Madrida Esperanto-Grupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En 1907 estis fondita Madrida Esperanto-Grupo, kies unua prezidanto estis kapitano José Perogordo kaj sekretario s-ro Galant. La oficiala adreso estis strato Bola, numero 12.[1]

La 18an de septembro de 1908 okazis stranga interparolado en Esperanto inter la kapitano Perogordo kaj la kapitano Heredia kiuj veturis en respektivaj aerbalonoj super teritorioj de la provinco Gvadalaĥaro.[2]

En 1908 estis fondita en Madrido la revuo "Hispana revuo", ĉefredaktita de José Menéndez, kiu vivis nur tri monatojn (junio-aŭgusto), kaj "El Esperantista" (dulingva). Sendepende de la grupo, Mangada, Linera kaj Redondo publikigis "Luz Española" (Hispana Lumo) hispane kaj Esperante, framasona monata revuo (marto 1911 - januaro 1912), al kiu sekvis "Homaro" tute en Esperanto (majo 1912 - jul. 1914). En 1911 fondiĝis en Madrido socialista grupo "Libera homo".[2]

Marte de 1910 la kapitano Perogordo, nome de MEG, vizitis la reĝon de Hispanio Alfonso la 13-a, kiu montris sian simpation al Esperanto.[3] Februare de 1911 ripetiĝis la vizito.[4]

En 1915 eldonis verkon omaĝe al Cervantes.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lupe Sanz Bueno: Historia del Esperanto en Madrid (dulingva eldono), Madrido, Esperanto-Liceo de Madrid, 1993, paĝo 50.
  2. 2,0 2,1 2,2 samloke
  3. Lupe Sanz Bueno: Historia del Esperanto en Madrid (dulingva eldono), Madrido, Esperanto-Liceo de Madrid, 1993, paĝo 51.
  4. Lupe Sanz Bueno: Historia del Esperanto en Madrid (dulingva eldono), Madrido, Esperanto-Liceo de Madrid, 1993, paĝo 52.