Nederlanda Hindio.

De hongertocht (La malsatekspedicio)[redakti | redakti fonton]

Kontraŭe al antaŭaj verkoj de Székely-Lulofs, kiu ĉiuj situis sur kaŭĉukoplantejoj en Delio, la romano De hongertocht (1936) ludis dum la lasta periodo de la Acehmilito (1873-1914). De hongertocht baziĝis je patrolraporto de subleŭtenanto Nutters, kiu gvidis en 1911 katastrofan ekspedicion tra la tiam apenaŭ kartografitaj ĝangaloj de Aceh. La armea kolono perdis la vojon kaj, post vagado de preskaŭ unu monato sen nutraĵo, estis trovata de helpopatrolo. Deknaŭ armeanoj mortis pro malsato. La patrolo eniris la armeajn kompendiojn kiel ekzemplo de nefarotaĵo. Dudek jarojn pliposte Nutters sendis la originalajn patrolraportojn al Székely-Lulofs kun la peto fari romanon el ili. La rezulto estis; streĉa romano kiu ĝis la plej eta detalo koincidis kun la realeco kaj kiu estas konsiderata kiel apogeo de la hindia literaturo. La romano formis la bazon por la en 1996, de la NCRV, lanĉita televidserio In naam der koningin (En la nomo de la reĝino).

Doekoen (Ŝamanino)[redakti | redakti fonton]

La lasta Hindia romano de Székely-Lulofs, Doekoen [DUkun], aperis nur en 2001 en libroformo, tra la KITLV. En tiu romano la kolizio inter la Oriento kaj la Okcidento estas centra temo. Idealista kirurgo kontraŭbatalis doekoen (ŝamaninon), kiu instigis la popolon kontraŭ li. El tio rezultis konflikto kiu estis traŭmata por ĉiuj koncernaj personoj. La priskribo de la plantistogeedzoj estas forte aŭtobiografia. Székely-Lulofs traplektis en ĝi rememorojn pri sia unua edziniĝo.

Libraro[redakti | redakti fonton]

  • Rubber. Roman uit Deli (Kaŭĉuko, Romano el Delio) (1931)
  • Koelie (1932) (Kulio) (tradukita en Esperanton)
  • Emigranten en andere verhalen (Elmigrantoj kaj aliaj rakontoj) (1933)
  • De andere wereld (La alia mondo) (1934)
  • Vizioen (Vizio) (rakontoj; 1935)
  • De hongertocht (La malsatekspedicio) (1936)
  • Het laatste bedrijf (La lasta akto) (1937)
  • De kleine strijd (La bataleto) (1941)
  • Onze bedienden in Indië (Niaj servantoj en Hindio) (1946)
  • Tjoet Nja Dinh. De geschiedenis van een Atjehse vorstin (La historio de monarkino el Aceh) (1948)
  • Weerzien in Boedapest (Revido en Budapeŝto) (1950)
  • Doekoen (Ŝamanino) (2001)

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La libro Koelie estis tradukita esperanten sub la titolo Kulio fare de la nederlandano P.J.Makkinje.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

nederlande Profilo
nederlande Biografio kun foto