Madrasa
El Vikipedio
(Alidirektita el Madraso)
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 8 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Ĉi tiu artikolo temas pri islama lernejo. Se vi serĉas informojn pri la barata urbo iam nomita Madraso, vidu la paĝon Ĉenajo. |
Madrasa, arabe: مدرسة, origine estas araba vorto por islamlernejo, sed hodiaŭ tiu vorto estas uzata ankaŭ en aliaj lingvoj de islama kulturo.
Origine madrasa estas lernejo en aŭ apud moskeo. Tradicia lernoformo en madrasa estas alia ol okcidentaj lernejoj. Parkere lerni estas pli grava ol en okcidentaj lernejoj. Normale instruisto legas libron laŭte kaj lernantoj kune rediras tion. Ofte studentoj vivas en la madrasa kaj rilato al instruisto estas pli intima kaj grava ol en okcidenta lernejo. Formalaj klasoj laŭ aĝo aŭ lerna nivelo ne estas kutimaj. Hodiaŭ madrasa ofte estas ŝanĝita laŭ okcidenta modelo kaj ne nur islamlernejo.

