Madrida Muzeo de Fervojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Madrida Muzeo de Fervojo
fervoja muzeo [+]

LandoHispanio
SituoMadrido
- koordinatoj40° 23′ 54″ N, 3° 41′ 39″ U (mapo)40.39833333-3.69416667Koordinatoj: 40° 23′ 54″ N, 3° 41′ 39″ U (mapo)

Estiĝo1967 (en origina loko), 1984 (en nuntempa loko)

Madrida Muzeo de Fervojo (Madrido)
Madrida Muzeo de Fervojo (Madrido)
DEC
Madrida Muzeo de Fervojo
Madrida Muzeo de Fervojo

Madrida Muzeo de Fervojo (Madrido)
Madrida Muzeo de Fervojo (Madrido)
DEC
Madrida Muzeo de Fervojo
Madrida Muzeo de Fervojo

Madrida Muzeo de Fervojo (Hispanio)
Madrida Muzeo de Fervojo (Hispanio)
DEC
Madrida Muzeo de Fervojo
Madrida Muzeo de Fervojo
Map
Madrida Muzeo de Fervojo

Vikimedia Komunejo:  Museo del Ferrocarril (Madrid) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La Madrida Muzeo de Fervojo, la antikvan stacidomon Delicias

La Madrida Muzeo de Fervojo (hispane Museo del Ferrocarril de Madrid) estas dediĉita al konservado kaj studado de la fervojo de Hispanio ekde sia deveno al la aktualo. Estas administrata de la Fundación de los Ferrocarriles Españoles (Fondaĵo de Hispanaj Fervojoj) kaj subtenata de Adif, RENFE kaj la Madrida Regiono. Okupas la antikvan stacidomon Delicias.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1930-aj jaroj, la diversaj fervojaj entreprenoj ekzistantaj en Hispanio ekkolektis lokomotivojn kaj aliajn objektojn rilatajn kun fervojo. Tio interrompiĝis en 1936 okaze de la Hispana Enlanda Milito.

En 1948 pro centjariĝo de la unua fervjo en Iberio, nome tiu de Barcelono al Mataró, organiziĝis ekspozicio rememoriga kiu kunigis diversajn objektojn kaj lokomotivojn, kaj ekmontriĝis intereson al la kreado de muzeo fervoja. En 1964, okaze de la celebro de la centjariĝo de la linioj el Madrido al Zaragozo kaj el Madrido al Irun, RENFE ekstudis tiun ideon.

Tiele, en 1967 malfermiĝis en Hispanio la unua muzeo fervoja. Ĝi troviĝis en la Palaco Fernán Núñez de Madrido (aktuala sidejo de la Fondaĵo de Hispanaj Fervojoj). Distribuita en kvar salonoj, ĝi gastigis maketojn, gravuraĵojn kaj malgrandajn objektojn rilatajn kun la historio kaj espluatado de fervojo. Tie restis ĝis 1983, kiam ĝi translokiĝis al la stacidomo Delicias, jam fermita al la servo fervoja ekde 1971 (en 1969 jam oni estis nuliginta la pasaĝertrafikon). Tiu nova spaco permesis ampleksigi la kolekton de la muzeo, inkludante la ekspozicion de realaj trajnoj en la granda centra salonego de la stacidomo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fernández Sanz, F. et al. (1984): Museo nacional ferroviario. Madrid-Delicias
  • Museo del ferrocarril (1996): Guía del museo del ferrocarril
  • Lozano Carbayo, P. (2000): Guía didáctica del museo del ferrocarril de Madrid

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]