Madri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En la hinda epopeo Mahabharato, Madri (sanskrito: माद्री Mādrī) estis princino de la Madra regno kaj la dua edzino de Panduo.

Survoje al Hastinapuro, la reĝo Panduo renkontis la armeon de Ŝalĝo, reĝo de Madro. Tuj poste, Panduo kaj Ŝalĝo amikiĝis kaj Ŝalĝo donis sian solenaskitan fratinon, Madri al Panduo, kiel donaco de lia amikeco. Rigardante ŝian belecon, Panduo akceptis la damon volonte kaj portis ŝin al Hastinapuro.

Ŝi, kun Kunti, fidele akompanis Panduon en lia retiriĝo post lia abdiko kiel reĝo de Hastinapuro. Unu tagon dum ĉasado en la arbaro, Panduo hazarde pafis sagon trafante ermitulon. Li malbenis Panduon dirante ke li mortus apud la persono kun kiu li kuŝis. Ambaŭ Kunti kaj Madri estis rekte tuŝitaj de la malbeno sur Panduo ĉar ili neis la eblecon kuŝi kun Panduo kaj tiel doni filojn al li. Tamen, granda helpo estis donita al Kunti kiu permesis al ŝi voki al iu Dio, por havi infanojn. Ŝi uzas ĉi benon kun la sundio kaj tiel naskiĝis Karnao. Panduo petis al Kunti uzi ĉi helpon por Madri, kiu tiam havis ĝemelojn el la ĝemelaj dioj Aŝvini nomitaj Nakulo kaj Sahadevo.

En malbonŝanca tago, Panduo avidis je Madri kaj la memoro pri la malbeno mallonge evitis la aferon. Morto tuj trafis Panduon. Madri, plena je rimorso, sinmortigis sur Panduo ĉe la funebra ŝtiparo. Kunti iĝis la patrino de kvin infanoj post la morto de Madri.